Lingv'a'j Respond'o'j


²

Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Lingv'a'j Respond'o'j

Konsil'o'j kaj Opini'o'j pri Esperant'o

La tekst'o'n en'komput'il'ig'is Bertilo Wennergren

Proksim'um'a verk'o'jar'o: 1889-1913

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

Tiu ĉi versi'o de la Lingv'a'j Respond'o'j de Zamenhof est'as baz'it'a sur la sep'a el'don'o, kiu'n redakt'is Waringhien. Ĝi tamen en'hav'as nur tiu'j'n tekst'o'part'o'j'n, kiu'j est'as Zamenhofaj, kaj kiu'j est'is origin'e verk'it'a'j en Esperant'o. Ĉiu'j ne-Zamenhofaj antaŭ'parol'o'j, not'o'j kaj koment'o'j est'as el'las'it'a'j. Est'as el'las'it'a'j tiu'j respond'o'j, kiu'j est'as traduk'it'a'j el ali'a lingv'o far'e de ali'a'j person'o'j ol Zamenhof, kaj ankaŭ tiu'j respond'o'j, kiu'j nur est'as raport'o'j pri io, kio'n Zamenhof iam esprim'is.

La divid'o en ĉapitr'o'j'n kaj part'o'j'n, ties titol'o'j (ia'foj'e iom redakt'it'a'j), la numer'o'j kaj titol'o'j de la unu'op'a'j respond'o'j kaj la font'indik'o'j fin'e de ĉiu respond'o, est'as ne-Zamenhofaj. La serĉ'il'o de la Tekst'ar'o ignor'as tiu'j'n part'o'j'n de la tekst'o.

En kelk'a'j lok'o'j ne-Zamenhofaj respond'o'j est'as el'las'it'a'j, kaj tial mank'as iu'j numer'o'j aŭ sub'numer'o'j (“A”, “B”...). El'las'it'a est'as ankaŭ respond'o 47 F, kiu est'as esenc'e nur'a list'o de vort'o'j (plej'part'e ne-Esperant'a'j).

La plej mult'a'j el la klar'ig'a'j not'o'j de Waringhien est'as provizor'e el'las'it'a'j. Nur kelk'et'a'j, kiu'j est'as neces'a'j por kompren'i la Zamenhof'an tekst'o'n, est'as konserv'it'a'j.

En kvar respond'o'j (60*, 142A*, 146A* kaj 148C*) aper'as ĉi tie iom pli long'a tekst'o ol en la sep'a el'don'o de la Lingv'a'j Respond'o'j. Tio est'as apart'e klar'ig'it'a en not'o'j post la respektiv'a'j respond'o'j.

La titol'o'j (ne-Zamenhofaj) kaj font'indik'a'j not'o'j est'as unu'ec'ig'it'a'j kaj simpl'ig'it'a'j (i.a. Roma'j cifer'o'j ne plu aper'as). La jen'a'j mal'long'ig'o'j est'as uz'at'a'j en la font'indik'o'j kaj ia'foj'e ankaŭ en ali'a'j not'o'j:

Unu'a Part'o — Leksik'ologi'o

1. Vort'farad'o

1 Pri la sistem'o de vort'farad'o

Kun plezur'o mi ricev'is vi'a'j'n du libr'o'j'n (“La Dev'o“ de E. Naville kaj “La Construction logique des mots en Espéranto”) kaj mi kor'e vi'n dank'as. La last'a'n verk'o'n mi leg'is kun grand'a interes'o; mi trov'as ĝi'n bon'eg'a. Laŭ mi'a opini'o est'us tre util'e, se vi el'don'us ĝi'n ankaŭ en Esperant'o, por ke ĉiu esperant'ist'o, precip'e la verk'ant'o'j, atent'e ĝi'n tra'leg'u, kaj por ke ili pen'u observ'i tiu'j'n princip'o'j'n, kiu'j'n vi bon'eg'e esplor'is kaj klar'ig'is. Mi ne dub'as, ke ni'a Akademi'o tre volont'e don'os al vi'a propon'o si'a'n oficial'a'n aprob'o'n... Vi'a verk'o pov'as serv'i kiel bon'a model'o de efektiv'e grav'a'j kaj util'a'j Akademi'a'j labor'o'j.

Leter'o al R. de Saussure, 1910, O.V. p. 455.

2 Pri la gramatik'a karakter'o de la radik'o'j

“Stamp” pov'as est'i egal'e bon'e traduk'it'a per verb'o (stamp'i) kaj per substantiv'o (stamp'o); se vi trov'as, ke est'as neces'e don'i por tiu ĉi radik'o en lingv'o'j traduk'o'n egal'a'n, tiam mi prefer'us don'i por ĉiu'j lingv'o'j la traduk'o'n per verb'o (kiel la traduk'o'j german'a, rus'a kaj pol'a). La ag'o est'as: stamp'i; la rezultat'o: stamp'o; la instrument'o: stamp'il'o.

Leter'o al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538-539.

3 Pri la ord'o en kun'met'it'a vort'o

“Fal'akv'o” kaj “akv'o'fal'o” ambaŭ est'as bon'a'j (fal'akv'o signif'as pli la fal'ant'a'n akv'o'n mem, akv'o'fal'o signif'as pli la lok'o'n de fal'ad'o).

Leter'o al Th. Cart, O.V. p. 520.

4 Pri la uz'ad'o de form'o'j simpl'a'j anstataŭ kun'met'it'a'j
A

La vort'o “bezon'est'i” est'as kun'met'it'a tut'e regul'e, kaj vi pov'as ĝi'n uz'ad'i. Sed en'tut'e ni konsil'as pli uz'ad'i ĉiam form'o'j'n simpl'a'j'n anstataŭ kun'met'it'a'j. Kun'met'ad'o de vort'o'j est'as karakter'a ec'o de la lingv'o german'a, kaj al tiu ĉi lingv'o ĝi efektiv'e don'as grand'a'n riĉ'ec'o'n de form'o'j; sed en ni'a lingv'o la vort'o'j plej'e est'as pli natur'a'j kaj pli bon'son'a'j, se ili est'as ne kun'lig'at'a'j, sed uz'at'a'j apart'e.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 23.

B

Pri εὐσεβέω kaj εὐτύχέω, ŝajn'as al mi, ke plej bon'e est'as traduk'i ili'n per du vort'o'j (est'i pi'a, est'i feliĉ'a); sed se oni nepr'e bezon'as hav'i unu vort'o'n, oni pov'as traduk'i: pi'est'i, feliĉ'est'i, aŭ (ebl'e eĉ pli bon'e) simpl'e: pi'i, feliĉ'i.

1910, PVZ. kajer'o 9, p. 166.

5
A Pri la fin'aĵ'o “o

La fin'iĝ'o “o” signif'as nur simpl'e substantiv'o'n, neni'o'n pli; sekv'e en vort'o'j de'ven'ant'a'j de adjektiv'o ĝi pov'as nur signif'i ide'o'n, esenc'o'n, sed ĝi ne pov'as prezent'i la komplik'it'a'n senc'o'n de “hom'o kiu est'as... a”, tiel sam'e, kiel ĝi ne pov'as prezent'i la komplik'it'a'n senc'o'n de ia ali'a sufiks'o. Ni pov'as dir'i, “li batal'as por la bon'o kaj bel'o”, ĉar tie ĉi ni parol'as nur simpl'e pri la ide'o de la adjektiv'o'j “bon'a”, “bel'a”; sed “bo'nulo”, “belulo” (tiel sam'e kiel ekzempl'e “bo'no”, vbonecok.t.p.) prezent'as i'o'n pli ol simpl'e substantiv'ig'it'a'n adjektiv'o'n, kaj tiu'n senc'o'n ni dev'as esprim'i per ia difin'it'a sufiks'o.

Leter'o al Couturat, 17. Sep. 1905, L.Z. 1. volum'o p. 187.

B Pri la fin'aĵ'o “-aŭ”

“aŭ” ne aparten'as al la radik'o, sed est'as nur kondiĉ'a fin'iĝ'o, tiel sam'e for'las'ebl'a, kiel “o” en la substantiv'o

1892, PVZ. kajer'o 3, p. 24.

6 Pri la prefiks'o “ge”
A

La prefiks'o “ge” rilat'as ne sol'e al du person'o'j, sed ĝi pov'as rilat'i ankaŭ al mult'a'j person'o'j; ĝi signif'as simpl'e “de ambaŭ seks'o'j”. Mi person'e ĝis nun uz'ad'is tiu'n ĉi prefiks'o'n ĉiam nur por esprim'i i'a'n ambaŭ'seks'a'n famili'a'n tut'aĵ'o'n el person'o'j star'ant'a'j en la sam'a lini'o de parenc'ec'o; tial mi dir'ad'is ekzempl'e “ge'patr'o'j”, “ge'mastr'o'j”, “ge'frat'o'j”, “ge'nep'o'j”, “ge'kuz'o'j”, “ge'tajlor'o'j” (en la senc'o de “tajlor'o kaj li'a edz'in'o”); sed ni neniam esprim'is ekzempl'e per “ge'tajlor'o'j” la tut'a'n famili'o'n de tajlor'o, ĉar la ge'fil'o'j de tajlor'o ne star'as en la sam'a lini'o de parenc'ec'o kun la tajlor'o, kaj mi ankaŭ evit'ad'is dir'i “ge'sinjor'o'j” pri person'o'j, kiu'j ne aparten'as al unu famili'o (mi nomad'is ili'n “sinjor'o'j kaj sinjor'in'o'j”). Tamen mi konfes'as, ke mi hav'is neni'a'n kaŭz'o'n, por uz'ad'i la prefiks'o'n “ge” sol'e en la dir'it'a manier'o. Ĉar en la fundament'a (universal'a) vort'ar'o de ni'a lingv'o “ge” signif'as simpl'e “de ambaŭ seks'o'j”, kaj ĉar la uz'ad'o de la prefiks'o en tiu ĉi senc'o neniam don'as mal'kompren'iĝ'o'n, tial ni pov'as tre bon'e uz'i tiu'n ĉi prefiks'o'n en ĉiu'j okaz'o'j, kiam ni parol'as pri ambaŭ seks'o'j. Sekv'e se al person'ar'o, kiu konsist'as el ambaŭ seks'o'j, iu si'n turn'as kun la vort'o “ge'sinjor'o'j”, li far'as neni'a'n erar'o'n, kaj ebl'e mi mem ankaŭ de nun ia'foj'e uz'ad'os la prefiks'o'n en tiu ĉi senc'o.

Respond'o 6, La Revu'o, 1907, Februar'o.

B

Kvankam la klub'o Aŭror'o hav'as ankaŭ vir'in'o'j'n, ĝi tamen dev'as si'n nom'o ne ge'esperant'ist'a, sed simpl'e esperant'ist'a.

1902, PVZ. kajer'o 6, p. 69.

7 Pri la prefiks'o “re”

Tiu ĉi prefiks'o signif'as ven'o'n re'turn'e al la lok'o aŭ al la stat'o, de kiu oni for'ir'is. Sekv'e:

  • 1º Se A don'is i'o'n al B, kaj nun la objekt'o est'as de'nov'e ĉe A, ni dir'as, ke B redon'is ĝi'n; A repren'is ĝi'n; la objekt'o reven'is al A. Tiel spegul'o re'ĵet'as la radi'o'j'n, kiu'j fal'is sur ĝi'n. La pilk'o re'salt'as de la ter'o, k.t.p. (Tie re = re'turn'e).
  • 2º Se mi i'o'n far'is kaj post'e de'nov'e far'as tio'n sam'a'n, mi ankaŭ ven'as re'turn'e (en mi'a farad'o) al tiu punkt'o, de kiu mi for'ir'is. Sekv'e refar'i t.e. far'i de'nov'e, kio'n mi (aŭ ali'a person'o) jam far'is, rekant'i, rejun'iĝ'i, k.t.p. (Tie ĉi re = de'nov'e).

El Ekzerc'o'j de Aplik'ad'o de De Beaufront kun la not'o: “Tiu ĉi klar'ig'o est'as don'it'a kaj redakt'it'a de doktor'o Zamenhof mem.”

8 Pri la sufiks'o “ad”

Ĉie, kie la senc'o permes'as, mi prefer'as form'o'j'n pli mal'long'a'j'n; sekv'e mi dir'us: “la 5 sent'o'j est'as la aŭd'o, gust'um'o...” k.t.p. (sen ad); sed pli bon'e est'us: “La 5 sent'o'j (sen ‘ad’, ĉar kapabl'o'j) est'as la aŭdado, gust'umado (kun ‘ad’, ĉar farad'o)”.

Leter'o al Th. Cart, 7. Maj. 1902, O.V. p. 526.

9 Pri la sufiks'o “aĵ”

Vi dir'as, ke kiam verb'a radik'o ricev'as la sufiks'o'n “aĵ”, tiam ni oft'e ne sci'as, ĉu ĝi signif'as “io, kio far'as” aŭ “io, kio est'as far'at'a”. Kelk'a'j Esperant'ist'o'j opini'as, ke la sufiks'o pov'as hav'i nur unu el la dir'it'a'j du senc'o'j, ekzempl'e nur la aktiv'a'n, kaj ĉiu'foj'e, kiam ili trov'as la dir'it'a'n sufiks'o'n kun la senc'o pasiv'a, ili rigard'as tio'n ĉi kiel simpl'a'n erar'o'n. Tiu ĉi opini'o tamen est'as ne'ĝust'a: “aĵ” per si mem hav'as nek senc'o'n ekskluziv'e aktiv'a'n, nek senc'o'n ekskluziv'e pasiv'a'n, kaj tial ĝi pov'as est'i uz'at'a en ambaŭ senc'o'j. Sever'e preciz'ig'i la signif'o'n de tiu ĉi sufiks'o en la senc'o aŭ nur aktiv'a aŭ nur pasiv'a — laŭ mi'a opini'o — est'as ne konsil'ind'e, ĉar tio ĉi tut'e sen'bezon'e lig'us ni'n kaj dev'ig'us ni'n oft'e uz'ad'i tro long'a'j'n form'o'j'n. Ĝeneral'e mi dev'as ripet'i ĉi tie tio'n, kio'n mi jam kelk'a'j'n foj'o'j'n esprim'is ĉe ali'a'j okaz'o'j: ni ne dev'as pen'i, ke ni'a lingv'o est'u tro preciz'a, ĉar tiam ni ni'n mem nur katen'us kaj oft'e, por esprim'i plej simpl'a'n ide'o'n, ni dev'us uz'i vort'o'n dek'silab'a'n; ĉiu'foj'e, kiam ni sen tim'o de mal'kompren'iĝ'o pov'as don'i al la uz'ant'o liber'ec'o'n, ni dev'as tio'n ĉi far'i kaj permes'i al li uz'i laŭ'vol'e divers'a'j'n form'o'j'n (se ili nur ne est'as kontraŭ la leĝ'o'j de ni'a lingv'o aŭ kontraŭ la logik'o aŭ kompren'ebl'ec'o), anstataŭ postul'i, ke li nepr'e uz'u ĉiam nur unu form'o'n. En ĉiu'j okaz'o'j (tre mal'oft'a'j), kiam la simpl'a uz'ad'o de “aĵ” pov'as don'i i'a'n mal'kompren'iĝ'o'n, ni pov'as ja tre bon'e help'i al ni (kiel vi mem tut'e prav'e propon'is) per la uz'ad'o de particip'o aktiv'a aŭ pasiv'a (ekzempl'e “ŝmir'ant'aĵ'o” kaj “ŝmir'at'aĵ'o”, kiu'j ambaŭ prezent'as form'o'j'n tut'e regul'e kre'it'a'j'n laŭ la leĝ'o'j de ni'a lingv'o); sed ĉar, el 100 verb'a'j vort'o'j kun “aĵ”, 99 est'as tut'e klar'a'j, kial do ni dev'as sen'bezon'e katen'i ni'n kaj, preciz'ig'ant'e la signif'o'n de “aĵ” nur aktiv'e aŭ nur pasiv'e, konstant'e est'i dev'ig'at'a'j uz'ad'i “ant'aĵ'o” aŭ “at'aĵ'o” en ĉiu'j ali'a'j okaz'o'j? Por kio uz'i ekzempl'e la long'a'j'n form'o'j'n “est'ant'aĵ'o”, “kresk'ant'aĵ'o”, aŭ “send'at'aĵ'o”, “kraĉ'at'aĵ'o”, k.t.p., se ni egal'e klar'e pov'as esprim'i tio'n sam'a'n per la pli mal'long'a'j “est'aĵ'o”, “kresk'aĵ'o”, “send'aĵ'o”, “kraĉ'aĵ'o” k t p., pri kies senc'o pov'as ekzist'i neni'a dub'o? Sekv'e se vi vol'as klar'ig'i la signif'o'n de “aĵ” kun verb'a'j radik'o'j, tiam anstataŭ dir'i, ke “aĵ” kun verb'o signif'as nur “io, kio far'as”, aŭ nur “io, kio est'as far'at'a”, mi konsil'as al vi dir'i: “aĵ” kun verb'o signif'as “i'o'n, kio en'hav'as en si la ide'o'n de la don'it'a verb'o”; ĉu tiu ĉi ide'o est'as aktiv'a aŭ pasiv'a — tio'n ĉi la sufiks'o “aĵ” tut'e ne dev'as montr'i al ni, ĉar tio'n ĉi montr'as la senc'o de la vort'o mem aŭ — en okaz'o de special'a neces'ec'o — la al'don'o de la sufiks'o de aktiv'ec'o aŭ pasiv'ec'o. Tiu ĉi “special'a neces'ec'o” tamen aper'as nur tre mal'oft'e, ĉar eĉ ĉe tiu'j verb'o'j, kiu'j pov'as don'i egal'e bon'e aĵ'o'n aktiv'a'n kaj pasiv'a'n, la senc'o de la aĵ'o est'as facil'e kompren'ebl'a el la kun'tekst'o; ekzempl'e se mi dir'os “mi don'as tio'n ĉi al vi kiel garanti'aĵ'o'n de mi'a re'ven'o”, neni'u ja pov'as dub'i, ke ni parol'as ne pri garantiataĵ'o, sed pri garantiantaĵ'o. Vi'a'n opini'o'n, ke oft'e (kiam pov'as ekzist'i neni'a dub'o) ni pov'as eĉ for'ĵet'i la “aĵ” kaj uz'i simpl'e nur la substantiv'a'n fin'iĝ'o'n “o”, — mi trov'as tut'e prav'a; sed en la pli'mult'o da okaz'o'j inter “o” kaj “aĵ'o” est'as grand'a diferenc'o.

P. S. — Per strang'a renkont'iĝ'o de la cirkonstanc'o'j mi ĵus ricev'is leter'o'n, kiu prezent'as bon'a'n ilustr'aĵ'o'n al tio, kio'n mi supr'e dir'is pri tro grand'a logik'ec'o. Mi'a korespond'ant'o skrib'as (iom ŝerc'e), ke la esprim'o “Parol'o de X en la kun'ven'o Y” est'as tut'e mal'logik'a kaj mal'preciz'a: anstataŭ “parol'o” oni dev'as en tia okaz'o dir'i “antaŭ'publik'parol'at'aĵ'o”. Ĉu vi aprob'as tia'n preciz'a'n vort'o'n?

Respond'o 11, La Revu'o, 1907, April'o.

10 Pri la sufiks'o “ar”

Vi dir'as, ke la sufiks'o'n “ar” ni dev'as uz'i nur por esprim'i ar'o'n da tia'j objekt'o'j, kiu'j est'as esenc'e lig'it'a'j inter si kaj prezent'as i'a'n unu'ec'o'n, kolektiv'a'n objekt'o'n (ekzempl'e “vort'ar'o”, “arb'ar'o”, “hom'ar'o”); sed por ia nombr'o da sam'spec'a'j objekt'o'j, kiu'j ne est'as esenc'e lig'it'a'j inter si kaj ne prezent'as kun'e i'a'n unu ide'o'n, vi konsil'as uz'i la esprim'o'n “ar'o'n da” (ekzempl'e: “li el'lern'is ar'o'n da vort'o'j”, “tie kuŝ'is ar'o da de'hak'it'a'j arb'o'j” k.t.p.). Vi'a'n opini'o'n mi trov'as ĝust'a. — Pri la du'a senc'o de la vort'o “ar'o” (mezur'o) vol'u kompar'i mi'a'n respond'o'n n° 24.

Respond'o 33, La Revu'o, 1908, Maj'o.

11 Pri la sufiks'o “eg”

Tut'e prav'e vi dir'as, ke la sufiks'o “eg” ne pov'as serv'i por simpl'a anstataŭ'ad'o de la vort'o'j “grand'a” aŭ “tre”, sed ĝi dev'as serv'i por kre'ad'o de vort'o'j nov'a'j kun senc'o special'a. Tia ne'ĝust'a uz'ad'o de la sufiks'o cert'e ne est'as aprob'ind'a, kaj, kiom oni pov'as, oni dev'as ĝi'n evit'i. Tamen est'i tro sever'a'j en ĉi tiu rilat'o ni ankaŭ ne dev'as. En mult'a'j okaz'o'j, en kiu'j ni pov'us bon'e uz'i la vort'o'j'n “grand'a” aŭ “tre”, ni pov'as ankaŭ sen pek'o kontraŭ la spirit'o de Esperant'o uz'i la sufiks'o'n “eg”, ĉar tre oft'e la sam'a'n ide'o'n unu person'o pov'as prezent'i al si kiel ide'o'n simpl'a'n en grand'a mezur'o, dum ali'a person'o ĝi'n prezent'as al si kiel ide'o'n special'a'n. Ekzempl'e, la vort'o'n “bon'eg'a” ni preskaŭ ĉiam pov'us anstataŭ'ig'i per “tre bon'a”, kaj tamen en la sam'a'j okaz'o'j oni ankaŭ pov'as prezent'i al si bon'ec'o'n ekster'ordinar'a'n kaj uz'i por ĝi vort'o'n apart'a'n tiel sam'e, kiel oni far'as preskaŭ en ĉiu'j lingv'o'j. Laŭ mi'a opini'o ni dev'as est'i tre si'n'gard'a'j nur en tia'j okaz'o'j, en kiu'j ni pov'us ricev'i aŭ sen'dub'a'n, por ni'a'j orel'o'j mal'agrabl'a'n, erar'o'n kontraŭ la lingv'o, aŭ tut'e mal'ĝust'a'n senc'o'n; sed en ĉiu'j ali'a'j okaz'o'j tro grand'a sever'ec'o kaj katen'ad'o est'as super'flu'a. En tia'j okaz'o'j, kie kelk'a liber'ec'o al'port'as al ni neni'a'n mal'util'o'n, kial ni dev'us sen'bezon'e ni'n mal'liber'ig'i?

Respond'o 38, La Revu'o, 1908, Maj'o.

12 Pri la sufiks'o “ig” kun verb'a'j radik'o'j

Oni oft'e demand'ad'is si'n, ĉu kun la verb'a'j radik'o'j “ig'i” signif'as “ig'i — ant'a” aŭ “ig'i — at'a”. Sed la demand'o per si mem est'as ne ĝust'a, ĉar “ig'i” kun verb'o signif'as nek “ig'i — ant'a”, nek “ig'i — at'a”, sed nur “ig'i — i”, sekv'e ĝi pov'as tre bon'e est'i uz'at'a en ambaŭ senc'o'j (aktiv'a kaj pasiv'a). En la pli'mult'o da okaz'o'j la senc'o de “ig” en verb'o'j prezent'as absolut'e neni'a'n mal'klar'aĵ'o'n; sed en tiu'j okaz'o'j, kie mal'kompren'iĝ'o pov'as aper'i, ni dev'as ĝi'n evit'i ne per sen'bezon'a katen'ad'o de la senc'o de “ig” (kio est'us tiel sam'e ne'oportun'a, kiel la katen'ad'o de “aĵ”, pri kiu mi parol'is en la respond'o 11, sed per preciz'ig'o de ni'a fraz'o mem). Ekzempl'e, ni ne pov'as dir'i “sci'ig'i amik'o'n nov'aĵ'o'n”, sed ni pov'as dir'i “sci'ig'i amik'o'n pri nov'aĵ'o” aŭ “sci'ig'i nov'aĵ'o'n al amik'o”; ambaŭ fraz'o'j est'as tut'e regul'a'j kaj ambaŭ est'as tut'e klar'a'j, — kial do ni dev'as demand'i ni'n, kiu el la dir'it'a'j fraz'o'j est'as la sol'e bon'a? En fraz'o, en kiu la verb'o kun “ig” hav'as du komplement'o'j'n, la akuzativ'o kaj prepozici'o montr'as tut'e klar'e la rilat'o'n inter la ambaŭ komplement'o'j; fraz'o, kiu hav'as nur unu komplement'o'n, est'as ordinar'e ankaŭ tut'e klar'a, ĉar la for'est'ad'o de le du'a komplement'o per si mem jam montr'as la senc'o'n de la fraz'o (ekzempl'e, se mi, sen plu'a preciz'ig'o per “al”, dir'os “mi manĝ'ig'as mi'a'n ĉeval'o'n”, neni'u dub'os pri la Senc'o de la fraz'o); fin'e en tiu'j tre mal'oft'a'j okaz'o'j, kiam ni efektiv'e pov'as tim'i mal'kompren'iĝ'o'n, ni ja tut'e ne bezon'as aktiv'ig'i aŭ pasiv'ig'i la senc'o'n de la sufiks'o “ig”, sed ni pov'as tut'e bon'e kaj regul'e aktiv'ig'i aŭ pasiv'ig'i la verb'o'n, dir'ant'e “manĝantig'i” kaj “manĝatig'i”. La sufiks'o “ig” per si mem hav'as senc'o'n tut'e difin'it'a'n (= far'i, las'i, kaŭz'i); ĝi far'iĝ'as ne'klar'a nur tiam, kiam ni krom ĝi'a propr'a senc'o nepr'e vol'as al'trud'i al ĝi i'a'n senc'o'n al'don'a'n, kiu'n ĝi per si mem ne hav'as kaj ne dev'as hav'i kaj kiu (en okaz'o de efektiv'a neces'ec'o) dev'as est'i esprim'at'a per ali'a rimed'o (ekzempl'e, senc'o'n de aktiv'ig'ad'o aŭ pasiv'ig'ad'o, de daŭr'ig'ad'o aŭ moment'ig'ad'o k.t.p.).

Respond'o 13, La Revu'o, 1907, April'o.

13 Pri la sufiks'o “iĝ” ĉe ne'transitiv'a'j verb'o'j

Vi est'as prav'a: anstataŭ “sid'iĝ'u” est'us pli bon'e dir'i “sid'ig'u vi'n” aŭ “ek'sid'u”; tamen ĉar la form'o “sid'iĝ'u” jam de tre long'e est'as uz'at'a preskaŭ de ĉiu'j Esperant'ist'o'j, tial ĝi far'iĝ'is jam “esperant'ism'o” kaj nom'i ĝi'n erar'o oni jam ne pov'as. Ne sol'e en natur'a'j lingv'o'j, sed ankaŭ en lingv'o art'e'far'it'a ĉio, kio est'as uz'at'a de la pli'mult'o da bon'a'j verk'ist'o'j, dev'as est'i rigard'at'a kiel bon'a, se ĝi eĉ ne est'as absolut'e logik'a; ĉar se ni postul'os ĉiam nur logik'o'n absolut'a'n, tiam la liber'a uz'ad'o de lingv'o art'e'far'it'a far'iĝ'os tut'e ne ebl'a, ĉar tiam mal'aper'os ĉiu util'ec'o de long'a ekzerc'iĝ'ad'o kaj en la dek'a jar'o de uz'ad'o de la lingv'o, kiel en la unu'a jar'o, ĉiu dev'us konstant'e tro long'e pri'pens'ad'i kaj pes'ad'i ĉiu'n si'a'n vort'o'n. Tamen la diferenc'o inter lingv'o natur'a kaj lingv'o art'e'far'it'a konsist'as en tio, ke, dum en la unu'a oni dev'as uz'i nur tiu'j'n form'o'j'n, kiu'j'n uz'as bon'a'j verk'ist'o'j, kaj uz'ad'o de form'o pli logik'a est'as mal'permes'at'a, — en lingv'o art'e'far'it'a ĉiu hav'as la rajt'o'n uz'i form'o'n pli logik'a'n, kvankam neni'u ĝis nun ĝi'n uz'is, kaj li pov'as est'i konvink'it'a, ke se li'a form'o est'as efektiv'e bon'a, ĝi baldaŭ trov'os mult'a'j'n imit'ant'o'j'n kaj iom post iom el'puŝ'os la mal'pli logik'a'n, kvankam ĝis nun pli uz'at'a'n form'o'n mal'nov'a'n.

Respond'o 3, La Revu'o, 1906, Decembr'o.

14 Pri la sufiks'o “uj”

La arb'o, sur kiu kresk'as pom'o'j, est'as nom'at'a pom'uj'o aŭ pom'arb'o, sed ne ĉia frukt'uj'o est'as arb'o.

Du'a Libr'o, ekzerc'o 15.

15 Pri la kares'a'j sufiks'o'j

Por kares'a'j form'o'j oni pov'as uz'i “ĉj (nj)” kaj ankaŭ “et” (Patr'et'o, patr'in'et'o, paĉjo, pa'nj'o). La “ĉj” kaj “nj” est'as uz'at'a'j nur en nom'o'j kaj en “patr'o” kaj “patr'in'o”; en ĉiu'j ali'a'j okaz'o'j oni kares'as per “et”.

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 8. Mar. 1906, O.V. p. 523.

16 Pri for'las'ad'o de sufiks'o'j
A

Ni uz'as ordinar'e la form'o'n “kon'at'iĝ'i” (= far'iĝ'i kon'at'o kun iu), sed ankaŭ la form'o “kon'iĝ'i” est'as tut'e bon'a (= far'i si'n kon'i i'o'n).

La Esperant'ist'o, 1891, p. 7.

B

En la fraz'o “la akv'o plen'ig'as la kruĉ'o'n” la senc'o dir'as al ni, ke la sufiks'o “ig” est'as neces'a, kaj uz'i tie la vort'o'n “plen'as” anstataŭ “plen'ig'as” mi ne konsil'us, ĉar ni tiam tro evident'e pek'us kontraŭ la logik'o. For'las'i iu'n sufiks'o'n, por ricev'i vort'o'n pli mal'long'a'n, ni pov'as nur en tia'j okaz'o'j, se la neces'ec'o de la sufiks'o est'as iom dub'a, ekzempl'e kiam la verb'o'n, de ni uz'at'a'n, ni pov'as rigard'i ne kiel de'ven'ant'a'n, sed kiel mem'star'a'n, aŭ kiam la manier'o de la de'ven'o est'as ne tut'e klar'a. Sed la verb'o de la supr'e cit'it'a fraz'o ne sol'e tut'e sen'dub'e de'ven'as de ali'a vort'o (“plen'a”), sed la manier'o de tiu de'venad'o est'as tut'e klar'a, sekv'e ni dev'as uz'i tiu'n klar'a'n sufiks'o'n, kiu serv'as por la de'ven'ig'o de la dir'it'a vort'o.

Respond'o 44, La Revu'o, 1908, Aŭgust'o.

2. Vort'uz'o

17 Pri la nom'o'j de best'o'j

La nom'o de best'o'j signif'as ankaŭ la vir'a'n seks'o'n; la vort'o'n “vir'o” (ekzempl'e “bov'o'vir'o”) mi al'don'as nur en okaz'o de ekstrem'a neces'ec'o.

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

18 Pri la nom'o'j de land'o'j
A

Vi'a opini'o pri la nom'o'j geografi'a'j est'as tut'e ĝust'a, kaj vi'a'n ide'o'n pri la uz'ad'o de la al'don'o “land'o” mi plen'e aprob'as. Laŭ la regul'o'j de Esperant'o oni pov'as tut'e bon'e dir'i Franc'land'o, Angl'o'land'o, Kanad'land'o, Peru'land'o k.t.p.

Leter'o al Fructicier, 1902, O.V. p. 426.

B

De la komenc'o ĝis nun mi ĉiam uz'ad'is la nom'o'n “Egipto” ne por la land'o, sed por la popol'o; la land'o'n mi nomad'is “Egipt'uj'o”. Mi tio'n farad'is ne pro ne'sufiĉ'a pri'pens'o, sed tut'e pri'pens'it'e kaj intenc'e. En la nov'a'j land'o'j (ekzempl'e en ĉiu'j land'o'j Amerik'a'j), la land'o fakt'e kaj moral'e aparten'as ne al ia difin'it'a gent'o, sed egal'rajt'e al ĉiu'j si'a'j loĝ'ant'o'j; tial est'as afer'o tut'e natur'a, ke tie la land'o ne uz'as por si (per “uj”), la nom'o'n de ia gent'o, sed kontraŭ'e, ĉiu'j ĝi'a'j loĝ'ant'o'j uz'as por si (per “an”) la nom'o'n de la land'o. Tut'e ali'a afer'o est'is (kaj tradici'e rest'is) en la land'o'j mal'nov'a'j: ĉiu'n pec'o'n da ter'o okup'is ia special'a gent'o, nom'is la land'o'n si'a special'a gent'a propr'aĵ'o kaj ĉiu'j'n ali'gent'a'j'n loĝ'ant'o'j'n aŭ eksterm'is, aŭ permes'is al ili viv'i en la land'o kiel “fremd'ul'o'j”; tial la land'o'j mal'nov'a'j preskaŭ ĉiam port'as la nom'o'n de tiu aŭ ali'a gent'o, kaj en Esperant'o, ĝis la temp'o, kiam ni hav'os nom'o'j'n pur'e geografi'a'j'n, ni tio'n esprim'as per la sufiks'o “uj”. La apud-Nil'a land'o en la temp'o de si'a plej grav'a histori'a valor'o est'is land'o antikv'a, aranĝ'it'a laŭ la princip'o “land'o aparten'as al unu gent'o”, ĝi sekv'e nepr'e dev'as hav'i la sufiks'o'n “uj”, por ke ni pov'u esprim'i la tre grav'a'n por antikv'a land'o diferenc'o'n inter la gent'o'mastr'o kaj la gent'o'j-fremd'ul'o'j; ni sci'as ja el la Bibli'o, ke tiu diferenc'o en Egipt'uj'o est'is tre grand'a! Ĉiu'j nov'a'j land'o'j, ne aranĝ'it'a'j laŭ la princip'o “land'o aparten'as al unu gent'o”, neniam dev'as uz'i la sufiks'o'n “uj”; ni dev'as sekv'e dir'i “Us'o'no”, “Kanadok.t.p. Se mi dum long'a temp'o uz'ad'is “Brazilujo”, “Ĉilujok t. p., mi konfes'as nun, ke tio est'is erar'o. Ni pov'us dir'i “Brazilo, Ĉil'o” k.t.p., tamen mi ne konsil'as tio'n far'i, part'e pro tio, ke por la Slav'o'j kaj la German'o'j, kiu'j al'kutim'iĝ'is al “Brazilia”, “Brazilien”, “Ĉiliec”, la vort'o'j “Brazilo”, “Ĉil'o” ĉiam son'us kiel nom'o'j de popol'o'j, part'e pro tio, ke la long'a'temp'e uz'it'a'j form'o'j “Brazilo”, “Ĉil'o” en la senc'o de popol'o don'us nun grand'a'n konfuz'o'n, se la sam'a'j'n form'o'j'n ni uz'us nun en senc'o de land'o. Sed tut'e oportun'e evit'i sam'temp'e ĉiu'j'n tri mal'bon'aĵ'o'j'n (t.e. erar'o'n, kontraŭ'kutim'ec'o'n kaj konfuz'o'n) ni pov'as tre bon'e, se ni de nun uz'ad'os por la dir'it'a'j land'o'j la form'o'j'n “Braz'ili'o”, “Ĉilio”; kaj tiel mi konsil'as ag'i. Tiel sam'e ni neniam dev'as dir'i “Meksikujo”; ni dev'us dir'i “Meksiko”, sed, por far'i diferenc'o'n inter la urb'o kaj la sam'nom'a land'o, mi konsil'as far'i tio'n, kio'n ni far'is kun ali'a'j simil'cirkonstanc'a'j land'o'j, t.e. nom'i la urb'o'n “Meksiko” kaj la land'o'n “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniz'o-Tunizio k.t.p.). — Nun rest'as la demand'o pri la land'o'j Eŭrop'a'j. Pli aŭ mal'pli fru'e ven'os ebl'e la temp'o, kiam ĉiu'j Eŭrop'a'j land'o'j ricev'os nom'o'j'n neŭtral'e geografi'a'j'n; sed tiel long'e, kiel ni uz'as por ili nom'o'j'n de gent'o'j, ni dev'as ĉiam uz'i tiu'j'n nom'o'j'n kun la sufiks'o “uj”. Est'as ver'o, ke ekzist'as tri Eŭrop'a'j regn'o'j, por kiu'j la sufiks'o “uj” est'as ne tut'e logik'a (Aŭstr'uj'o, Belg'uj'o kaj Svis'uj'o), kaj se la Akademi'o trov'us neces'a anstataŭ'ig'i en ili la “uj” per “i”, mi tio'n ne mal'konsil'us; sed far'i propr'a'vol'e escept'o'n por tiu'j tri regn'o'j mi al ni'a'j verk'ist'o'j ne konsil'us, ĉar la Esperant'ist'o'j jam tro fort'e al'kutim'iĝ'is al la ĝis'nun'a'j, neniom ĝen'ant'a'j nom'o'j de tiu'j tre grav'a'j kaj oft'e citat'a'j regn'o'j, kaj por far'i romp'o'n en tiu al'kutim'iĝ'o mi ne vid'as i'a'n grav'a'n neces'o'n. Ĉar la tut'a esenc'o de lingv'o est'as baz'it'a antaŭ ĉio sur inter'konsent'o, tial komun'a ĝis'nun'a uz'ad'o dev'as lud'i en lingv'o pli grav'a'n rol'o'n, ol sek'e teori'a logik'ec'o; ofer'i la unu'a'n al la du'a mi konsil'us nur en tia okaz'o, se ni'a Lingv'a Komitat'o tio'n postul'us.

Respond'o 47, Oficial'a Gazet'o, 1911, p. 291.

Ĉ Pri “Kimr'uj'o”

Ŝajn'as al mi, ke por “Wales” la plej bon'a nom'o est'os “Kimr'uj'o”.

1904, PVZ. kajer'o 6, p. 167.

19 Pri la nom'o'j de ŝak'o

La nom'o de ŝak'o est'as:

König reĝ'o Bauer soldat'o
Dam'e dam'o Schach ŝak'o (aŭ ŝak!)
Laŭfer kurier'o Rochieren rok(ad)i
Springer ĉeval'o Matt mat'o (aŭ mat!)
Thurm tur'o

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 1910, O.V. p. 522.

20
A Pri la vort'o “akuŝ'i”

Por “akuŝ'i” mi konsil'as konserv'i ĝi'a'n signif'o'n netransitiv'a'n (kiu'n ĝi hav'as en la Un. V.). La ŝancel'iĝ'o pri tiu ĉi vort'o est'is kaŭz'it'a de la sekv'ant'a cirkonstanc'o: antaŭ 5-6 jar'o'j Sro de Beaufront skrib'is al mi, ke pro la vort'o “akuŝ'ist'in'o” est'as neces'e don'i al “akuŝ'i” signif'o'n trans'ir'a'n. Ĉar la tiam'a rezon'ad'o de Sro B. ŝajn'is al mi ĝust'a kaj ĉar la Univ. Vort'ar'o tiam ne hav'is ankoraŭ i'a'n karakter'o'n de ne'tuŝ'ebl'ec'o, tial, konfuz'it'a per la argument'o'j de Sro B. mi konsent'is, ke li don'u en si'a vort'ar'o al “akuŝ'i” senc'o'n trans'ir'a'n. En tia senc'o la vort'o post'e trans'ir'is ankaŭ en ĉiu'j'n ali'a'j'n vort'ar'o'j'n kaj kaŭz'is konfuz'o'n kaj mi ĝi'n en'met'is ankaŭ en la vort'ar'o'n German'a-Esperant'a'n. Nun, ĉar la Univ. Vort'ar'o dev'as rest'i ne'tuŝ'ebl'a, mi konsil'as konserv'i por la vort'o ĝi'a'n antaŭ'a'n senc'o'n, tiom pli, ke tiu senc'o est'as ankaŭ pli ĝust'a, logik'a kaj oportun'a. La ekzist'ad'o de la vort'o “akuŝ'ist'in'o” tut'e ne dev'as ni'n konfuz'i, ĉar ĉiu facil'e kompren'os, ke “akuŝ'ist'in'o” signif'as ne “vir'in'o'n, kiu profesi'e (!) nask'as”, sed “vir'in'o'n, kiu profesi'e si'n okup'as per afer'o'j de nask'ad'o” (ne okup'as si'n per akuŝ'ad'o, sed nur per akuŝ'o'j).

Leter'o al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

B Pri “bankier'ej'o”

“Bankier'ej'o” oni pov'as dir'i.

1892, PVZ. kajer'o 3, p. 40.

C Pri “ĉard'o, ĉardaŝ'o, ĉak'o”

... La vort'o'j “ĉard'o”, “ĉardaŝ'o” kaj “ĉak'o” tre bon'e taŭg'as por Esperant'o kaj sen'dub'e est'os uz'at'a'j de ĉiu'j.

1909, PVZ. kajer'o 9, p. 40.

21 Pri “daŭr'i” kaj “ĉes'i”

“Daŭr'i”: est'i plu'e, ne est'i fin'it'a; “ĉes'i”: komenc'i ne ...i, aŭ komenc'i ne est'i. El tiu signif'o sekv'as la regul'o'j de uz'ad'o de tiu'j vort'o'j kaj de ili'a'j de'ven'aĵ'o'j “daŭr'ig'i”, “ĉes'ig'i” k.t.p. Ekzempl'e: oni pov'as dir'i: “la labor'o daŭr'as” (la labor'o est'as plu'e, ne est'as fin'it'a), sed oni ne pov'as dir'i: “mi daŭr'as labor'i” (mi est'as plu'e labor'i! mi ne est'as fin'it'a labor'i!); ankaŭ ne est'as bon'e dir'i (kiel mi mem bedaŭr'ind'e far'is kelk'foj'e): “mi daŭr'ig'as labor'i” (mi ig'as est'i plu'e labor'i!); oni dev'as dir'i: “mi daŭr'ig'as mian laboron” (mi ig'as mi'a'n labor'o'n est'i plu'e) aŭ “mi labor'as plu'e”. Oni pov'as dir'i: “mi ĉes'as labor'i” (mi komenc'as ne labor'i) aŭ “la pluv'o ĉes'as” (la pluv'o komenc'as ne est'i), sed ne est'as bon'e for'log'iĝ'i per la analogi'o kun “komenc'i” kaj dir'i: “mi ĉes'as mi'a'n labor'o'n” (mi komenc'as ne ...i aŭ ne est'i mi'a'n labor'o'n!); est'as prefer'ind'e dir'i: “mi ĉesigas mi'a'n labor'o'n” (mi ig'as mi'a'n labor'o'n komenc'i ne est'i).

Respond'o 49, Oficial'a Gazet'o, 1911, p. 294.

22 Pri la vort'o'j “domaĝ'o” kaj “domaĝ'i”

“Domaĝ'o” ne hav'as la senc'o'n de mal'profit'o. La efektiv'a signif'o de la Esperant'a “domaĝ'i” est'as proksim'um'e: ne vol'i el'spez'i, ne vol'i perd'i, ne vol'i difekt'i. Ekzempl'e: “li ne aĉet'is la libr'o'n, ĉar li domaĝ'is la mon'o'n; li ne el'ir'is en la pluv'a veter'o, ĉar li domaĝ'is si'a'n vest'o'n; li for'kur'is de la batal'o, ĉar li domaĝ'is si'a'n viv'o'n”. Ia'foj'e la senc'o de “domaĝ'o” est'as tre proksim'a al la senc'o de “bedaŭr'o” (ekzempl'e: “kia domaĝ'o!” = kiel bedaŭr'ind'e! = kia perd'o (aŭ difekt'o), kiu'n mi ne vol'is hav'i!

Leter'o al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

23 Pri la radik'o “ekstr”

”Ekstr” pov'as est'i ne sol'e adverb'a, sed ankaŭ adjektiv'a.

Leter'o al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

24 Pri la vort'o “er'o”

Efektiv'e est'us pli bon'e, se por la ide'o de temp'o'kalkul'o ni uz'us i'a'n ali'a'n vort'o'n anstataŭ “er'o”, kiu hav'as jam difin'it'a'n signif'o'n en la Universal'a Vort'ar'o. Se, ĉar la vort'o “er'o” en la senc'o de temp'o'kalkul'o est'as vort'o pur'e inter'naci'a, tial laŭ la §15 de ni'a fundament'a gramatik'o ni hav'as plen'a'n rajt'o'n ĝi'n uz'i. Ĉar la “er'o” de la Universal'a Vort'ar'o kaj la “er'o” scienc'e inter'naci'a hav'as tro mal'sam'a'j'n signif'o'j'n, tial ni ne bezon'as tim'i, ke oni ili'n iam reciprok'e konfuz'os. Ceter'e, se la vort'o “er'o” laŭ la §15 de ni'a gramatik'o est'as plen'e permes'at'a, ĝi kompren'ebl'e ne est'as dev'ig'a, kaj ni hav'as plen'a'n rajt'o'n uz'i anstataŭ ĝi “temp'o'kalkul'o” aŭ i'o'n simil'a'n, kio'n propon'os ni'a'j special'ist'o'j.

Respond'o 24, La Revu'o, 1907, Aŭgust'o.

25 Pri “fart'i”

Ĉar la vort'o “fart'i” est'as tre mal'agrabl'a por la angl'a'j orel'o'j, tial mi konsil'as, ke anstataŭ ĝi ni uz'ad'u (precip'e en Angl'uj'o) la vort'o'n “stat'i”, kiu trov'iĝ'as en la Universal'a Vort'ar'o kaj pov'as tut'e bon'e anstataŭ'i la mal'agrabl'a'n vort'o'n.

Ekzempl'e: “Kiel vi stat'as” (anstataŭ “Kiel vi fart'as”).

En okaz'o, kiam la senc'o pov'as est'i ne tut'e klar'a, oni pov'as ankaŭ uz'i la pli preciz'a'n vort'o'n “san'stat'i”.

The British Esperant'ist, 1907, O.V. p. 444.

26 Pri “foli'o”

“Foli'o” est'as uz'at'a en ambaŭ senc'o'j (por 2 paĝ'o'j en libr'o kaj por paper'a tut'aĵ'o en'hav'ant'a 16 paĝ'o'j'n en 8º).

Leter'o al Prof. Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

27 Pri “gargar'i”

“Gargar'i” = lav'i per sku'ad'o de la fluid'aĵ'o; sekv'e oni pov'as gargar'i ne sol'e la gorĝ'o'n, sed ankaŭ glas'o'n, k.t.p.

Leter'o al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

28 Pri “gent'o”

Mi'a memuraro parol'as ne pri naci'o'j, sed nur pri gent'o'j, t.e. ne pri grup'o'j politik'a'j, sed nur pri grup'o'j etn'ologi'a'j. Vi ĉie traduk'as “gent'o” per “nation”, kaj mi tim'as, ke tio ebl'e kaŭz'os mal'kompren'iĝ'o'n, ĉar la vort'o “nation” est'as ne sufiĉ'e klar'a kaj oni oft'e uz'as ĝi'n en la senc'o “ĉiu'j loĝ'ant'o'j de ia regn'o”, kio est'as tut'e kontraŭ mi'a'j argument'o'j pri la ver'a sent'o de “gent'ec'o”... Ĉu vi ne pov'us traduk'i la vort'o'n “gent'o” iel ali'e? (ekzempl'e “peuple”, “trib'e” aŭ io simil'a?). Se vi trov'as, ke ali'a traduk'o est'us ne bon'a aŭ ne konform'a al la spirit'o kaj bon'a stil'o de la franc'a lingv'o, tiam est'us neces'e almenaŭ tuj en la komenc'o don'i klar'ig'o'n, ke en la original'o est'as ĉiam uz'it'a la vort'o “gent'o”, kaj la vort'o “nation” en la traduk'o dev'as est'i kompren'at'a ne en senc'o politik'a, sed nur en senc'o etn'ologi'a (= pli mal'pli la franc'a “race”, se nur en pli mal'grand'a mezur'o).

Leter'o al Glo Sebert, 5. Dec. 1910.

29 Pri “infekt'i”

Mi ne kompren'as bon'e, kial vi propon'as (por “infekt'i”) la traduk'o'n “contaminer” anstataŭ “infecter”. Ĉu oni pov'as iu'n “contaminer” per si'a mal'san'o, per si'a gaj'a humor'o k.t.p.?

Leter'o al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538.

30 Pri “kaper'i”

La vort'o “for'kaper'is”, kiu'n vi trov'is en “La Rab'ist'o'j”, ne est'as pres'erar'o. La vort'o “kaper'i” (kiu si'n trov'as en la vort'ar'o'j Esperant'o-german'a kaj german'a-esperant'a) signif'as proksim'um'e “rab'i korsar'e” aŭ “rab'i sur la mar'o”.

Respond'o 31, La Revu'o, 1908, Februar'o.

31
A Pri “kateĥiz'i”

La vort'o'n “kateĥiz'i”, uz'it'a'n en la vort'ar'o de OConnor, mi trov'as tut'e bon'a, ĉar ĝi est'as inter'naci'a; el tiu vort'o ni pov'as tut'e bon'e de'ven'ig'i la vort'o'j'n “kateĥiz'o”, “kateĥiz'ist'o”, “kateĥiz'at'o”; el tio ĉi tamen tut'e ne sekv'as, ke la vort'o'j “kateĥism'o” kaj “katehisto” est'as mal'bon'a'j. “Kateĥism'o” est'as io ali'a ol “kateĥiz'o”; sed se eĉ ni dir'us, ke ambaŭ vort'o'j est'as ident'a'j kaj ni pov'as uz'i “kateĥiz'o” anstataŭ “kateĥism'o”, ni eĉ en tiu okaz'o tut'e ne bezon'us el'ĵet'i el ni'a lingv'o la tut'e inter'naci'a'n kaj bon'a'n vort'o'n “kateĥism'o”, sed ni pov'as tut'e sen ia mal'oportun'ec'o las'i la viv'o'n al ambaŭ vort'o'j kaj trankvil'e atend'i, ke la komun'a uz'ad'o iom post iom don'os pli grand'a'n fort'o'n al unu vort'o kaj far'os el la du'a vort'o ne plu uz'at'a'n arĥaism'o'n.

Respond'o 39, La Revu'o, 1908, Maj'o.

B Pri “komunik'i”

“Komunik'i” est'as verb'o aktiv'a.

1892, PVZ. kajer'o 3, p. 27.

32
A Pri “kort'o”

“Kort'o” pov'as est'i uz'at'a por la tut'a lok'o okup'at'a de la loĝ'ej'o (kun'e kun la konstru'at'aĵ'o'j).

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

B

La form'o'j “kratag'o” kaj “vipur'o” ne est'as pres'erar'o'j. Por detal'e klar'ig'i al vi la kaŭz'o'n, pro kiu mi ŝanĝ'is la original'a'n form'o'n, mi nun bedaŭr'ind'e ne hav'as sufiĉ'e da temp'o.

1913, PVZ. kajer'o 9, p. 349.

34 Pri “lakt'um'o”

Mi tut'e konsent'as kun vi, ke “lakt'o” kaj “lakt'um'o” hav'as inter si preskaŭ neni'o'n komun'a'n, kaj ni hav'us plen'a'n rajt'o'n uz'i por “lakt'um'o” i'a'n vort'o'n tut'e mem'star'a'n. Sed ĉar en mult'a'j lingv'o'j por ambaŭ dir'it'a'j vort'o'j est'as uz'at'a la sam'a radik'o, kaj ĉar la vort'o “lakt'um'o” est'as ne mal'pli oportun'a, ol ĉia tut'e mem'star'a vort'o, kaj ĉar tiu vort'o jam trov'iĝ'as en la “Fundament'o de Esperant'o”, tial ekzist'as absolut'e neni'a neces'ec'o, ke ni for'ĵet'u la oportun'a'n vort'o'n jam kon'at'a'n kaj dev'ig'u la Esperant'ist'o'j'n lern'i nov'a'n vort'o'n.

Respond'o 37 b, La Revu'o, 1908, Maj'o.

35 Pri “larv'o”

La vort'o'n “larv'o” mi konsil'as al vi traduk'i nur per “liĉinka” (larv'o de insekt'o'j).

Poŝt'kart'o al Bedekoviĉ 1909. El Jugoslav'a Esperant'ist'o.

36 Pri “legi'o”

La vort'o “leg'iono”. kiu'n mi uz'is en la “Rab'ist'o'j”, est'as simpl'a erar'o; dev'as est'i “legi'o”.

Leter'o al Dro Corret, 10. Mar. 1908, O.V. p. 558.

37 Pri “lu'i”

“Lu'i” signif'as nur pren'i lu'e; (don'i lu'e = lu'ig'i).

Leter'o al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

38 Pri “medol'o”

Mi pens'as, ke la esprim'o'j “spin'a cerb'o” kaj “ost'o'cerb'o” est'as tut'e sufiĉ'a'j kaj preciz'a'j, kaj mi ne konsil'us sen'bezon'e uz'i nov'a'j'n vort'o'j'n; tamen se iu uz'os “medol'o”, mi ne protest'os.

Poŝt'kart'o al Th. Cart, 1903, O.V. p. 530.

39
A Pri “met'i”

La vort'o'n “met” ni uz'as tiam, kiam* ni vol'as esprim'i i'a'n farad'o'n, sed la form'o de l’ farad'o est'as por ni aŭ ne klar'a aŭ sen signif'o. “Met'i i'o'n i'e'n” signif'as: far'i, ke io ie est'u. “Met'i” pov'us ali'e est'i traduk'at'a “est'ig'i”. “Met'i” inter la verb'o'j (far'vort'o'j) est'as tio sam'a, kio “je” inter la prepozici'o'j, aŭ “um” inter la afiks'o'j.

“Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a”, 1888.

* Ĉi tie tekst'is “tia'n, kia'n” en la Du'a Libr'o. Antaŭ la aper'o de la Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a (1888) la tabel'vort'o'j je -Am fin'iĝ'is per -An. Tie ĉi aper'as anstataŭ'e la modern'a'j form'o'j.
B Pri “okul'pom'o”

Tiu'n ĉi esprim'o'n (uz'at'a'n german'e, rus'e, pol'e) mi trov'as pli bon'a ol “bulb'o”.

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 39.

40 Pri “pas'ig'i”

“Pas'ig'u al mi la korb'o'n” oni pov'as dir'i; oni pov'as ankaŭ dir'i “al'proksim'ig'u al mi la korb'o'n”.

Leter'o al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Prah'a Bulten'o.

41
A Pri “pov'o'sci'i”

“Sci'pov'i” kaj “pov'o'sci'i” hav'as la sam'a'n signif'o'n; mi konsil'as uz'i ĉiam “pov'o'sci'i” (= tia sci'ad'o, kia don'as la pov'o'n i'o'n far'i”).

Leter'o al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Prah'a Bulten'o.

B Pri “replik'e”

“replik'e” hav'as tut'e ali'a'n signif'o'n ol re-pli-ke kaj en tia senc'o ĝi ne pov'as est'i uz'at'a.

1910, PVZ. kajer'o 9, p. 117.

42 Pri “ŝat'i”

La vort'o'n “ŝat'i” mi uz'as ordinar'e en la senc'o de “rigard'i kiel valor'a'n, kiel grav'a'n”. Ekzempl'e: la gazet'o'j tre ŝat'as la kun'labor'ad'o'n de aŭtor'o'j glor'a'j, sed tut'e ne ŝat'as la kun'labor'ad'o'n de komenc'ant'o'j.

Respond'o 53, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 222.

43 Pri “vart'i” kaj “fleg'i”

La vort'o'j'n “vart'i” kaj “fleg'i” mi kompren'as en la sekv'ant'a senc'o: vart'i = zorg'i pri iu en la senc'o de serv'ad'o (por mon'o); ekzempl'e, mi est'as mal'san'a kaj ne hav'as famili'o'n aŭ amik'o'n, tial mi pag'as al ia fremd'a person'o, por ke li vart'u mi'n en mi'a mal'san'o; fleg'i = zorg'i pri iu el am'o, aŭ en manier'o pli moral'a: ekzempl'e infan'ist'in'o vart'as infan'o'n, patr'in'o fleg'as li'n. Mi'a edz'in'o ĉiam mi'n fleg'as, sed kiam mi est'as tre mal'san'a, tiam oni pren'as por mi vart'ant'o'n.

Leter'o al Nylén, el La Esper'o, 1960.

44 Pri “vid'iĝ'i”

La esprim'o'n vid'iĝ'i anstataŭ el'rigard'i mi trov'as tut'e bon'a. Mi esper'as, ke iom post iom ĉiu'j idiotism'o'j mal'aper'os kaj ced'os si'a'n lok'o'n al esprim'o'j tut'e logik'a'j kaj inter'naci'a'j. Tamen laŭ mi'a opini'o ni dev'as far'i tia'n anstataŭ'ig'ad'o'n nur en tia okaz'o, se ni pov'as tio'n ĉi far'i tut'e oportun'e; sed en okaz'o, se ni por ia idiotism'o ne trov'os pli bon'a'n esprim'o'n pur'e logik'a'n, tio ĉi ne dev'as ni'n ĉagren'i; kaj la idiotism'o pov'as tut'e oportun'e rest'i kiel “esperant'ism'o”, se ĝi nur est'os komun'e akcept'at'a. — La vort'o vid'iĝ'i est'as bon'a kaj tial ĝi tre oportun'e pov'as est'i uz'at'a anstataŭ el'rigard'i, kaj baldaŭ tut'e el'puŝ'i tiu'n ĉi last'a'n, se ĝi plaĉ'os al la esperant'ist'o'j (ĉar absolut'e logik'a ĝi ankaŭ ne est'as).

Leter'o al Couturat, Lingv'o Inter'naci'a, 1905, p. 545.

45 Pri “vipur'o”

La histori'o'n de la vort'o “vipur'o” mi nun jam bon'e ne memor'as. Sed ĉar en la last'a'j el'don'o'j de la universal'a vort'ar'o trov'iĝ'is ne “vipero” sed “vipuro”, tial mi tiu'n form'o'n akcept'is en la “Fundament'o'n”. Bedaŭr'ind'e, kiam mi leg'is kelk'a'j'n vort'ar'o'j'n de la “Kolekt'o Aprob'it'a”, mi ne memor'is, ke la vort'o (ebl'e pro simpl'a pres'erar'o) hav'is du form'o'j'n kaj tial mi las'is la vort'o'n “vipero”; tia'manier'e la esperant'ist'o'j, kiu'j uz'as tiu'j'n vort'ar'o'j'n, uz'as ankaŭ (sed sen ia special'a intenc'o) la form'o'n kun “e”. Sed ĉar en la “Fundament'o” trov'iĝ'as la form'o kun “u”, tial est'us dezir'ind'e, ke ĉiu'j aŭtor'o'j de vort'ar'o'j korekt'u en si'a'j verk'o'j tiu'n form'o'n konform'e al la “Fundament'o”.

Mi komenc'is rigard'i la Universal'a'n Vort'ar'o'n kiel fiks'it'a'n nur post la Bulonj'a Deklaraci'o.

Leter'o al P. Corret, 10. Mar. 1908, O.V. p. 557.

46 Pri “vok'i”

Mi person'e neni'o'n hav'as kontraŭ la uz'ad'o de “vok'i” en la senc'o, kiu'n vi montr'is*; sed mi dub'as, ĉu la esperant'ist'o'j ĝi'n volont'e akcept'os, ĉar tio est'as esprim'o german'a (aŭ pli ver'e: hebre'a-bibli'a), kiu por ali'a'j popol'o'j ebl'e est'os ne'kompren'ebl'a aŭ eĉ strang'a. En ĉiu okaz'o la aŭtor'o'j pov'as prov'i. En mi'a'j verk'o'j mi uz'as kelk'foj'e “vok'i al Di'o”.

Poŝt'kart'o al Marie Hankel, 30. Ju'n. 1913, O.V. p. 566.

* La demand'o est'is: ĉu est'as al'las'ebl'a uz'i “vok'i”, por montr'i pli'laŭt'ig'o'n de la voĉ'o aŭ iom ekscit'it'a'n parol'manier'o'n? “Kri'i” kaj “ek'kri'i” ŝajn'as tro fort'a esprim'o.
47 Pri la traduk'o de kelk'a'j naci'lingv'a'j vort'o'j
B

Ich muss, ich darf, ich mag” = “mi dev'as, mi pov'as (aŭ: est'as al mi permes'it'e), mi vol'as”.

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

C

Por “Pflanze” oni pov'as uz'i “kresk'aĵ'o” kaj “veget'aĵ'o”.

Leter'o al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

Ĉ

Ziemlich” = “sufiĉ'e” (aŭ: “ne mal-”).

La Esperant'ist'o, 1892, p. 63.

D

La vort'o'j'n oni dev'as traduk'i: назначать*: difin'i, far'i, decid'i; матка (anat.) uter'o; столко-то tiom-tiom; то есть tio est'as (t.e.).

Leter'o al Majnov, 15. Maj. 1889, O.V. p. 480.

* La tri Rus'a'j vort'o'j en la respond'o est'is en la efektiv'a leter'o al Majnov skrib'it'a'j per Ciril'a'j liter'o'j. En la Original'a Verk'ar'o kaj en la ses'a kaj sep'a el'don'o'j de la Lingv'a'j Respond'o'j ili est'is trans'skrib'it'a'j per Latin'a'j liter'o'j. Ĉi tie tamen est'as re'star'ig'it'a la Ciril'a skrib'o de la original'o.
E

Laŭ mi'a opini'o la vort'o “duigiteco por “dvojstvennostj” est'as bon'a.

1910, PVZ. Original'ar'o, p. 2330.

G Sinonim'ik'o

agord'i — signif'as “ord'ig'i” instrument'o'n, aranĝ'i la kord'o'j'n tiel, ke ili'a son'o est'u ĝust'a, bon'a per si mem; akord'o = reciprok'a harmoni'o.

1903, PVZ. kajer'o 6, p. 51-66

Milit'estr'o pov'as komenc'i batal'o'n nur tiam, se li pov'as tut'e fid'i je si'a'j soldat'o'j. Al hom'o ne'kon'at'a ne konfid'u vi'a'n sekret'o'n.

Mi pen'is ating'i tiu'n ĉi mal'facil'a'n afer'o'n, ĉar mi fort'e dezir'is ĝi'n ating'i; mi mult'e klopod'ad'is pri tiu ĉi afer'o, kvankam est'is al mi indiferent'e, ĉu est'os ating'it'a aŭ ne.

Kraken'o est'as kun suker'o, kring'o est'as sen suker'o.

Absces'o est'as ferm'it'a ankoraŭ tuber'o kun pus'o; ulcer'o est'as mal'ferm'it'a vund'o, kiu pus'as kaj ne pov'as rapid'e san'iĝ'i; furunk'o est'as mal'grand'a tuber'et'o sur la haŭt'o kun iom da en'hav'o simil'a al pus'o.

Kviet'ec'o est'as cert'a ec'o de karakter'o, dolĉ'ec'o de karakter'o; trankvil'a est'as ĉiu, kiu'n neni'o ekscit'as, indign'ig'as aŭ zorg'ig'as. Ingven'o est'as la en'profund'iĝ'o inter la femur'o kaj ventr'o; lumb'o — region'o de la korp'o, kie fin'iĝ'as la dors'o kaj komenc'iĝ'as la femur'o'j; koks'o — plej supr'a artik'o de la femur'o'j (kie la femur'o'j komenc'iĝ'as).

Kuk'o est'as ĉia spec'o de frand'a pan'o (ekzempl'e kun suker'o, kun konfit'aĵ'o, frukt'o'j k.t.p.; flan'o est'as special'a spec'o (mal'dik'a plat'a kuk'o rost'it'a en buter'o aŭ io simil'a).

Rot'o en divers'a'j arme'o'j est'as mal'egal'a'j.

Trul'o — ĉerp'il'o kaj al'bat'il'o por mason'past'o.

Gobi'o — spec'o de fiŝ'o

Reg'i oni pov'as super la land'o; guvern'i oni pov'as i'a'n provinc'o'n (trov'ant'e si'n tamen sub ordon'o'j pli alt'a'j, ekzempl'e de reĝ'o) aŭ i'a'n person'o'n.

Gvid'i — montr'i la voj'o'n; konduk'i = ir'i kun iu (ekzempl'e ten'ant'e li'n per la man'o); direkt'i = turn'i iu'n al ia voj'o.

Komun'um'o — kolekt'o da hom'o'j prezent'ant'a i'a'n unu'o'n (ekzempl'e vizit'ant'o'j tiu'n sam'a'n preĝ'ej'o'n k.t.p.; aŭ ekzempl'e kolekt'o de ĉiu'j sam'religi'an'o'j aŭ sam'naci'an'o'j (fremd'a'j) en unu urb'o; paroĥ'o — preĝ'ej'a distrikt'o.

1897, PVZ. kajer'o 4, p. 45-46 (klar'ig'o'j petit'a'j de Paul Nylén).

3. Etim'ologi'o

48 Pri la sufiks'o “edz”

La vort'o “edz” est'as sufiks'o (kiu tamen kiel ĉiu'j ali'a'j sufiks'o'j est'as uz'at'a ankaŭ mem'star'e); ĝi hav'is en la komenc'o la form'o'n es (pren'it'a'n el la franc'a'j “princesse”, “maîtressek.t.p.); laŭ la leĝ'o'j de Esperant'o ĝi dev'is tamen por la vir'in'o'j hav'i la form'o'n -esino kaj es rest'is sekv'e por la vir'o'j. Sed es tiam est'is okup'it'a por la verb'o, en kiu ĝi signif'is la temp'o'n “imperfectum”, tial mi el es dev'is far'i “edz”, tiom pli, ke pri es oni ĉiam pens'as pri vir'in'o. Post'e es el la verb'o mal'aper'is, kaj “edz” rest'is...

1906, PVZ. kajer'o 7, p. 334.

49 Pri la nom'o “Esperant'o”

... La nom'o de ni'a lingv'o ne est'as el'pens'it'a, kaj jen est'as ĝi'a histori'o:

El'don'ant'e la unu'a'n lern'o'libr'o'n de ni'a lingv'o, mi pren'is por mi la pseŭdonim'o'n “Esperant'o”; la lingv'o mem hav'is neni'a'n propr'a'n nom'o'n kaj est'is nom'at'a “la lingv'o inter'naci'a propon'it'a de Esperant'o”. Pro oportun'ec'o oni komenc'is uz'ad'i la esprim'o'n “lingv'o de Esperant'o” (di'e Esperant'o-Sprache); ali'a'j esprim'o'j, kiu'j'n kelk'a'j prov'is uz'ad'i (ekzempl'e “la lingv'o inter'naci'a”, “la inter'naci'a”), montr'is si'n ne oportun'a'j kaj ne en'fortik'iĝ'is, ĉar ili est'is ne bon'e el'parol'ebl'a'j, ne memor'ebl'a'j por la publik'o kaj prezent'is neni'o'n difin'it'a'n (ĉar sub “lingv'o inter'naci'a” oni pov'as egal'e bon'e kompren'i la Volapükon aŭ ali'a'j'n propon'it'a'j'n projekt'o'j'n). Baldaŭ montr'iĝ'is, ke nur la vort'o “Esperant'o” (sol'e aŭ kun ali'a'j vort'o'j) klar'e diferenc'ig'as ni'a'n lingv'o'n de la ali'a'j, kaj mult'a'j amik'o'j komenc'is baldaŭ en si'a'j leter'o'j aŭ artikol'o'j uz'ad'i simpl'e la sol'a'n vort'o'n “Esperant'o”, ekzempl'e “la afer'o Esperant'o”, “skrib'i en Esperant'o” k. s. Tiel iom post iom el'labor'iĝ'is unu'vort'a nom'o de ni'a lingv'o. Vid'ant'e, ke mi'a komenc'a pseŭdonim'o trans'ir'is al la afer'o mem kaj ke ĝi est'as tre oportun'a, mi baldaŭ tut'e ĉes'is uz'ad'i mi'a'n pseŭdonim'o'n, kaj ĝi rest'is nur kiel nom'o por la afer'o mem. La nom'o “Esperant'o” est'as per si mem tut'e sen'logik'a; sed en sen'signif'a kondiĉ'a nom'o kial ni bezon'as logik'o'n?

La Esperant'ist'o, 1890, p. 60.

50 Pri la vort'o “kaj”

Pli mal'pli 5-6 monat'o'j'n post la aper'o de la unu'a lern'o'libr'o de ni'a lingv'o ni ricev'is de unu sinjor'o leter'o'n, en kiu li skrib'is, ke ni'a lingv'o est'as tre bon'a, bon'eg'a, sed nur la vort'o “kaj” fort'e mal'plaĉ'as al li, tiel mal'plaĉ'as, ke li send'is al ni promes'o'n, ke li el'lern'os ni'a'n lingv'o'n kun la kondiĉ'o, ke ni el'ĵet'u la vort'o'n “kaj”! Kaj tiu ĉi sinjor'o tut'e ne est'as humor'ist'o, li skrib'is tut'e serioz'e! Ĉu la vort'o “kaj” est'as bon'a aŭ mal'bon'a, — tiu ĉi ekzempl'o (kiu ne est'as la sol'a en si'a manier'o) montr'as, ke kelk'a'j tut'e ne kompren'as la karakter'o'n de ni'a afer'o kaj rigard'as ĝi'n de punkt'o de vid'ad'o pur'e person'a. Anstataŭ analiz'i, ĉu la propon'it'a sen'signif'a re'form'et'o est'as efektiv'e neces'a por la afer'o mem, la dir'it'a sinjor'o dir'is, ke li person'e ne el'lern'os la lingv'o'n, se la vort'o “kaj” ne est'os ŝanĝ'it'a! Se ni eĉ supoz'us, ke la vort'o “kaj” per si mem est'as tre facil'e ŝanĝ'ebl'a, — ĉu pov'as iam ekzist'i lingv'o tut'mond'a, se ĉiu lern'ant'o vol'os, ke oni ĉio'n ŝanĝ'u en ĝi laŭ li'a person'a plaĉ'o? Se ni vol'as hav'i lingv'o'n tut'mond'a'n, ni dev'as antaŭ ĉio kutim'i met'i ni'a'j'n person'a'j'n gust'o'j'n sur la last'a'n plan'o'n. Nun ni supoz'u, ke la re'form'o de “kaj” hav'as efektiv'e grav'a'n cel'o'n ne person'a'n, sed komun'a'n, kaj ni rigard'u, kio'n oni pov'as far'i kun tiu ĉi vort'o. Je kio propr'e la vort'o “kaj” est'as kulp'ig'at'a? Ĉu ĝi est'as mal'bon'son'a? tro long'a? ne preciz'a? el'vok'ant'a konfuz'o'n kun ali'a'j vort'o'j? Ni fort'e dub'as, ĉu iu respond'os tiu'j'n ĉi demand'o'j'n ali'e, ol per absolut'a “ne”! Kio do? La propon'int'o dir'as, ke anstataŭ la “arbitr'e el'pens'it'a kaj” dev'us est'i pren'it'a la ĉiu'kon'at'a “et” aŭ “e”. Ne ir'ant'e ankoraŭ pli mal'proksim'e'n, ni jam pov'us respond'i, ke tiu ĉi bagatel'o pov'us serv'i kiel motiv'o tiam, se ni hav'us ankoraŭ tut'e liber'a'n elekt'o'n inter “kaj” kaj “e, et”, sed far'i pro tia bagatel'a motiv'o romp'o'n en la lingv'o tut'e ne est'as ind'e. Sed se ni ir'os pli mal'proksim'e'n, ni vid'os, ke eĉ tiam, kiam la vort'o ne est'is ankoraŭ kre'it'a, est'us grand'a demand'o, ĉu “et, e” est'as pli bon'a ol “kaj”. La vort'o “kaj” ne sol'e ne est'as mal'oportun'a, sed ĝi ankaŭ tut'e ne est'as arbitr'e el'pens'it'a (ĝi est'as vort'o grek'a = la latin'a “et”). Sekv'e la motiv'o'j kontraŭ “kaj” est'as tiel bagatel'a'j, ke eĉ en la temp'o de la kre'ad'o ni dev'us pren'i “et, e” anstataŭ “kaj” nur tiam, se la uz'ebl'ec'o de ambaŭ form'o'j est'us egal'a; sed ili'a uz'ebl'ec'o ne est'is egal'a: dum la vort'o “kaj” est'as tut'e liber'a, la vort'o'j “e” kaj “et” est'is neces'a'j por la fin'iĝ'o de l’ adverb'o kaj por la sufiks'o de mal'grand'ec'o, por kiu'j ni ne pov'is don'i ali'a'j'n vort'o'j'n (uz'i tiu'n sam'a'n form'o'n por fin'iĝ'o gramatik'a aŭ sufiks'o kaj por sen'de'pend'a vort'o ni ne pov'is, ĉar laŭ la konstru'o de ni'a lingv'o [pro la sen'lern'a uz'ebl'ec'o de la vort'ar'o] la fin'iĝ'o'j kaj sufiks'o'j est'as sen'de'pend'a'j vort'o'j). Se ni vol'us don'i “e” aŭ “et” por “kaj”, ni dev'us don'i i'a'n sovaĝ'a'n form'o'n al la tut'a kategori'o de la adverb'o'j aŭ la tut'a kategori'o de la vort'o'j et'a'j; inter tut'a kategori'o da vort'o'j kaj unu simpl'a vort'et'o ni elekt'is la unu'a'n, kaj tial la ofer'o dev'is fal'i sur la flank'o de la last'a. La ne'pren'ad'o de “e”, “et”, “i” kaj tiel plu est'is sekv'e de ni'a flank'o ne simpl'a “ne'trov'o de la bon'o”, sed intenc'a far'o. Ĉu ni est'is prav'a'j aŭ ne, ne est'as nun temp'o pri'parol'i; sed se jam tiam la for'ĵet'o de “e”, “etk.t.p. est'is ne tut'e sen motiv'o'j, tiom pli ne ekzist'as kaŭz'o por nun en'konduk'i ĝi'n per ofer'o'j de romp'ad'o. Tuŝ'ant'e la nov'a'j'n vort'o'j'n en la Plen'a vort'ar'o, re'form'o'j en apart'a'j vort'o'j pov'as est'i far'at'a'j sen grand'a mal'util'o; sed en la vort'o'j de la fundament'a vort'ar'et'o kaj precip'e en tia'j vort'o'j kiel “kaj”, kiu'j est'as tro kon'at'a'j kaj uz'at'a'j sur ĉiu paŝ'o de la unu'a tag'o de ekzist'ad'o de ni'a lingv'o, re'form'o'j sen grav'a'j motiv'o'j ne dev'as est'i far'at'a'j. Pri la sen'signif'a vort'et'o “kaj” ni parol'is tiel vast'e ne por solv'i la demand'o'n pri la vort'et'o mem, sed nur ĉar ĝi don'is al ni la okaz'o'n turn'i la atent'o'n de ni'a'j amik'o'j sur la manier'o'n, en kiu la dir'it'a re'form'o est'is al ni propon'it'a; kaj ni ripet'as ni'a'n opini'o'n, ke la obe'ad'o al la person'a'j gust'o'j en tiel komun'a afer'o, kiel la ni'a, est'as tre mal'util'a. Se ni tiel energi'e batal'as kontraŭ ĉia sen'neces'a re'form'o, ni far'as ĝi'n ne el am'o al ni'a'j propr'a'j form'o'j aŭ el mal'am'o al fremd'a'j opini'o'j, kiel kelk'a'j ebl'e pens'as, sed el am'o kaj zorg'o por ni'a afer'o mem, kiu kompren'ebl'e baldaŭ tut'e detru'iĝ'us, se ĉiu apart'e vol'us ĝi'n el pur'a person'a opini'am'o ŝir'i laŭ si'a plaĉ'o kaj sen grav'a neces'o montr'i sur ĝi si'a'j'n talent'o'j'n.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 49.

4. Vort'ar'o'j

51 Pri la inter'naci'ec'o de la vort'ar'o'j
A

Tiel sam'e mal'mult'e, kiel per gust'o'j person'a'j, ni dev'as ni'n ankaŭ gvid'i en ni'a'j propon'o'j per gust'o'j naci'a'j, se la propon'o'j hav'as neni'a'n ali'a'n cel'o'n ol nur flat'i ne'lert'e tiu'n aŭ ali'a'n naci'o'n, al'port'ant'e per tio ĉi neni'a'n util'o'n al la naci'o kvazaŭ flat'at'a kaj grand'a'n mal'util'o'n al la afer'o mem. Tiel ekzempl'e unu sinjor'o, kiu nun aparten'as al la plej varm'a'j amik'o'j de ni'a lingv'o, en la komenc'o est'is fort'e koler'a kontraŭ ĝi el la kaŭz'o, ke ĝi “ne est'as sufiĉ'e inter'naci'a”, ĉar ĝi en'hav'as preskaŭ neni'a'n vort'o'n rus'a'n. Mult'e ni jam dev'is sufer'i de tiu mal'vast'a pseŭdo'patriot'ism'o, kun kiu divers'a'j person'o'j renkont'is ni'a'n afer'o'n, kies deviz'o est'as “frat'ec'o de la popol'o'j”. Dum unu'j mal'amik'e renkont'is ni'a'n afer'o'n el la kaŭz'o, ke ni'a unu'a debut'o, la unu'a lern'o'libr'o de ni'a lingv'o, el'ir'is en lingv'o rus'a — la supr'e dir'it'a sinjor'o en la unu'a temp'o trov'is, ke ni'a afer'o est'as “mal'amik'a al la rus'a popol'o, ĉar ... Volapük hav'as la rus'a'n vort'o'n “ibo”, dum ni don'is por ĝi la ŝanĝ'it'a'n franc'a'n vort'o'n “ĉar”!” — Unu redaktor'o de sved'a gazet'o trov'is, ke ni'a lingv'o hav'as karakter'o'n tro ital'a'n. Kiam ni ne pov'is akcept'i li'a'n propon'o'n kaj sen ia cel'o “mal'ital'ig'i” ni'a'n lingv'o'n, la propon'int'o ne'long'e atend'is kaj prov'is far'i mem lingv'a'n miks'aĵ'o'n, kiu laŭ li'a opini'o dev'us pli plaĉ'i al la nord'a'j popol'o'j. Ni ne bezon'as rakont'i, kio far'iĝ'us el ni'a afer'o, se ĉiu popol'o vol'us el simpl'a vant'ec'o don'i al ĝi si'a'n propr'a'n karakter'o'n. Ni'a afer'o far'iĝ'us absolut'e ne'ebl'a. Kaj se ĝi eĉ est'us ebl'a, — ĉu la flat'it'a popol'o mem i'o'n gajn'us de tio? La dir'it'a sved'a sinjor'o, kiu en la komenc'o dir'is, ke li'a'j ŝanĝ'o'j est'as neces'a'j, kaj far'is prov'o'j'n en la daŭr'o de kelk'a temp'o, nun vid'as jam, al kio ĝi li'n konduk'is: la lingv'o far'iĝ'is mal'bon'son'a kaj mal'regul'a, kaj el la sved'o'j mem, por kies naci'a flat'o li vol'is pere'ig'i ni'a'n afer'o'n, neni'u akcept'is li'a'j'n ŝanĝ'o'j'n, dum ni'a lingv'o en ĝi'a nun'a form'o, kiu est'as tiel “mal'sved'a”, hav'as mult'a'j'n amik'o'j'n inter la sved'o'j kaj est'as al ili mult'e pli oportun'a kaj pli hejm'a, ol la sved'ig'it'a, kiu mort'is, antaŭ ol ĝi akcept'is i'a'n difin'it'a'n form'o'n. — Unu el ni'a'j slav'a'j amik'o'j trov'is, ke la lingv'o inter'naci'a dev'as hav'i tiom sam'e la slav'a'j vort'o'j, kiel da roman'a-german'a'j. Li ankaŭ vol'is kre'i nov'a'n lingv'o'n, kiu en'hav'us en si mult'a'j'n vort'o'j'n slav'a'j'n; sed baldaŭ li konvink'iĝ'is, ke ne sol'e al ali'a'j popol'o'j, sed al la slav'o'j mem mult'e pli oportun'a'j kaj agrabl'a'j est'as ni'a'j vort'o'j roman'a-german'a'j, ol la vort'o'j slav'a'j, kiu'j, en'met'it'e en sistem'o'n roman'a'german'a'n, tranĉ'as la orel'o'n kaj far'iĝ'as al la slav'o'j mem mult'e mal'pli kompren'ebl'a'j, ol la vort'o'j ne slav'a'j. (Se ni bon'e memor'as, la vort'o “inter'naci'a” tie est'is traduk'at'a “meĵufoka”; sed ni pet'as, ke iu slav'o dir'u al ni, kio'n li pli bon'e kompren'as kaj memor'os, la vort'o'n “inter'naci'a” aŭ “meĵufoka”? li est'os pret'a serĉ'i la vort'o'n en ia ĥin'a vort'ar'o, kaj al li eĉ ne ven'os en la kap'o'n, ke la vort'o est'as kun'met'it'a el li'a propr'a slav'a “meĵdu” kaj la german'a “Volk”, perd'int'e la “d” kaj la “l”, ĉar ankaŭ 2 konsonant'o'j ne dev'as star'i kun'e!). Se la amik'o, egal'e al la ali'a'j, far'us si'a'n propon'o'n nur teori'e, li ebl'e eĉ nun rest'us ĉe si'a opini'o kaj ebl'e koler'us ni'n, ke ni est'as tiel obstin'a'j kaj ne vol'as en'konduk'i tiu'n ĉi “neces'a'n” ŝanĝ'o'n; sed feliĉ'e li far'is prov'o'n praktik'a'n, kaj la praktik'o li'n la plej bon'e konvink'is, kaj nun li de'nov'e far'iĝ'is tre varm'a amik'o de ni'a lingv'o en ĝi'a nun'a form'o. — El la dir'it'aĵ'o ni pov'as el'tir'i la sekv'ant'a'n regul'o'n: se ni vol'as propon'i aŭ far'i i'a'n ŝanĝ'o'n, ni dev'as ni'n demand'i, kia'n util'o'n la ŝanĝ'o al'port'us al la lingv'o mem, kaj ĉu la util'o de la ŝanĝ'o kovr'us la mal'util'o'n; sed ni neniam dev'as obe'i la sen'fond'a'j'n gust'o'j'n kaj la simpl'a'n vant'ec'o'n de ia apart'a naci'o, ĉar tiam ni mal'util'o'n al'port'us al ni'a afer'o grand'a'n kaj util'o'n ni al'port'us al neni'u neni'a'n. En ĉiu'j okaz'o'j, kiu'j ne est'as absolut'e grav'a'j per si'a en'hav'o mem, vant'a'j sen'kaŭz'a'j gust'o'j naci'a'j dev'as en afer'o inter'naci'a tiel sam'e absolut'e silent'i, kiel la gust'o'j per son'a'j, se ni ne vol'as el person'a aŭ naci'a disput'em'ec'o pere'ig'i ni'a'n afer'o'n; tiu'j ĉi gust'o'j dev'is silent'i jam en la temp'o de la kre'ad'o de l’ lingv'o, kaj tiom pli ili sen'dub'e dev'as silent'i, se ili'a obe'ad'o postul'as romp'ad'o'n en ni'a lingv'o.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 49-50.

B

“Idiom Neutral” kaj la projekt'o'n de Molenaar mi kon'as. Al ambaŭ aŭtor'o'j mi pov'us respond'i, ke la kre'int'o de la princip'o “Inter'naci'ec'o de vort'o'j” est'is ja ne ili, sed mi, sekv'e ili dev'as bon'e kompren'i, ke se en tiu aŭ ali'a okaz'o mi pren'is vort'o'n ne inter'naci'a'n, mi far'is tio'n ĉi ne sen sufiĉ'a kaŭz'o. Lingv'o ne pov'as est'i simpl'a kolekt'o da vort'o'j, sed dev'as hav'i cement'o'n kaj viv'o'n; lingv'o inter'naci'a dev'as est'i antaŭ ĉio facil'e el'lern'ebl'a kaj hav'i si'a'j'n propr'a'j'n leĝ'o'j'n. Ĉar mi ne pov'as postul'i, ke la mond'o lern'u dek'o'j'n da mil'o'j da vort'o'j, tial la nombr'o de la radik'o'j dev'as est'i tre mal'grand'a, kaj ĉio ali'a dev'as est'i kre'at'a laŭ la leĝ'o'j de la lingv'o (ne pren'at'a simpl'e el la ekzist'ant'a'j lingv'o'j por plaĉ'i al la poliglot'ul'o'j).

P.S. Kiu vol'as nur far'i impres'o'n de dom'o, tiu pov'as fanfaron'e kolekt'i amas'o'n da ne'tuŝ'it'a'j ŝton'o'j; sed kiu vol'as konstru'i efektiv'a'n dom'o'n, en kiu oni pov'as oportun'e loĝ'i, tiu dev'as ĉirkaŭ'hak'i la ŝton'o'j'n kaj uz'i divers'a'j'n art'aĵ'o'j'n.

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 44.

52
A Pri la vort'o'j kun pseŭdo'sufiks'o'j

Kelk'a'j sam'ide'an'o'j fort'e mal'aprob'as la uz'ad'o'n de vort'o'j kun pseŭdo'sufiks'o'j “ci'o”, “tor'o” k. t. p (ekzempl'e: “civilizaci'o”, “redaktor'o” k.t.p.); ili dir'as, ke de tia'j vort'o'j ni dev'as pren'i nur la radik'a'n form'o'n (ekzempl'e: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiu'j'n de'ven'a'j'n form'o'j'n uz'i nur kun sufiks'o aŭ fin'iĝ'o pur'e Esperant'a (ekzempl'e: “civiliz'o”, “redakt'ej'o”, “redakt'ist'o” anstataŭ “civilizaci'o”, “redakci'o”, “redaktor'o”). Kompren'ebl'e, se tia vort'o kiel ekzempl'e “redakt'ej'o”, est'us tut'e ident'a kun la vort'o “redakci'o” kaj pov'us ĝi'n perfekt'e anstataŭ'i, cert'e neni'u el ni plend'us, se la vort'o “redakci'o” baldaŭ mal'aper'us el ni'a lingv'o; sed se iu dir'as, ke la form'o'j pseŭdo'sufiks'a'j est'as kontraŭ-Esperant'a'j, aŭ ke ili prezent'as mal'aprob'ind'a'n en'konduk'o'n de nov'a'j vort'o'j, mi opini'as, ke li erar'as. Tia'j form'o'j, kiel ekzempl'e “redakci'o”, “civilizaci'o” est'as nek kontraŭ-Esperant'a'j, nek nov'a'j, ĉar laŭ la §15 de ni'a gramatik'o ili plen'e aparten'as al ni'a lingv'o jam de la unu'a moment'o de ĝi'a nask'iĝ'o. Ni pov'as esper'i, ke pli aŭ mal'pli fru'e la pseŭdo'sufiks'a'j vort'o'j “fremd'a'j” far'iĝ'os arĥaj'ism'o'j kaj ced'os si'a'n lok'o'n al vort'o'j “pur'e esperant'a'j”; ni pov'as eĉ konsil'i tio'n; sed postul'i tio'n ni ne pov'as, ĉar la dir'it'a'j vort'o'j ne sol'e hav'as en ni'a lingv'o (laŭ la §15) plen'a'n rajt'o'n de ekzist'ad'o, sed ankoraŭ dum long'a temp'o mult'a'j el tiu'j pseŭdo'sufiks'a'j vort'o'j est'os pli oportun'a'j, pli natur'a'j kaj pli kompren'ebl'a'j, ol la ili'n anstataŭ'ont'a'j vort'o'j “pur'e Esperant'a'j”. Ne ven'is ankoraŭ la temp'o, ke ni est'u tro pedant'a'j. Est'as ver'o, ke sekv'e de ni'a toler'em'ec'o ni por kelk'a'j vort'o'j hav'os dum kelk'a temp'o form'o'j'n du'obl'a'j'n (ekzempl'e: “evoluci'o” kaj “evolu'o”); sed ŝajn'as al mi, ke est'as mult'e pli bon'e hav'i en la unu'a temp'o i'a'n “embaras'o'n de riĉ'ec'o”, ol mal'util'i al si per ia ne sufiĉ'e matur'a dekret'o, el'ĵet'ant'e el la lingv'o vort'o'j'n, kies el'ĵet'ind'ec'o ne est'as ankoraŭ por ni tut'e cert'a.

Respond'o 55, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 222.

B Pri de'form'iĝ'o de Latin'a'j fin'aĵ'o'j

Vi'a'n opini'o'n mi trov'as tut'e prav'a, kaj por ĉiu'j natur'scienc'a'j nom'o'j mi konsent'as ĉiam pren'i la nom'o'j'n latin'a'j'n en Esperant'a trans'skrib'o. Se en la Universal'a Vort'ar'o trov'iĝ'as nom'o'j de best'o'j kun form'o ne latin'a, la fakt'o ven'as de tio, ke en la unu'a'j jar'o'j mi ne hav'is ankoraŭ la princip'o'n don'i al tiu'j nom'o'j form'o'n latin'a'n, sed nun mi ordinar'e gvid'as mi'n per tiu princip'o.

Tio sam'a est'as ankaŭ kun la divers'a'j fin'iĝ'o'j, kiu'j'n mi en la unu'a temp'o ŝanĝ'ad'is pro ili'a simil'ec'o kun Esperant'a'j sufiks'o'j, sed kiu'j'n mi nun ordinar'e ne ŝanĝ'as; sekv'e mi konsil'as, uz'i –il'o, -in'o, -ul'o k.t.p

1911, PVZ. kajer'o 9, p. 236.

53 Pri teknik'a'j vort'ar'o'j

... Ven'is jam la temp'o el'labor'i detal'a'j'n teĥnik'a'j'n vort'ar'o'j'n de ni'a lingv'o por ĉiu'j scienc'o'j, profesi'o'j, sport'o'j, k.t.p. Tiu'j'n ĉi vort'ar'o'j'n dev'as el'labor'i nepr'e special'ist'o'j, ĉiu en si'a special'ec'o. Por ĉiu'j, kiu'j posed'as i'a'n special'ec'o'n kaj kon'as ankaŭ bon'e ni'a'n lingv'o'n, tiu ĉi labor'o est'os tut'e ne mal'facil'a; ili ag'as erar'e, se ili atend'as tia'j'n vort'ar'o'j'n de mi. Se mi, kurac'ist'o, vol'us verk'i detal'a'n teĥnik'a'n vort'ar'o'n ekzempl'e por inĝenier'o'j aŭ por brand'far'ist'o'j k.t.p., mi kre'us nur sen'senc'aĵ'o'n, dum ili, ĉiu en si'a special'ec'o, kre'os tre bon'a'j'n detal'a'j'n vort'ar'o'j'n, eĉ se ili ni'a'n lingv'o'n posed'as ne tut'e perfekt'e. Tiel sam'e en ĉiu ali'a lingv'o la popol'o kaj la aŭtoritat'a'j verk'ist'o'j el'labor'is nur la komun'a'n lingv'o'n; sed la special'a'j'n teĥnik'a'j'n vort'o'j'n el'labor'as nur tiu'j special'ist'o'j, kiu'j ili'n bezon'as, kaj en tiu ĉi okaz'o ia eĉ la plej mal'kler'a profesi'ist'o kre'as si'a'n bezon'at'a'n vort'o'n bon'e, dum la plej aŭtoritat'a beletr'ist'o aŭ filolog'o kre'us ĝi'n sen'senc'e. Ĉe la kre'ad'o de detal'a'j teĥnik'a'j vort'ar'o'j la special'ist'o'j dev'as si'n gvid'i je tiu'j sam'a'j regul'o'j, laŭ kiu'j oni kre'as ili'n en ĉiu'j lingv'o'j, t.e.:

  • 1) Antaŭ ĉio oni demand'as si'n, ĉu tia vort'o ne ekzist'as jam en la komun'a lingv'o; ekzempl'e, se velociped'ist'o bezon'as la vort'o'n “rad'o”, li kompren'ebl'e ne kre'os nov'a'n vort'o'n, sed pren'os la vort'o'n ekzist'ant'a'n jam en la komun'a vort'ar'o.
  • 2) Se oni sci'as, ke la bezon'at'a vort'o ankoraŭ ne ekzist'as, t.e. simpl'e ne est'is ankoraŭ uz'at'a, oni pen'as kre'i la vort'o'n el la ali'a'j radik'a'j vort'o'j, kiu'j jam ekzist'as en la lingv'o. Ekzempl'e, se en ia jun'a lingv'o la unu'a'n foj'o'n dev'as aper'i matematik'a verk'o, la verk'ant'o, bezon'ant'e esprim'i ekzempl'e “mult'obl'ig'i”, “divid'at'o” aŭ “tri'angul'o”, kre'os tiu'j'n vort'o'j'n facil'e el la vort'o'j jam ekzist'ant'a'j en la vort'ar'o.
  • 3) Se, fin'e, la vort'o ne ekzist'as en la komun'a vort'ar'o kaj kre'i ĝi'n el la ekzist'ant'a'j vort'o'j est'as mal'facil'e aŭ don'as esprim'o'n ne'klar'a'n, tro long'a'n kaj ne oportun'a'n, la special'ist'o, ne long'e pens'ant'e kaj ne ĝen'ant'e si'n, simpl'e pren'as la vort'o'n el ia ali'a lingv'o, don'ant'e al ĝi nur la ortografi'o'n de li'a lingv'o. La elekt'o ordinar'e ne est'as mal'facil'a, ĉar la plej grand'a part'o da vort'o'j de tiu ĉi 3-a kategori'o est'as egal'e uz'at'a'j (kiel vort'o'j “fremd'a'j”) en ĉiu'j lingv'o'j kaj est'as sekv'e jam per si mem inter'naci'a'j. Se vi dub'as, ĉu la bezon'at'a vort'o est'as uz'at'a en ĉiu'j lingv'o'j egal'e aŭ mal'egal'e, vi pov'as simpl'e pren'i la vort'o'n el la vort'ar'o franc'a (kiu'n ĉiu pov'as ja facil'e hav'i), aŭ help'i al vi en ia ali'a manier'o, tiel sam'e, kiel en ĉiu jun'a lingv'o help'as al si la kre'ant'o'j de nov'a'j special'a'j vort'o'j ne turn'ant'e ja si'n al ia beletr'ist'o aŭ filolog'o.

Kiel tre bon'a'n ekzempl'o'n de tiu teĥnik'a special'a vort'ar'et'o mi pov'as rekomend'i la vort'ar'et'o'n por filatel'ist'o'j, el'labor'it'a'n de Sro René Lemaire tut'e sen ia help'o de mi'a flank'o. Ĉio tie est'as ĝust'a, klar'a, oportun'e uz'ebl'a kaj sever'e en la spirit'o de ni'a lingv'o. Se ne ĉiu el vi hav'as talent'o'n kre'i tut'e bon'a'n vort'ar'et'o'n de si'a special'ec'o, tio ĉi ne mal'help'as kaj ne dev'as vi'n de'ten'i: ali'a'j special'ist'o'j de vi'a special'ec'o leg'os post'e vi'a'n vort'ar'et'o'n kaj help'os al vi korekt'i kaj glat'ig'i ĝi'n.

Kio'n ajn vi dev'os far'i, prezent'u al vi de nun ĉiam, ke la iniciator'o de la lingv'o jam ne ekzist'as, ke ekzist'as nur la lingv'o mem kaj ĝi'a popol'o (la esperant'ist'o'j). La nun'a vort'ar'o de ni'a lingv'o est'as mult'eg'e pli riĉ'a ol la vort'ar'o de ĉia jun'a, ankoraŭ ne sufiĉ'e potenc'a popol'o; sekv'e se en tiu'j lingv'o'j la rapid'a riĉ'ig'ad'o de la lingv'o per fort'o'j komun'a'j ir'as tre facil'e kaj rapid'e, des pli facil'e ĝi ir'os en ni'a lingv'o.

Lingv'o Inter'naci'a, 1896, p. 102-103.

54 Pri nov'a'j vort'o'j

... La mal'ĝoj'a'j ide'o'j, kiu'j'n vi esprim'is pro la nov'a'j vort'o'j en la last'e aper'int'a'j vort'ar'o'j, ŝajn'as al mi tut'e sen'kaŭz'a'j; laŭ mi'a opini'o vi'a tim'o ven'is nur de tio, ke vi ne tut'e ĝust'e prezent'as al vi la esenc'a'n signif'o'n de tiu'j pli'grand'ig'it'a'j vort'ar'o'j.

La nov'a'j vort'ar'o'j ne hav'as eĉ la plej mal'grand'a'n intenc'o'n detru'i la unu'ec'o'n de ni'a lingv'o. La sol'a kaj ne'tuŝ'ebl'a fundament'o de ni'a lingv'o ĉiam rest'as la “Universal'a Vort'ar'o” kaj la nov'a'j vort'ar'o'j ne ŝanĝ'as eĉ unu vort'o'n el tiu fundament'a vort'ar'o; ili'a cel'o est'as nur don'i klar'ig'o'n kaj help'o'n en tiu'j okaz'o'j, kiam la Universal'a Vort'ar'o ne sufiĉ'as. Est'as dezir'ind'e, ke tiu'n ĉi ide'o'n la nov'a'j vort'ar'o'j akcent'u tut'e klar'e en si'a'j antaŭ'parol'o'j, por evit'i ĉi'a'n mal'kompren'iĝ'o'n.

La ĉef'a'j princip'o'j de de la vort'o'uz'ad'o en Esperant'o est'as la sekv'ant'a'j:

  • a) Ĉiu vort'o, kiu trov'iĝ'as en la Universal'a Vort'ar'o est'as leĝ'don'a por ĉiu'j esperant'ist'o'j, kaj neni'u en la mond'o, nek la aŭtor'o de Esperant'o nek ia ali'a esperant'ist'o hav'as la rajt'o'n far'i en tiu'j vort'o'j i'a'n ŝanĝ'o'n (se ekzempl'e anstataŭ “ŝip'o” iu uz'as la vort'o'n “nav'o”, ĉar la vort'o “ŝip'o” al li “ne plaĉ'as” —– tio est'us rekt'a pek'o kontraŭ la unu'ec'o de ni'a lingv'o kaj ĉiu'j esperant'ist'o'j tiam protest'us).
  • b) Se vort'o per si mem est'as inter'naci'a, tiam laŭ la regul'o 15 de ni'a gramatik'o ĉiu hav'as la rajt'o'n uz'i tiu'n ĉi vort'o'n, kvankam ĝi ne trov'iĝ'as en la Universal'a Vort'ar'o. (Ekzempl'e neni'u pov'us protest'i kontraŭ la uz'ad'o de la vort'o'j “aŭtor'o”, “telegraf'o” k.t.p., kvankam ili ne trov'iĝ'as en la Universal'a Vort'ar'o).
  • c) Sed se ia vort'o nek est'as sen'dub'e inter'naci'a nek hav'as por si apart'a'n radik'o'n en la Universal'a Vort'ar'o kaj esprim'i ĝi'n per kun'met'o de radik'o'j jam ekzist'ant'a'j est'as aŭ tut'e ne ebl'e, aŭ tro ne'oportun'e, aŭ teknik'e ne preciz'e — tiam tiu'n ĉi vort'o'n ĉiu aŭtor'o pov'as mem kre'i laŭ si'a bon'trov'o, tiel sam'e kiel oni ĝi'n far'as en ĉiu ali'a lingv'o. Tiu ĉi permes'o est'as neces'a, ĉar ali'e la lingv'o est'us tro rigid'a kaj mult'a'j'n ide'o'j'n oni tut'e ne pov'us esprim'i en ĝi. Sed ĉar ne ĉiu'j person'o'j pov'as mem kre'i al si vort'o'j'n kaj ĉar est'as dezir'ind'e, ke ĉiu'j uz'u la nov'a'j'n vort'o'j'n kiom ebl'e egal'e, tial ĉiu nov'e aper'ant'a vort'ar'o ordinar'e en'hav'as en si kelk'a'n nombr'o'n da nov'a'j vort'o'j sub la kontrol'o de l’ aŭtor'o de Esperant'o, por ke ili pov'u al'port'i help'o'n al ĉiu'j, kiu'j bezon'as nov'a'j'n vort'o'j'n kaj ne vol'as ili'n kre'i ĉiu arbitr'e kaj divers'manier'e laŭ si'a bon'trov'o. Sed tiu'j ĉi nov'a'j vort'o'j, kiu'j ne trov'iĝ'as en la Universal'a Vort'ar'o, est'as nur privat'e rekomend'at'a'j, sed tut'e ne oficial'a ordon'at'a'j! Nur rekomend'at'a'j, ne al'trud'at'a'j! Kiu trov'as ili'n bon'a'j, pov'as ili'n uz'i, — kiu trov'as ili'n ne bon'a'j, pov'as ili'n ne uz'i kaj anstataŭ'ig'i per i'a'j ali'a'j vort'o'j. Sed por la unu'ec'o de ni'a afer'o est'as kompren'ebl'e dezir'at'e, ke oni anstataŭ'ig'u ili'n per ali'a'j vort'o'j nur en okaz'o de ili'a efektiv'a mal'bon'ec'o, sed ne pro simpl'a person'a kapric'o.

Vi dir'as, ke la aper'ad'o de nov'a'j vort'o'j far'as la lingv'o'n pli mal'facil'e el'lern'ebl'a. Sed kial? Ili ja tut'e ne el'puŝ'as la antaŭ'a'j'n vort'o'j'n kaj ne ŝanĝ'as en io la ĝis'nun'a'j'n princip'o'j'n de la Esperant'a vort'farad'o. Ili ja serv'as nur por la okaz'o'j de efektiv'a bezon'o kaj garanti'as kontraŭ la Babilona konfuz'o, kiu aper'us, se en okaz'o'j de bezon'o ĉiu'j apart'e kre'us vort'o'j'n mal'egal'a'j'n: sed kiam oni tiu'j'n vort'o'j'n ne bezon'as, oni ili'n ne uz'as. Mal'bon'a'j aŭtor'o'j tro'uz'os la uz'ad'o'n de tia'j vort'o'j, sed sen ili la mal'bon'a'j aŭtor'o'j ja ankoraŭ pli mult'e difekt'us la lingv'o'n; bon'a'j aŭtor'o'j ankaŭ nun skrib'as tiel sam'e klasik'e kiel antaŭ'e, kaj se vi pren'os i'a'n bon'a'n verk'o'n verk'it'a'n nun kaj ali'a'n bon'a'n verk'o'n skrib'it'a'n antaŭ 10 jar'o'j, kiam ne ekzist'is ankoraŭ la vort'ar'o'j de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj ali'a'j, vi vid'os, ke la lingv'o en ambaŭ verk'o'j est'as tut'e egal'a kaj en la daŭr'o de si'a tut'a ekzist'ad'o la lingv'o neniom ŝanĝ'iĝ'is.

Vi tim'as, ke la posed'ant'o de franc'a vort'ar'o ne kompren'os la posed'ant'o'n de la iom pli plen'a vort'ar'o german'a, — sed vi'a tim'o est'as nur teori'a; far'u prov'o'n, kaj vi vid'os, ke ambaŭ reciprok'e kompren'os si'n perfekt'e. Ĉiu'foj'e kiam aper'as nov'a el'don'o de la vort'ar'o en ia lingv'o, ĝi en'pren'as en si'n ĉiu'j'n nov'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j ekzist'as jam en la ali'a'j vort'ar'o'j, kaj tia'manier'e la vort'ar'o'j en divers'a'j lingv'o'j tut'e ne diferenc'as inter si kaj tamen la lingv'o konstant'e ĉiam pli kaj pli riĉ'iĝ'as, sen ia ŝarĝ'ad'o de la lern'ant'o (ĉar la plej grand'a part'o de la nov'a'j vort'o'j est'as aŭ pur'e inter'naci'a'j, kiu'j'n la vort'ar'o'j ne kre'as, sed nur fiks'as, aŭ vort'o'j special'e scienc'a'j kaj teknik'a'j, kiu'j'n la ordinar'a lern'ant'o ne bezon'as).

Mi tamen ripet'as, kio'n mi supr'e dir'is: oficial'a part'o de la lingv'o dev'as ĉiam rest'i nur la Universal'a Vort'ar'o kaj la 16 regul'o'j de la gramatik'o; ĉio ali'a, kio'n mi far'as aŭ far'os, dev'as est'i rigard'at'a ĉiam kiel farad'o privat'a por neni'u dev'ig'a. Sekv'e ankaŭ la nov'a'j vort'o'j en la vort'ar'o'j est'as de mi nur privat'e rekomend'at'a'j (por ebl'ig'i kiel ebl'e plej grand'a'n unu'ec'o'n en ni'a afer'o), sed ne oficial'e al'trud'at'a'j. Sekv'e, se la esperant'ist'o'j per reciprok'a konsil'iĝ'ad'o ven'us al komun'a inter'konsent'o, ke la nov'a'j vort'o'j dev'as est'i evit'at'a'j aŭ anstataŭ'ig'at'a'j per i'a'j ali'a'j, — mi neni'o'n hav'os kontraŭ tio ĉi. Laŭ mi'a opini'o kaj dezir'o en Esperant'o dev'as ekzist'i ne person'o leĝ'don'ant'a, sed nur ia unu foj'o'n por ĉiam elekt'it'a libr'o leĝ'don'ant'a; ĉiu'j mi'a'j opini'o'j ne esprim'it'a'j en la gramatik'o kaj Universal'a Vort'ar'o dev'as est'i rigard'at'a'j ne kiel leĝ'o'j, sed nur kiel konsil'o'j de la plej kompetent'a esperant'ist'o.

Lingv'o Inter'naci'a, 1904, p. 336-338.

55 Pri plen'a vort'ar'eg'o

Efektiv'e, ni ekstrem'e bezon'as plen'a'n vort'ar'eg'o'n, kiu en'hav'us ne sol'e ĉiu'j'n vort'o'j'n de la ordinar'a viv'o, sed ankaŭ ĉiu'j'n vort'o'j'n teknik'a'j'n de ĉiu'j scienc'o'j, art'o'j kaj meti'o'j, ĉiu'j'n nom'o'j'n geografi'a'j'n, histori'a'j'n, person'a'j'n k.t.p.; ni'a Lingv'a Komitat'o far'us al ni tre grand'a'n serv'o'n, se ĝi per komun'a labor'o de ĉiu'j si'a'j membr'o'j pret'ig'us tia'n vort'ar'eg'o'n. Sed el'don'i tia'n vort'ar'eg'o'n kun karakter'o oficial'e fiks'it'a la Lingv'a Komitat'o nun ne pov'as kaj long'e ankoraŭ ne pov'os, ĉar tia labor'o est'as ne sol'e tre mal'facil'a kaj la kompetent'a esplor'o kaj fiks'o de ĉiu'j el la sen'lim'a mult'eg'o da vort'o'j postul'as mult'eg'e da temp'o kaj fort'o'j, sed tia labor'o est'us eĉ rekt'e mal'util'a. Se tia'n grand'ampleks'a'n fiks'it'a'n vort'ar'eg'o'n, kiu'n pov'as kre'i nur tre long'a kaj ĉiu'flank'a uz'ad'o kaj el'prov'ad'o, ni vol'us pret'ig'i teori'e kaj “en rapid'ec'o”, ni tre danĝer'e en'katen'ig'us ni'a'n lingv'o'n, ni mal'permes'us al ĝi liber'e kaj san'e dis'volv'iĝ'i; ni per'fort'e al'trud'us al la lingv'o mult'a'j'n form'o'j'n kaj vort'o'j'n, kiu'j al tiu aŭ ali'a kun'labor'ant'o de la vort'ar'o pro ne'sufiĉ'a el'prov'o en la unu'a moment'o ŝajn'is bon'a'j, sed kiu'j post'e en la praktik'a uz'ad'o pov'us montr'iĝ'i tut'e mal'bon'a'j. Tia konsider'o est'is inter'ali'e ankaŭ la kaŭz'o, pro kiu mi, publik'ig'ont'e mi'a'n unu'a'n libr'o'n pri Esperant'o, decid'is for'ĵet'i la tro grand'a'n vort'ar'o'n kaj tro abund'a'n afiks'ar'o'n, kiu'j'n mi est'is pret'ig'int'a teori'e, kaj mi decid'is publik'ig'i vort'ar'et'o'n nur tre mal'grand'a'n kaj nur plej neces'a'n por la ordinar'a viv'o, las'ant'e ĉio'n ali'a'n al liber'a, iom-post'iom'a el'labor'iĝ'ad'o. Sed se la Lingv'a Komitat'o ne pov'as don'i al ni jam nun plen'a'n vort'ar'eg'o'n oficial'e fiks'it'a'n, ĝi pov'as tamen far'i i'o'n ali'a'n (kaj part'o'n de tio ĝi jam far'is kaj far'as): divid'int'e la grand'eg'a'n labor'o'n inter ĉiu'j komitat'an'o'j (el kiu'j ĉiu nepr'e dev'as i'o'n far'i) kaj inter ali'a'j help'ant'o'j, ĝi pov'as kre'i en ne tro long'a temp'o plen'a'n vort'ar'eg'o'n provizor'a'n. Kiam tiu vort'ar'eg'o est'os pret'a, ĝi serv'os kiel ne'oficial'a kaj ne dev'ig'a konsil'ant'o por ĉiu'j, kiu'j bezon'as uz'i tiu'n aŭ ali'a'n vort'o'n aŭ nom'o'n, sed ne pov'as aŭ ne vol'as mem ĝi'n elekt'i kaj, ne hav'as la ebl'o'n serĉ'i en ni'a tut'a literatur'o, ĉu kaj kia'manier'e iu jam uz'is tiu'n vort'o'n. Tiu “rapid'ec'e” pret'ig'it'a vort'ar'eg'o tut'e ne est'us dev'ig'a: ĉiu, kiu trov'us, ke tiu aŭ ali'a vort'o est'as mal'bon'a, hav'us plen'a'n rajt'o'n uz'i ali'a'n vort'o'n; kaj post'e la Lingv'a Komitat'o pov'us period'e publik'ig'ad'i list'o'j'n da vort'o'j, pri kiu'j ĝi est'os konstat'int'a, ke la viv'o kaj kompetent'ul'a uz'ad'o fiks'is por ili ali'a'n form'o'n, ol kiu'n ili ĝis nun hav'is en la provizor'a vort'ar'eg'o; sed ĉiu'j vort'o'j, kiu'j oficial'e ne est'os anstataŭ'ig'it'a'j, rest'os uz'ebl'a'j. Tia'manier'e la Provizor'a Vort'ar'eg'o kun ĝi'a'j est'ont'a'j period'a'j Al'don'o'j rest'os ĉiam plej grav'a konsil'ant'o por ĉiu'j verk'ant'o'j, kaj el la vort'ar'eg'o provizor'a iom post iom el'kresk'os la est'ont'a vort'ar'eg'o oficial'e fiks'it'a. — Mi'a ide'o est'as kompren'ebl'e nur teori'a; ĉu ĝi est'as efektiv'ig'ind'a kaj efektiv'ig'ebl'a, — pri tio pov'as juĝ'i nur la estr'ar'o de la Lingv'a Komitat'o, kiu sol'a hav'as aŭtoritat'o'n kaj spert'o'n pri tiu demand'o; tamen mi'a'n respond'o'n pri la vort'ar'eg'o mi don'as publik'e por tio, ke ni'a'j sam'ide'an'o'j hav'u okaz'o'n pri'pens'i la afer'o'n kaj ebl'e esprim'i i'a'n util'a'n opini'o'n, aŭ propon'i si'a'n help'o'n al la Komitat'o, se tiu last'a ĝi'n bezon'us.

Respond'o 58, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 223.

Du'a Part'o — Gramatik'o

1. Alfabet'o

56
A Pri la nom'o de la liter'o'j

La liter'o'j'n de ni'a alfabet'o mi propon'as nom'i en la sekv'ant'a manier'o: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 32.

B Pri “ĥ

Pri la liter'o ĥ Vi est'as tut'e prav'a. Se mi kre'us la lingv'o'n nun, hav'ant'e jam tiom da spert'o praktik'a, mi cert'e for'ĵet'us tiu'n ĉi liter'o'n; sed nun mi person'e jam hav'as neni'a'n rajt'o'n far'i i'a'n ŝanĝ'o'n en la lingv'o, — ŝanĝ'o'j'n pov'as far'i nur ia est'ont'a Akademi'o. Tial don'i al Vi oficial'e la permes'o'n skrib'i “kemi'o” k.t.p. mi ne pov'as, ĉar per tio ĉi mi montr'us, ke mi rigard'as mi'n kiel mastr'o'n de la lingv'o; sed privat'e mi pov'as dir'i al vi, ke mi vi'a'n ide'o'n aprob'as kaj mi neniam protest'os, se vi uz'os en la vort'ar'o ambaŭ form'o'j'n (kun k kaj kun ĥ).

1902, PVZ. kajer'o 6, p. 54.

57 Pri la uz'ad'o de “h” anstataŭ super'sign'o

Mult'a'j plend'as, ke la skrib'ad'o per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ est'as por ili ne'oportun'a kaj mal'help'as ili'n ankaŭ en la pres'ad'o de verk'et'o'j en ili'a'j lok'o'j, kie la pres'ej'o'j ne hav'as la liter'o'j'n kun sign'et'o'j. Ni ripet'as tial tio'n, kio est'is jam dir'it'a en la “Al'don'o al la Du'a Libr'o”: anstataŭ la sign'et'o super'liter'a oni pov'as kuraĝ'e uz'ad'i la liter'o'n h kaj anstataŭ ŭ — simpl'a'n u.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 32.

58 Pri la elekt'o inter “h” kaj super'sign'it'a'j liter'o'j
A

La uz'ad'o de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. est'as en'konduk'it'a nur por la pres'ej'o'j, kiu'j ne hav'as ankoraŭ liter'o'j'n kun sign'et'o'j, sed en skrib'ad'o mi konsil'as al vi ĉiam uz'i pli bon'e ĉ anstataŭ ch, ĉar la uz'ad'o de unu liter'o por unu son'o est'as mult'e pli logik'a ol la uz'ad'o de du liter'o'j. Vi dir'as, ke la sign'et'o'j super'liter'a'j est'as mal'oportun'a'j en la skrib'ad'o; sed la alfabet'o pur'e latin'a hav'as ja ankaŭ kelk'a'j'n liter'o'j'n kun sign'et'o'j super'lini'a'j (i, j, t), kaj la plej grand'a part'o de la lingv'o'j kiu'j uz'as la alfabet'o'n latin'a'n hav'as ankoraŭ amas'o'n da ali'a'j liter'o'j kun sign'et'o'j super'lini'a'j kaj sub'lini'a'j. Cert'e ia akademi'o aŭ kongres'o pen'os iam el'pens'i pli oportun'a'j'n skrib'a'j'n form'o'j'n por kelk'a'j liter'o'j (ĉar ne sol'e la liter'o'j kun sign'et'o'j sed ankaŭ mult'a'j ali'a'j liter'o'j hav'as form'o'n tre mal'oportun'a'n); sed tio ĉi est'as jam tut'e ali'a demand'o, kiu la lingv'o'n mem tut'e ne tuŝ'as: ĝi est'as ne demand'o de lingv'o, sed nur demand'o de oportun'ec'o de la skrib'ad'o.

La Esperant'ist'o, 1889, p. 15.

B

Van'e vi tim'as, ke ni vol'as en'konduk'i nov'a'n ortografi'o'n (h anstataŭ sign'et'o super'liter'a). La fin'a leĝ'o por ni'a ortografi'o est'os: “por unu son'o unu liter'o”; kaj kiam ni nur pov'os, ni ĉiam uz'ad'os ĉ anstataŭ ch (pov'as nur est'i, ke iom post'e, por pli oportun'ig'i la skrib'ad'o'n, ni don'os al tiu ĉi liter'o pli simpl'a'n form'o'n). La skrib'ad'o de unu son'o per du liter'o'j est'as tut'e ne logik'a kaj neniam pov'us est'i aprob'at'a; sed ni ĝi'n uz'as nur kiel neces'a'n unu'a'temp'a'n rimed'o'n por don'i al ĉiu'j pres'ej'o'j kaj al la telegraf'o la ebl'o'n labor'i jam nun en ni'a lingv'o. Sed kiam iom post iom la plej grand'a part'o de la pres'ej'o'j kaj telegraf'ej'o'j proviz'iĝ'os je ni'a alfabet'o, tiam la uz'ad'o de super'flu'a h est'os absolut'e ĉes'ig'it'a. Ne la ĉ est'as trans'ir'a ŝtup'o al ch, sed en la ch ni propon'is trans'ir'a'n ŝtup'o'n al ĉ, kiam ni vid'is, ke la absolut'a en'konduk'o de ĉ est'as ankoraŭ teĥnik'e ne tun'a. Tut'e ver'e vi dir'as, ke la pres'ej'o'j kaj telegraf'o'j dev'as si'n konform'ig'i al la lingv'o, kiu'n ili uz'as, kaj ne la lingv'o al ili; sed ni'a lingv'o est'as ankoraŭ jun'a kaj ne'potenc'a kaj dev'as si'n fleks'i, se ĝi ne vol'as pere'i. Ne est'as ankoraŭ temp'o dir'i fier'e al ĉiu'j pres'ist'o'j: “Se vi ne vol'as vi'n konform'ig'i al ni, ni vi'n ne bezon'as”! La unu'a'temp'a permes'o pres'i per h est'as neces'a rimed'o por ne far'i oft'e la pres'ad'o'n de ia verk'o tut'e ne ebl'a aŭ tro mult'e'kost'a; sed kiu nur hav'as la ebl'o'n pres'i per sign'et'o'j super'liter'a'j, tiu ĉiam dev'as ĝi'n far'i.

La Esperant'ist'o, 1891, p; 15.

59 Pri ali'a'j anstataŭ'aĵ'o'j de super'sign'it'a'j liter'o'j

Sinjor'o F.-V. Lorenc konsil'as, ke la pres'ej'o'j, kiu'j ne hav'as la sign'et'o'j'n super'liter'a'j'n, uz'u anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrof'o'n re'turn'it'a'n post la liter'o; ekzempl'e “ac‘et'i” anstataŭ “aĉet'i” aŭ “acheti”. De ni'a flank'o ni dev'as nur pet'i, ke se oni vol'os uz'i tiu'n ĉi konsil'o'n, oni ne forges'u klar'ig'i en la komenc'o de la pres'at'a verk'o la signif'o'n de tiu ĉi re'turn'it'a apostrof'o.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 54-55.

60 Pri sen'super'sign'a skrib'ad'o

La fundament'a'j regul'o'j de ni'a lingv'o permes'as pres'i “h” anstataŭ super'sign'o; sed kio est'as permes'at'a por pres'ad'o, tio ankaŭ est'as permes'at'a por skrib'ad'o. Tiel sam'e, kiel neni'u pov'as protest'i, se vi skrib'os ekzempl'e per artifik'a'j got'a'j liter'o'j anstataŭ per liter'o'j ordinar'a'j, aŭ per liter'o'j pres'a'j anstataŭ skrib'a'j, tiel sam'e ankaŭ neni'u pov'as protest'i, se vi skrib'os per “h” anstataŭ super'sign'o'j. Sed la demand'o est'as, ĉu vi'a'j korespond'ant'o'j est'os kontent'a'j, se, skrib'ant'e al ili, vi uz'os la pli artifik'a'n manier'o'n kun “h” anstataŭ la pli simpl'a kun super'sign'o'j. Tio ĉi sekv'e est'as ne demand'o de permes'o aŭ mal'permes'o, sed simpl'e demand'o de gust'o. Sed, se vi dezir'as anstataŭ'ig'i la super'sign'o'n en “ĉ” kaj “ŝ”, vi nepr'e dev'as anstataŭ'ig'i ĝi'n ankaŭ en “ĵ”, “ĥ” kaj “ĝ”, ĉar ĉiu el la ambaŭ skrib'manier'o'j apart'e est'as permes'it'a en ni'a lingv'o, sed uz'ad'o de ia skrib'manier'o miks'it'a est'us jam arbitr'aĵ'o kaj konduk'us al ĥaos'o. — Se vi vol'as skrib'i per “h” anstataŭ super'sign'o'j, vi pov'as tio'n far'i, ne bezon'ant'e demand'i ies permes'o'n; sed se vi vol'as uz'i skrib'manier'o'n miks'it'a'n, aŭ — tiom pli — se vi vol'as uz'i sistem'e la tut'e nov'a'j'n liter'o'j'n “ŝ” kaj “w”, anstataŭ “j” kaj “u” (mi ne parol'as pri special'a'j teknik'a'j okaz'o'j, kiam tio ebl'e est'as neces'a) vi dev'as — se vi dezir'as est'i lojal'a Esperant'ist'o kaj ne en'konduk'i anarĥi'o'n en ni'a'n afer'o'n — akir'i por tio la permes'o'n de la “Lingv'a Komitat'o”. Formul'u klar'e vi'a'n dezir'o'n kaj prezent'u ĝi'n al la voĉ'don'ad'o de la Lingv'a Komitat'o, kaj se vi'a propon'o est'os akcept'it'a per pli'mult'o da voĉ'o'j, ĝi far'iĝ'os permes'o oficial'a. Sed memor'u, ke pro la bon'o de ni'a afer'o la Lingv'a Komitat'o dev'as est'i tre si'n'gard'a kaj akcept'i nur tio'n, kio'n ĝi trov'as tut'e sen'danĝer'a, efektiv'e grav'a kaj sen'dub'e util'a; tial se la Komitat'o mal'akcept'os vi'a'n propon'o'n, sub'met'u vi'n disciplin'e al ĝi'a decid'o kaj ne ag'u simil'e al tiu'j person'o'j, kiu'j, ne ricev'int'e aprob'o'n de la Komitat'o, kri'as, ke la Komitat'o neni'o'n taŭg'as, ke ĝi ne est'as aŭtoritat'a, ke ĝi neni'o'n far'as, k.t.p. — Princip'e* la Lingv'a Komitat'o hav'as la rajt'o'n permes'i en la lingv'o ĉio'n, kio'n ĝi trov'os neces'a; mi neniam prezent'os i'a'n mal'help'o'n, kaj ĉiu'n matur'e pri'pens'it'a'n kaj ord'e voĉ'don'it'a'n decid'o'n de la Komitat'o mi akcept'os sen'disput'e. Sed mi opini'as, ke la ver'a cel'o de la Lingv'a Komitat'o tut'e ne konsist'as en ia facil'anim'a eksperiment'ad'o sen grav'a neces'ec'o; ju mal'pli ni okup'os ni'a'j'n kap'o'j'n per divers'a'j “pli'bon'ig'o'j” kaj ju pli ni simpl'e propagand'os kaj riĉ'ig'os la lingv'o'n, des pli bon'e est'os.

Respond'o 45, La Revu'o, 1908, Aŭgust'o.

* En la el'don'o'j ses'a (1962) kaj sep'a (1990) de la Lingv'a'j Respond'o'j mank'as la tekst'o ek'de “— Princip'e la Lingv'a Komitat'o...” ĝis la fin'o de la respond'o. Ĉi tie aper'as la pli long'a tekst'o de la antaŭ'a'j el'don'o'j.

2. Trans'skrib'o

61 Pri fonetik'a trans'skrib'o de propr'a'j nom'o'j

Vi mir'as, ke en la Adres'ar'o unu'j nom'o'j kaj adres'o'j est'as skrib'it'a'j per ortografi'o Esperant'a kaj ali'a'j per la divers'a'j ortografi'o'j naci'a'j; jen est'as la kaŭz'o de tiu ĉi strang'aĵ'o: Ne vol'ant'e arbitr'e ŝanĝ'i la nom'o'j'n de ni'a'j amik'o'j, ni pres'is ĉiu'n nom'o'n kaj adres'o'n tiel, kiel ĝi est'is al'send'it'a al ni. La adres'o'j'n, kiu'j'n ni ricev'is skrib'it'a'j per liter'o'j latin'a'j, ni las'is en la form'o, en kiu ni ili'n ricev'is (plej'part'e en ortografi'o naci'a); nur la adres'o'j'n skrib'it'a'j'n per ali'a'j liter'o'j (ekzempl'e rus'a'j), kiu'j'n ni jam sen tio dev'is trans'met'i en alfabet'o'n latin'a'n, ni trans'met'is jam laŭ ni'a ortografi'o. La logik'o kategori'e ordon'as, ke por ĉiu'j nom'o'j est'u en'konduk'it'a unu egal'a ortografi'o (la simpl'a ortografi'o Esperant'a), ĉar ali'e, trov'ant'e en verk'o Esperant'a i'a'n nom'o'n, oni neniam sci'os, kiel ĝi'n el'parol'i. Sen'dub'e tio ĉi post'e est'os en'konduk'it'a, kaj post kelk'a'j jar'o'j la skrib'ad'o “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Get'e” kred'ebl'e est'os rigard'at'a kiel erar'o. Tamen don'i jam nun kategori'a'n, difin'it'a'n kaj ĉiam-dev'ig'a'n regul'o'n por la skrib'ad'o de nom'o'j ne est'as ankoraŭ temp'o, kaj en la daŭr'o de kelk'a temp'o ni dev'as ankoraŭ las'i al ĉiu skrib'i la nom'o'j'n, kiel li trov'as la plej oportun'e, aŭ laŭ la ortografi'o Esperant'a, aŭ laŭ la ortografi'o de la naci'o, al kiu la nom'o aparten'as. La fin'a form'o por la skrib'ad'o de nom'o'j est'os sen'dub'e la ortografi'o fonetik'a, kaj al tio ĉi ni dev'as ĉiam cel'i kaj al'kutim'i; sed nun ni oft'e dev'as ankoraŭ uz'ad'i la ortografi'o'n naci'a'n, ĉar ni'a ortografi'o est'as ankoraŭ tro mal'mult'e kon'at'a en la mond'o kaj, don'ant'e en tiu ĉi ortografi'o ni'a'n adres'o'n, ni risk'as, ke leter'o'j adres'it'a'j al ni ebl'e ne ven'os al ni'a'j man'o'j. Al tiu ĉi demand'o ni ankoraŭ re'ven'os en apart'a pli detal'a artikol'o; sed ĝis la demand'o est'os definitiv'e decid'it'a per la uz'ad'o, ĉia manier'o de skrib'ad'o de nom'o'j est'as bon'a, se ĝi nur est'os kompren'ebl'a por la leg'ant'o.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 80-81.

62 Pri la trans'skrib'o de ali'lingv'a'j son'o'j

La alfabet'o de ni'a lingv'o konsist'as el 28 liter'o'j, kiu'j serv'as por esprim'i la son'o'j'n la plej mult'e komun'a'j'n al ĉiu'j plej grav'a'j lingv'o'j. Tiu'j ĉi 28 son'o'j ne ekzist'as ie apart'e en form'o difin'it'a kaj sever'e lim'it'a; ili est'as post long'a pri'pens'ad'o kaj prov'ad'o elekt'it'a'j el la grand'eg'a nombr'o da divers'a'j son'o'j trov'at'a'j en la divers'a'j hom'a'j lingv'o'j. En'pren'i en ni'a'n lingv'o'n ĉiu'j'n son'o'j'n, kiu'j ekzist'as en ĉiu'j lingv'o'j, est'us absolut'e ne ebl'e, kaj se ĝi eĉ est'us ebl'e — ĝi est'us tut'e ne'oportun'e. La, nombr'o de la son'o'j est'as tut'e sen'lim'a kaj la nuanc'o'j de unu sam'a son'o en mal'egal'a'j lingv'o'j est'as tiel mult'a'j, tiel mal'facil'e difin'ebl'a'j aŭ diferenc'ig'ebl'a'j, ke neni'u, se li eĉ kon'us perfekt'e ĉiu'j'n lingv'o'j'n de la tut'a mond'o, neniam pov'os dir'i eĉ proksim'um'e, kiom da son'o'j ekzist'as en la hom'a'j lingv'o'j. Se la nombr'o de la son'o'j eĉ est'us difin'ebl'a, el'lern'i ili'n ĉiu'j'n kaj diferenc'ig'i en la uz'ad'o est'us preskaŭ tut'e ne'ebl'e eĉ por la plej grand'a instru'it'ul'o, kiu vol'us ofer'i al la lern'ad'o de la alfabet'o mem tre mult'e da temp'o kaj hav'us la plej delikat'a'n orel'o'n kaj la plej fleks'ebl'a'j'n organ'o'j'n de parol'ad'o.

El la sen'lim'a nombr'o da son'o'j ĉiu ekzist'ant'a lingv'o elekt'is por si nur cert'a'n difin'it'a'n kolekt'o'n kaj ĉiu'j'n ali'a'j'n for'ĵet'is. Tiel ni dev'is far'i ankaŭ kun ni'a lingv'o: ni elekt'is cert'a'n nombr'o'n da son'o'j, kiu'j form'is la alfabet'o'n de ni'a lingv'o, kaj ĉiu'j ceter'a'j son'o'j ne trov'is uz'ad'o'n en ni'a lingv'o. Neni'u dub'os, ke ali'e ĝi tut'e ne pov'is est'i far'it'a, se ni ne vol'is, ke ni'a lingv'o est'u scienc'a lud'il'o interes'a ebl'e por 2-3 person'o'j en la tut'a mond'o, sed tut'e ne uz'ebl'a por la grand'a publik'o kaj hav'ant'a neni'a'n praktik'a'n taŭg'o'n,

Tiel la lingv'o Esperant'o, kiel ĉiu ali'a lingv'o, hav'as klar'e difin'it'a'n nombr'o'n da son'o'j aŭ liter'o'j kaj neni'a nov'a vort'o en tiu ĉi lingv'o dev'as est'i kre'at'a el son'o'j, kiu'j si'n ne trov'as en la kadr'o de ĝi'a alfabet'o. Obe'i tiu'n ĉi princip'a'n regul'o'n en la kre'ad'o de vort'o'j est'as afer'o tiel simpl'a kaj facil'a, ke ni ne bezon'as tut'e pri ĝi parol'i. Sed ia'foj'e ni est'as en tia situaci'o, ke ni dev'as uz'i fremd'a'j'n son'o'j'n, kiu'j ne hav'as por si liter'o'n en ni'a alfabet'o (tiu ĉi situaci'o de'pend'as kompren'ebl'e ne de la special'a konstru'o de ni'a lingv'o, sed ĝi hav'as lok'o'n ankaŭ kun ĉiu ali'a lingv'o); ĝi est'as tiam, kiam ni dev'as uz'i i'a'n naci'a'n nom'o'n (person'a'n, geografi'a'n k.c.) aŭ kiam ni vol'as esprim'i per liter'o'j la preciz'a'n son'ad'o'n de fremd'a vort'o. Kio'n ni tiam dev'as far'i? Por la unu'a temp'o, ĝis tiu ĉi demand'o est'os tut'e difin'it'a kaj firm'e decid'it'a per la uz'ad'o, ni konsil'as ag'i en la sekv'ant'a manier'o:

I. Se ni vol'as esprim'i i'a'n naci'a'n nom'o'n, kiu hav'as en si fremd'a'j'n liter'o'j'n kaj kiu est'as grav'a por ni nur per si'a signif'o kaj ne per la manier'o de si'a son'ad'o, ni uz'as ĝi'n jen'e: a) aŭ ni uz'as la nom'o'n en tiu sam'a form'o, en kiu ĝi est'as uz'at'a en si'a propr'a lingv'o, kaj ni las'as al la leg'ant'o'j el'parol'i la nom'o'n kiel ili vol'as (ekzempl'e “Fürth” [urb'o en Bavar'uj'o], “Göthe”); b) aŭ ni uz'as ĝi'n laŭ la ortografi'o kaj fonetik'o Esperant'a, t.e. ni esprim'as la nom'o'n per la son'o'j kaj liter'o'j uz'at'a'j en ni'a lingv'o (ekzempl'e “Vjazma” [urb'o en Rus'uj'o], “Puŝkin”); c) aŭ ni don'as al la nom'o karakter'o'n pur'e Esperant'a'n, t.e. ekster la ortografi'o kaj fonetik'o Esperant'a ni don'as al ĝi ankaŭ la gramatik'a'j'n form'o'j'n de ni'a lingv'o (ekzempl'e “Nurnbergo”, “Rejn'o”). Ĉiu'j 3 dir'it'a'j manier'o'j est'as uz'at'a'j ankaŭ en ĉiu'j ekzist'ant'a'j lingv'o'j. La unu'a'n manier'o'n ni uz'as ordinar'e tiam, kiam la fremd'a nom'o en ĝi'a naci'a lingv'o est'as skrib'at'a per alfabet'o egal'a al ni'a propr'a (tiel ekzempl'e ĉiu'j popol'o'j uz'ant'a'j alfabet'o'n latin'a'n skrib'as: “Manchester”, “Byron”, kvankam tiu'j ĉi nom'o'j est'as el'parol'at'a'j tut'e ali'e, ol postul'as la regul'o'j de leg'ad'o de la dir'it'a'j naci'o'j); la du'a manier'o est'as uz'at'a, kiam la naci'o don'int'a la nom'o'n kaj la naci'o uz'ant'a ĝi'n hav'as alfabet'o'j'n mal'egal'a'j'n kaj la figur'a liter'a imit'ad'o de la nom'o est'as jam ne ebl'a aŭ ne bezon'a (ekzempl'e la rus'o'j skrib'as [per si'a'j liter'o'j] “Ŝekspir” kaj ne “Shakespeare”, la german'o'j skrib'as “Newa”, kvankam la rus'o'j mem skrib'as kaj el'parol'as si'a'n river'o'n preskaŭ “Njeva”); la tri'a manier'o est'as uz'at'a por tiu'j nom'o'j, kiu'j est'as grav'a'j aŭ oft'e ripet'at'a'j kaj okup'is jam difin'it'a'n lok'o'n en la vort'ar'o de ni'a propr'a lingv'o sub form'o el'labor'it'a per long'a uz'ad'o (ekzempl'e “Varsovie” aŭ “Warschaŭ“ anstataŭ “Warszawa”, “Lissabon” aŭ “Lisbonne” anstataŭ “Lisbóa”). Kia'n el la dir'it'a'j 3 manier'o'j oni dev'as uz'i en la lingv'o “Esperant'o” kaj en kia'j okaz'o'j ili'n uz'i — ni ne pov'as ankoraŭ dir'i decid'e, ĉar tiu ĉi demand'o est'as tre mal'facil'e solv'ebl'a kaj tre mult'e disput'ebl'a, kaj tial ni las'as nun ankoraŭ ĝi'a'n solv'o'n al la fort'o de la temp'o kaj uz'a sankci'ad'o, kiel en ĉiu'j ali'a'j ekzist'ant'a'j lingv'o'j, kaj al la vol'o de la uz'ant'o'j mem. Post kelk'a temp'o, kiam la literatur'o de ni'a lingv'o riĉ'iĝ'os, la dir'it'a demand'o est'os solv'it'a per si mem en la sekv'ant'a manier'o: aŭ iom post iom per la uz'o el'labor'iĝ'os Esperant'a vort'ar'o geografi'a, histori'a k.c., kiel ni ĝi'n vid'as en ĉiu ali'a lingv'o, aŭ est'os propon'it'a kaj akcept'it'a ia bon'a difin'it'a komun'a regul'o por la uz'ad'o de ĉiu'j nom'o'j. La plej atend'ebl'a kaj ankaŭ la plej bon'a kaj cel'ind'a est'as la last'a manier'o, kaj kred'ebl'e post'e ĉiu'j nom'o'j est'os uz'at'a'j fonetik'e laŭ la son'ar'o kaj ortografi'o kaj kun karakter'o pur'e Esperant'a, t. e. el la 3 manier'o'j, pri kiu'j ni parol'is supr'e, kun la temp'o sen'dub'e en'fortik'iĝ'os nur unu sol'a por ĉiu'j nom'a'j — la manier'o tri'a. Tamen pro divers'a'j kaŭz'o'j ni dev'as por la unu'a temp'o las'i ankoraŭ al ĉiu esperant'ist'o liber'a'n elekt'o'n inter ĉiu'j 8 dir'it'a'j manier'o'j. Ni permes'as al ni nur don'i kelk'a'j'n konsil'o'j'n por la elekt'ad'o de tiu aŭ ali'a manier'o:

  • a) laŭ la manier'o unu'a ni konsil'as uz'ad'i la nom'o'j'n famili'a'j'n de ĉiu'j person'o'j (escept'int'e tiu'j'n, kiu'j mem esperant'ig'as si'a'n nom'o'n) kaj tiu'j'n nom'o'j'n geografi'a'j'n, kiu'j, est'ant'e ne grav'a'j kaj ne oft'e renkont'at'a'j, ne pov'as esper'i baldaŭ kutim'ig'i la publik'o'n al si'a form'o pur'e Esperant'a, aŭ kies ortografi'o naci'a est'as tiel mal'egal'a je la ortografi'o Esperant'a, ke akcept'int'e form'o'n Esperant'a'n ili risk'as far'iĝ'i tut'e ne're'kon'ebl'a'j por la leg'ant'o'j;
  • b) laŭ la manier'o du'a ni konsil'as uz'ad'i ĉiu'j'n nom'o'j'n, kiu'j en si'a lingv'o est'as skrib'at'a'j per alfabet'o ne latin'a kaj tial ne risk'as, ke en ortografi'o Esperant'a ili far'iĝ'os ne're'kon'ebl'a'j aŭ strang'a'j*;
  • * Se ni la rus'a'j'n adres'o'j'n de ni'a'j amik'o'j skrib'as ordinar'e laŭ ortografi'o german'a, franc'a k.c. ni far'as ĝi'n pro cel'o'j poŝt'a'j.
  • c) laŭ la manier'o tri'a ni konsil'as uz'ad'i ĉiu'j'n nom'o'j'n geografi'a'j'n, kiu'j, est'ant'e grav'a'j kaj oft'e renkont'at'a'j, pov'as est'i rigard'at'a'j preskaŭ kiel vort'o'j en ni'a vort'ar'o kaj, est'ant'e oft'e ripet'at'a'j, prezent'us disonanc'o'n en ni'a lingv'o, se ili ne hav'us karakter'o'n pur'e Esperant'a'n.

Ni'a'j'n konsil'o'j'n ni don'as ne kiel regul'o'j, sed nur kiel rimed'o por pac'ig'i la logik'o'n kun la tradici'o, kun kiu romp'i subit'e per unu foj'o est'us iom danĝer'e. Sed por kiu la skrib'ad'o laŭ 3 divers'a'j manier'o'j est'as mal'facil'a, aŭ kiu dub'as, kiu'n manier'o'n uz'i por tiu, aŭ ali'a nom'o, — tiu ĉiam far'os la plej bon'e, se li uz'os la manier'o'n tri'a'n, ĉar tiu ĉi manier'o de uz'ad'o est'as ĉiam bon'a kaj regul'a kaj, kiel ni jam dir'is, post'e kun la temp'o ĝi kred'ebl'e far'iĝ'os la sol'a manier'o de uz'ad'o por ĉiu'j nom'o'j.

II. Sed ia'foj'e ni est'as en la situaci'o, ke ni dev'as esprim'i ne la signif'o'n de ia nom'o aŭ fremd'a vort'o, sed ĝi'a'n preciz'a'n son'ad'o'n, kaj tiam ni dev'as figur'e prezent'i son'o'j'n, kiu'j en ni'a alfabet'o ne hav'as por si liter'o'j'n. Kio'n tiam far'i? Tio ĉi ne est'as special'a demand'o de ni'a lingv'o, ĝi est'as egal'a demand'o por ĉiu'j ekzist'ant'a'j lingv'o'j kaj en neni'u el ili ĝi est'as ankoraŭ solv'it'a ĝis nun. Neni'a lingv'o ĝis nun hav'as la ebl'o'n prezent'i preciz'e i'a'n vort'o'n, en kiu si'n trov'as son'o'j fremd'a'j por tiu ĉi lingv'o. Ne parol'ant'e jam pri la son'o'j de naci'et'o'j mal'grand'a'j kaj mal'proksim'a'j, eĉ la son'o'j'n de la naci'o'j plej grav'a'j kaj plej najbar'a'j neni'u el ni'a'j lingv'o'j pov'as prezent'i; tiel ekzempl'e la slav'o'j pov'as preciz'e prezent'i preskaŭ neniu'n vort'o'n el la lingv'o'j roman'a—german'a'j, kaj tiu'j ĉi last'a'j — preskaŭ neniu'n vort'o'n slav'a'n; eĉ la slav'a'j popol'o'j inter si kaj la roman'a—german'a'j inter si ne hav'as la ebl'o'n preciz'e esprim'i skrib'e la vort'o'j'n unu'j de la ali'a'j.

Sed en la lingv'o Esperant'o tiu ĉi grand'a, kvankam natur'a, mank'o ekzist'i ne dev'as. La cel'o de ni'a lingv'o est'as serv'i kiel lig'il'o inter la popol'o'j kaj tial ĝi dev'as hav'i la ebl'o'n esprim'i la son'o'j'n de ĉiu'j lingv'o'j. Ni jam dir'is, ke en'pren'i ĉiu'j'n son'o'j'n en ni'a'n alfabet'o'n est'us tre mal'oportun'e, — kontraŭ'e, en la alfabet'o el'lern'ot'a de ĉiu'j esperant'ist'o'j dev'as si'n trov'i son'o'j nur tut'e klar'a'j, difin'it'a'j, por ĉiu'j bon'e el'lern'ebl'a'j kaj el'parol'ebl'a'j; sed ekster la alfabet'o pur'e Esperant'a ni dev'as hav'i ankoraŭ proviz'a'n alfabet'o'n por fremd'a'j son'o'j; tiu ĉi proviz'a alfabet'o por la amas'o de Esperant'ist'o'j est'as tut'e ne bezon'a kaj neni'u dev'as ĝi'n lern'i; ĝi ekzist'as nur por la filolog'o'j kaj serv'as al ili kiel kondiĉ'a rimed'o por esprim'i klar'e kaj unu'form'e la son'o'j'n ne trov'at'a'j'n en ni'a lingv'o. Sen'dub'e tia proviz'a alfabet'o, perfekt'a kaj plen'a, iom post iom est'os kre'it'a de person'o'j pli kompetent'a'j ol ni, kaj por ebl'ig'i tiu'n ĉi kre'ad'o'n ni pet'as ni'a'j'n amik'o'j'n send'i al ni si'a'j'n konsil'o'j'n kaj opini'o'j'n tuŝ'ant'e tiu'n ĉi demand'o'n. Sed ĉar sen'dub'e ĝis la fin'a kaj firm'a kre'iĝ'o de tia perfekt'a proviz'a alfabet'o pas'os ankoraŭ long'a temp'o kaj ni dum'e jam nun dev'as hav'i i'a'n unu'form'a'n manier'o'n de esprim'ad'o por la divers'a'j fremd'a'j son'o'j, tial ĝis tiu temp'o ni propon'as ni'a'n propr'a'n sistem'o'n por la plej grav'a'j fremd'a'j son'o'j. En la ricev'ot'a'j propon'o'j, kiu'j'n ni kred'ebl'e pres'ad'os en ni'a gazet'o, tiu'j sam'a'j son'o'j est'os sen'dub'e esprim'at'a'j en ali'a manier'o, ol la ni'a; sed por evit'i konfuz'o'n kaj mal'egal'a'n kompren'ad'o'n de la sam'a'j son'o'j, ni pet'as ni'a'j'n leg'ant'o'j'n memor'i, ke malgraŭ ĉiu'j pres'ot'a'j teori'a'j propon'o'j ni'a sistem'o rest'os ne'ŝanĝ'it'a kaj ne'tuŝ'ebl'a ĝis ia ali'a sistem'o oficial'e okup'os ĝi'a'n lok'o'n. Por la okul'o ni'a sistem'o est'as iom ne'oportun'a; mult'e pli bon'e est'as kre'i por la fremd'a'j son'o'j nov'a'j'n liter'o'j'n aŭ don'i cert'a'j'n sign'et'o'j'n al la liter'o'j jam ekzist'ant'a'j; sed ĉar tiu'j ĉi liter'o'j est'as uz'at'a'j tre mal'oft'e, tial neni'u pres'ist'o vol'os prepar'i por ili apart'a'j'n tip'o'j'n kaj tiel ili'a uz'ad'o en okaz'o de bezon'o est'us praktik'e ne'ebl'a. Tial ni sign'as la fremd'a'j'n son'o'j'n per liter'o'j en kramp'o'j. Ni parol'os tie ĉi nur pri la fremd'a'j son'o'j plej grav'a'j.

  • 1) La german'a'j son'o'j ä, ö, ü (la franc'a'j ai, è, eu, oeu, u) est'as esprim'at'a'j per a(e), o(e), u(e);
  • 2) la mol'a'j konsonant'o'j (ekzempl'e en la lingv'o'j slav'a'j) est'as esprim'at'a'j per (j) post la konsonant'o;
  • 3) la mal'mol'a'j konsonant'o'j — per (n) post la konsonant'o;
  • 4) la naz'a n (franc'a, pol'a) — per n(g);
  • 5) la angl'a th en “think” — per t(h);
  • 6) la angl'a th en “father” — per d(h);
  • 7) la mez'a son'o inter a kaj o — per a(o).

Per la montr'it'a'j mal'mult'a'j sign'o'j, kiu'j'n el'lern'i kaj memor'i est'as afer'o tre facil'a, ni pov'as esprim'i tut'e klar'e kaj preciz'e preskaŭ ĉiu'j'n son'o'j'n de ĉiu'j eŭrop'a'j lingv'o'j, malgraŭ ke tiu'j lingv'o'j mem por ili'a esprim'ad'o uz'as tre grand'a'n nombr'o'n da divers'a'j sign'o'j kaj mult'o'n da tre mal'facil'a'j “regul'o'j de leg'ad'o”. Se ni ekzempl'e vol'as preciz'e esprim'i la german'a'n traduk'o'n de “urs'o”, “leon'o”, “dolĉ'a”, la rus'a'n de “glaci'o”, “mort'o”, “est'is”, la angl'a'n de “pens'i”, “patr'o”, “bon'e”, la franc'a'n de “mi'a”, la pol'a'n de “cign'o”, “klaft'o” k.c., — ni skrib'os: “ba(e)r”, “lo(e)ve”, “zu(e)s”, “l(j)od”, “sm(j)ert(j)”, “b(u)il(u)”, “t(h)ink”, “fad(h)er”, “ŭel”, “mon(g)”, “l(u)aben(g)dz(j)” (oni el'parol'as ankaŭ ali'e — “l(u)aben(g)(j)”), “son(g)ĵen(j)k.c.

Ankaŭ per la akcent'o kaj per mal'egal'a long'ec'o de la vokal'o'j mult'a'j lingv'o'j diferenc'as de ni'a lingv'o. Tio'n ĉi ni esprim'os per la sign'o'j, kiu'j ordinar'e est'as uz'at'a'j por tiu ĉi ekzempl'e; à, ā, ă.

La Esperant'ist'o, 1891,p. 1-3.

63 Pri la ortografi'o de propr'a'j nom'o'j

Propr'a'n nom'o'n oni pov'as nun skrib'i tiel, kiel ĝi est'as skrib'at'a en la ge'patr'a lingv'o de ĝi'a posed'ant'o, ĉar en la nun'a temp'o la fonetik'a skrib'ad'o de mult'a'j nom'o'j kaŭz'us tro grand'a'n kripl'aĵ'o'n de tiu'j nom'o'j kaj divers'a'j'n mal'kompren'aĵ'o'j'n. Sed tio ĉi est'as nur rimed'o provizor'a; ni dev'as cel'ad'i al tio, ke pli aŭ mal'pli fru'e en la lingv'o inter'naci'a ĉiu'j nom'o'j est'u skrib'at'a'j laŭ la fonetik'o inter'naci'a de tiu ĉi lingv'o, por ke ĉiu'j naci'o'j pov'u leg'i ĝust'e tiu'j'n nom'o'j'n. Tial ĉiu'j person'o'j, kiu'j ne tim'as tro kripl'ig'i aŭ ne're'kon'ebl'ig'i si'a'n nom'o'n per skrib'ad'o fonetik'a, pov'as jam nun skrib'i en Esperant'o si'a'n nom'o'n laŭ manier'o esperant'a. Jen est'as la kaŭz'o, kial mi skrib'as mi'a'n nom'o'n per Z, kvankam ĝi hav'as de'ven'o'n german'a'n.

Al la Berlinaj Esperant'ist'o'j, Esperantistische Mitteilungen, Juni'o 1904.

64 Pri la form'o de kelk'a'j geografi'a'j nom'o'j

La plej grav'a leĝ'don'ant'o est'as la uz'ad'o. Ĉar la pli'mult'o jam de long'e uz'as “Rumanujo” kaj “Bukareŝto”, kaj ĉar ekzist'as neni'a grav'a kaŭz'o por tio'n ŝanĝ'i, tial mi konsil'as las'i la form'o'j'n ĝis'nun'a'j'n.

Poŝt'kart'o al Dro Kimel, 6. J'a'n. 1910, O.V. p. 573.

3. Interpunkci'ad'o

65 Pri la uz'ad'o de la interpunkci'o'j

La regul'o'j pri la uz'ad'o de la interpunkci'o'j est'as en ni'a lingv'o pli-mal'pli tia'j sam'a'j, kiel en ĉiu'j ali'a'j lingv'o'j; sekv'e ĉiu pov'as uz'ad'i en Esperant'o la interpunkci'o'j'n tiel, kiel li uz'as ili'n en si'a naci'a lingv'o. Est'as ver'e, ke en divers'a'j detal'o'j la uz'ad'o de la interpunkci'o'j est'as mal'egal'a en divers'a'j lingv'o'j; sed ĉar la objekt'o ne est'as tre grav'a, tial ni pens'as, ke ne ven'is ankoraŭ la temp'o por difin'i en ni'a lingv'o sever'a'j'n regul'o'j'n por tiu'j ĉi detal'o'j. En tiu'j ĉi dub'a'j detal'o'j ĉiu pov'as uz'i en Esperant'o la interpunkci'o'j'n tiel, kiel li uz'as ili'n en si'a naci'a lingv'o, kaj nur la uz'o iom post iom el'labor'os por tiu'j ĉi ne'grav'a'j detal'o'j difin'it'a'j'n regul'o'j'n.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 127.

66
A Pri la divid'o de vort'o'j en la skrib'o

Transport'ant'e la vort'o'j'n el unu lini'o en la sekv'ant'a'n, ni ordinar'e divid'as ili'n per ili'a'j part'o'j gramatik'a'j, ĉar ĉiu part'o gramatik'a en ni'a lingv'o prezent'as apart'a'n vort'o'n. Tiel ni ekzempl'e divid'as: “Esper-ant'o”, “ricev-it'a” k.t.p. Sed tio ĉi tut'e ne est'as dev'ig'a regul'o; ni far'as ĝi'n nur por ne romp'i subit'e kun la kutim'o'j de ali'a'j lingv'o'j: efektiv'e tiu ĉi manier'o hav'as neni'a'n cel'o'n kaj signif'o'n, ĉar la transport'ad'o de la vort'o'j est'as afer'o pur'e paper'a, hav'ant'a neni'o'n komun'a'n kun la leĝ'o'j de la lingv'o; ni konsil'as al vi per neni'o vi'n ĝen'i en la divid'ad'o de la vort'o'j kaj far'i ĝi'n tut'e tiel, kiel en la don'it'a okaz'o est'os al vi pli oportun'e. Eĉ se vi divid'os ekzempl'e “aparten'is”, ni vid'us en tio ĉi neni'o'n mal'regul'a'n, kvankam la ali'a'j lingv'o'j (tut'e sen ia logik'a kaŭz'o) ne permes'as tia'n divid'ad'o'n.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 32.

B Pri la mal'long'ig'o'j

La signif'o de la mal'long'ig'o'j est'as: t.e. = tio est'as; k.c. = kaj ceter'a'j; k.t.p. = kaj tiel plu; e. = ekzempl'e; s-ro = sinjor'o; d-ro = doktor'o; frl.f-lin'o = fraŭl'in'o; s-rin'o = sinjor'in'o; n-ro = numer'o.

1893, PVZ. kajer'o 3, p. 110.

4. Fonetik'o

67 Pri la prononc'o de Esperant'o

La el'parol'ad'o de Esperant'o est'as tut'e konform'a (kompren'ebl'e krom la super'sign'it'a'j liter'o'j) al la latin'a el'parol'ad'o, kiu est'as uz'at'a en mi'a land'o.

Leter'o al Deligny, 11. J'a'n. 1901, O.V. p. 565.

68 Pri la prononc'o de la vokal'o'j
A

La el'parol'ad'o de la vokal'o'j dev'as est'i nek tro long'a, nek tro mal'long'a; ekzempl'e “i” dev'as est'i el'parol'at'a iom pli long'e ol en la german'a “Sin'n” kaj iom pli mal'long'e ol en “Riese”.

Leter'o al Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

B

La “o” dev'as est'i parol'at'a mez'e-long'e, t.e. nek tro long'e nek tro mal'long'e.

1905, PVZ. kajer'o 10, p. 131.

69 El'parol'ad'o de “ŭ
A

En la son'o la a kaj la ŭ dev'as est'i aŭd'at'a'j klar'e ĉiu apart'e, sed ili far'as unu silab'o'n, ĉar efektiv'e la liter'o ŭ ne est'as vokal'o. Tiel ekzempl'e la vort'o laŭd'i dev'as est'i el'parol'at'a laŭ-di.

La Esperant'ist'o, 1889, p. 23.

B

ŭ = la angl'a w; ĝi est'as uz'at'a nur post vokal'o'j. La diferenc'o inter u kaj ŭ est'as tia sam'a kiel inter i kaj j.

1888, PVZ. kajer'o 10, p. 9.

70 El'parol'ad'o de “u” kaj “ŭ”, “i” kaj “j

Kelk'a'j amik'o'j ne bon'e kompren'as kaj ne regul'e uz'as la liter'o'j'n u, ŭ, i kaj j. Laŭ ili'a opini'o (esprim'it'a eĉ en kelk'a'j lern'o'libr'o'j) la liter'o'j u kaj i kun'e kun antaŭ'ir'ant'a'j vokal'o'j far'as “du'obl'a'n vokal'o'n”; ili sekv'e el'parol'as au kiel , ei kiel ej k.t.p. Tio ĉi est'as erar'o. En ni'a lingv'o ne ekzist'as du'obl'a'j vokal'o'j, sed ĉiu liter'o est'as el'parol'at'a ĉiam egal'e kaj ĉiam apart'e. Sekv'e oni dev'as leg'i “ba--u, tra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no” kaj ne “-laŭ, tráu-lo, tróu-zi, déj-ri, kréj, herój-no” (kiel far'as mult'a'j german'o'j, hav'ant'a'j tiu'n ĉi kutim'o'n en si'a lingv'o). La liter'o'j u kaj i dev'as ĉiam est'i el'parol'at'a'j klar'e kaj apart'e, kiel ĉiu ali'a liter'o. Sed ekster u kaj i en ni'a lingv'o ekzist'as ankoraŭ la liter'o'j ŭ kaj j, kies el'parol'ad'o est'as simil'a al la el'parol'ad'o de u kaj i, sed pli mal'long'a kaj ne prezent'ant'a silab'o'n (kiel konsonant'o); se ili star'as post vokal'o, ili est'as el'parol'at'a'j kun ĝi en unu silab'o kaj tial far'as impres'o'n de du'obl'a vokal'o. La liter'o'j ŭ kaj j ĉiam ankaŭ est'as el'parol'at'a'j apart'e, sed ili ĉiam est'as konsonant'o'j, tut'e egal'e, ĉu ili star'as antaŭ vokal'o aŭ post vokal'o. Sekv'e oni dev'as leg'i “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, -ro-po, foj-no, paj-lo” kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-ul'o, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”. Se ni la german'a'j'n vort'o'j'n Saite, Traube vol'us skrib'i per ortografi'o Esperant'a, ni dev'us skrib'i Zajte, Traŭb'e. La vort'o laŭt'a ekzempl'e est'as du'silab'a kaj ne tri'silab'a, sed ne pro la kaŭz'o ke est'as kvazaŭ du'obl'a vokal'o, sed nur ĉar ŭ est'as konsonant'o (dum u est'as vokal'o).

La Esperant'ist'o, 1893, p. 15.

71
A Pri prononc'o en teori'o kaj en praktik'o

Kiel en ĉiu'j lingv'o'j, tiel ankaŭ en Esperant'o la son'o “j” ordinar'e mol'ig'as la konsonant'o'n, kiu star'as antaŭ ĝi; oni sekv'e ne dev'as mir'i, ke ekzempl'e en la vort'o “pa'nj'o” la pli'mult'o de la Esperant'ist'o'j el'parol'as la “nj” kiel unu mol'a'n son'o'n (simil'e al la franc'a “gn”) : Tiel sam'e oni ne mir'u, ke en praktik'o oni ordinar'e antaŭ “g” aŭ “k” el'parol'as la son'o'n “n” naz'e, aŭ ke antaŭ vokal'o oni el'parol'as la “i” ordinar'e kiel “ij”. Batal'i kontraŭ tia natur'a em'o en la el'parol'ad'o ŝajn'as al mi afer'o tut'e sen'cel'a kaj sen'bezon'a, ĉar tia el'parol'ad'o (kiu est'as iom pli elegant'a, ol la el'parol'ad'o pur'e teori'a) don'as neni'a'n mal'kompren'iĝ'o'n aŭ praktik'a'n mal'oportun'aĵ'o'n; sed rekomend'i tia'n el'parol'ad'o'n (aŭ nom'i ĝi'n “la sol'e ĝust'a”) ni ankaŭ ne dev'as, ĉar laŭ la teori'a vid'punkt'o (kiu en Esperant'o oft'e pov'as est'i ne sever'e observ'at'a, sed neniam pov'as est'i rigard'at'a kiel “erar'a”) ni dev'as el'parol'i ĉiu'n son'o'n sever'e apart'e; sekv'e se ni dezir'as parol'i sever'e regul'e, ni dev'as el'parol'i “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”.

Respond'o 56, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 222.

B Pri la prononc'o de konsonant'o'j

V” dev'as est'i el'parol'at'a kiel la franc'a “V” en “vous”, “vôtrek.t.p.

1912, PVZ. kajer'o 9, p. 277.

C

Vi'a opini'o pri c, ĉ, ĝ est'as erar'a; est'as ver'o, ke kelk'a'j naci'o'j el'parol'as ili'n kiel ts, , — sed ne ĉiu'j naci'o'j tio'n far'as.

1910, PVZ. kajer'o 9, p. 135.

72
A Pri la regul'o de la akcent'o

... Egal'e kiel la sekv'ad'o de gust'o'j person'a'j aŭ naci'a'j, est'as sen'frukt'a kaj danĝer'a, ankaŭ la sekv'ad'o de teori'a'j princip'o'j, se ni ne demand'as ni'n, kia'n praktik'a'n signif'o'n ili hav'as. La defend'ant'o'j de tia'j teori'a'j princip'o'j oft'e memor'ig'as la instru'it'ul'o'n, kiu, vid'ant'e ke el la tut'a best'ar'o neni'a spec'o da best'o'j manĝ'as bak'it'a'n pan'o'n, ven'is al la logik'a konvink'o, ke ĝi ne est'as san'a kaj bon'gust'a, kaj komenc'is si'n nutr'ad'i je kamp'a'j herb'o'j kaj krud'a viand'o. Teori'a'j propon'o'j, oft'e ekster'ordinar'e strang'a'j kaj hav'ant'a'j neni'a'n eĉ plej mal'grand'a'n praktik'a'n fundament'o'n, est'is far'it'a'j al ni en grand'a amas'o. Sed, ne parol'ant'e pri ĉiu el ili, ni pren'os por ekzempl'o nur unu, kiu aparten'as ŝajn'e al la plej bon'a'j kaj prav'a'j kaj trov'is mult'a'j'n aprob'ant'o'j'n. Ni parol'as pri la regul'o de la akcent'o. Sinjor'o de Wahl en tre bon'a artikol'o montr'is, ke la ŝanĝ'o'j, kiu'j'n divers'a'j vort'o'j ricev'is, trans'ir'ant'e el unu lingv'o en ali'a'n, neniam tuŝ'as la akcent'o'n, ke volont'e est'as for'glut'at'a'j tut'a'j silab'o'j, por nur ne ŝanĝ'i la akcent'o'n, ke sekv'e la akcent'o en divers'a'j ni'a'j vort'o'j, kiel ekzempl'e “naci'o”, “titol'o” k.c. est'as kontraŭ'natur'a; kaj sinjor'o Runstedt eĉ rakont'as pri unu person'o, kiu'n la akcent'o'j en “anímo”, “proksímek.c. for'tim'ig'is de ni'a lingv'o, kvankam per si mem la lingv'o al li tre plaĉ'is. Kiel ajn bel'a tiu ĉi opini'o ŝajn'as en la teori'o, ĝi tamen post pli atent'a pri'pens'o baldaŭ montr'iĝ'us al ĉiu kiel bel'a... sofism'o.

Ni rigard'u atent'e, en kio propr'e kuŝ'as la kulp'o de la konstant'a akcent'o, kaj kia grav'a kaŭz'o dev'ig'as ni'n aŭ don'i mal'facil'a'n kaj konfuz'a'n mal'regul'ec'o'n al la akcent'o, aŭ for'ig'i silab'o'j'n en divers'a'j vort'o'j, por ke la akcent'o far'iĝ'u “pli natur'a”. Ĉu vort'o'j kiel ekzempl'e “proksima”, “titolo” est'as pli mal'facil'e el'lern'ebl'a'j kaj memor'ebl'a'j, ol “titol'o”, “proksima”? Ne, neni'u dub'os, ke el'lern'i unu akcent'o'n por ĉiu'j vort'o'j est'as mil foj'o'j'n pli facil'e, ol memor'i por ĉiu vort'o apart'a'n akcent'o'n. (Demand'u la ali'naci'ul'o'j'n, kiu'j lern'as la lingv'o'n rus'a'n, kaj ili dir'os al vi, kiom da grand'eg'a'j mal'facil'aĵ'o'j prezent'as al ili la el'lern'ad'o kaj regul'a uz'ad'o de la rus'a akcent'o!) Ĉu la dir'it'a'j vort'o'j est'as mal'facil'e el'parol'ebl'a'j? Ĉu ili est'as mal'bon'son'a'j? Ĉu ili prezent'as ebl'e i'a'n ali'a'n mal'oportun'aĵ'o'n? Ne! sen'dub'e ne! ĉiu sci'as, ke la akcent'o sur la antaŭ'last'a silab'o est'as ĉiam la plej bon'e el'parol'ebl'a kaj la plej bon'son'a. Dum la mal'regul'ig'o de la akcent'o est'us lig'it'a kun tro grand'a'j kaj tro vid'ebl'a'j mal'oportun'aĵ'o'j, vi en ni'a nun'a konstant'a akcent'o ne trov'os eĉ la plej mal'grand'a'n mal'oportun'aĵ'o'n, se vi eĉ serĉ'os tut'a'n viv'o'n! Kial do, oni pov'as demand'i, propon'o tiel sen'fundament'a pov'is plaĉ'i al kelk'a'j el ni'a'j amik'o'j? La respond'o est'as tre simpl'a: la propon'o tuŝ'is kord'o'n kon'at'a'n de ni ĉiu'j sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimark'it'a'n; kaj se hom'o ek'aŭd'as i'o'n kon'at'a'n, li oft'e kontraŭ'vol'e, sen konsci'o kaj sen analiz'o, ek'kri'as: “Jes, jes, bon'e!”.

Ni analiz'u pli proksim'e la motiv'o'j'n, kiu'j ŝajn'e parol'as por la propon'o. La kon'at'o de sinjor'o R. ne vol'is lern'i ni'a'n lingv'o'n, ĉar kutim'int'e je la el'parol'ad'o de la latin'a “proximus”, “anim'us”, li ne pov'is akcept'i la vort'o'j'n “proksima”, “animo”. Sed ne mal'facil'e est'as vid'i la tut'a'n sen'signif'ec'o'n de tiu ĉi motiv'o. Ĉu la latin'a vort'o “maximus” est'as motiv'o kontraŭ la franc'a vort'o “maxime”? Ĉu la simpl'a fakt'o, ke ia vort'o hav'as i'a'n difin'it'a'n form'o'n en unu lingv'o, prezent'as i'a'n eĉ plej mal'grand'a'n kaŭz'o'n, por ke tiu ĉi vort'o en ali'a lingv'o ne hav'u ali'a'n form'o'n? Se hodiaŭ iu postul'as, ke anstataŭ “facila”, ni dir'u “facila”, li morgaŭ kun tia sam'a rajt'o postul'os, ke anstataŭ “facila” ni dir'u “facil'is”, ĉar la form'o “facil'a” al li'a orel'o est'as fremd'a! Kaj kun tia sam'a rajt'o oni post'morgaŭ postul'os, ke ni al ĉiu'j vort'o'j en ni'a lingv'o don'u tiu'j'n form'o'j'n, kiu'j'n oni trov'as en la lingv'o ekzempl'e latin'a, t.e. ke ni tut'e detru'u la lingv'o'n inter'naci'a'n kaj anstataŭ'ig'u ĝi'n per ia ali'a jam ekzist'ant'a lingv'o, ĉar... (neni'a ali'a kaŭz'o)... la form'o'j de tiu aŭ ali'a lingv'o al sinjor'o X. aŭ Ŝ. est'as kon'at'a'j kaj la form'o'j de ni'a lingv'o al li ne est'as ankoraŭ kon'at'a'j! Ĉiu lingv'o hav'as si'a'j'n leĝ'o'j'n, kaj se la leĝ'o'j per si mem est'as bon'a'j, est'us rid'ind'e dezir'i ili'n ŝanĝ'i nur tial, ke ali'a lingv'o hav'as ali'a'j'n leĝ'o'j'n. Ĉu ni pov'as dir'i, ke la german'a vort'o “Geographie” est'as mal'bon'a kaj tranĉ'as la orel'o'n, ĉar la Rus'o'j el'parol'as tiu'n ĉi sam'a'n vort'o'n “geografi'a”? Al la kon'at'o de sinjor'o R. la vort'o “proksima” en la unu'a moment'o mal'plaĉ'is, ĉar li al'ven'is al tiu ĉi sam'a vort'o de ni'a lingv'o kun kutim'o'j latin'a'j; ĉio de'pend'as de la kutim'o, kaj nun, kiam ni kutim'is je la leĝ'o'j de ni'a lingv'o, ni pov'as cert'ig'i, ke se iu antaŭ ni el'parol'as la nom'o'n de ni'a lingv'o “inter'naci'a” anstataŭ “internacia”, ĝi tranĉ'as ni'a'n orel'o'n tiel terur'e, kiel se iu tir'us karb'o'n sur vitr'o.

La kutim'o oft'e lud'as grav'a'n rol'o'n en la viv'o; ebl'e ni dev'as kalkul'iĝ'i kun ĝi? Se ni pov'us tio'n far'i sen ia mal'util'o, jes, kial do ne kalkul'iĝ'i? Sed se por part'o'n da hom'o'j liber'ig'i de al'kutim'iĝ'o je unu tre facil'a regul'o (“akcent'o ĉiam sur la antaŭ'last'a silab'o”) ni bezon'us mult'e pli grand'a'n part'o'n da ali'a'j hom'o'j dev'ig'i lern'i kaj memor'i mult'a'j'n regul'o'j'n (sen ia regul'o memor'i apart'a'n akcent'o'n por ĉiu apart'a vort'o), — kio'n ni tiam dev'as prefer'i? Ni fort'e dub'as, ĉu trov'iĝ'os iu, kiu konsil'us solv'i la demand'o'n ali'e ol ni ĝi'n solv'is! Por ne dev'ig'i la lern'ant'o'j'n memor'i apart'a'j'n akcent'o'j'n por ĉiu vort'o, oni ebl'e konsil'os al ni trans'form'i grand'a'n part'o'n da vort'o'j en ni'a lingv'o tiel, ke ili konsent'ig'u en si la regul'o'n pri la akcent'o konstant'a kun la akcent'o kutim'a (ekzempl'e. “titlo” anstataŭ “titol'o”, “am'o” aŭ “an'o” anstataŭ “anim'o”, “proksa” aŭ “proma” aŭ “prop'a” anstataŭ “proksim'a” k.c.); sed ne parol'ant'e jam pri la mal'bon'son'ec'o, mal'klar'aĵ'o'j, k.t.p., kiu'j tiam nask'iĝ'us, kaj supoz'ant'e, ke eĉ la lingv'o mem neni'o'n de tio sufer'us, ni fort'e dub'as, ĉu iu serioz'e konsil'us en'konduk'i tia'n grand'a'n romp'ad'o'n en ni'a'n afer'o'n... sen ia eĉ la plej mal'grand'a kaŭz'o! Sen ia eĉ la plej mal'grand'a kaŭz'o: ĉar ni serĉ'is kaj serĉ'is kaj ne pov'is trov'i en la konstant'a antaŭ'last'a akcent'o i'a'n eĉ la plej mal'grand'a'n mal'oportun'ec'o'n por la memor'o, nek por la buŝ'o, nek por la orel'o. Kontraŭ ni'a regul'o ekzist'as absolut'e neni'o, ekster la tut'e sen'signif'a motiv'o, ke la lingv'o X aŭ la lingv'o Ŝ tio'n ĉi ne hav'as.

Sed ebl'e kontraŭ ni'a regul'o ekzist'as io tio, kio'n oni per vort'o'j esprim'i ne pov'as, sed kio'n oni ne'klar'e sent'as, kiel i'a'n vok'o'n de natur'o? Ni aŭskult'u, kio'n dir'as sinjor'o de W.: li ne vid'as kaj ne montr'as i'a'n fakt'a'n cirkonstanc'o'n kontraŭ la akcent'o en ni'a lingv'o; sed rimark'int'e, ke la natur'a'j lingv'o'j ofer'as la son'o'n kaj form'o'n de la vort'o'j, por nur konserv'i la unu'a'temp'a'n akcent'o'n, li vid'as en tio ĉi natur'a'n leĝ'o'n kaj konsil'as al ni sekv'i tiu'n ĉi leĝ'o'n, por ke ni'a lingv'o ne est'u kontraŭ'natur'a. Je l’ unu'a rigard'o pov'as efektiv'e ŝajn'i, ke ni pek'as kontraŭ la natur'a leĝ'o; sed ni rigard'u pli atent'e, en kio konsist'as tiu ĉi “leĝ'o”, kaj kia pun'o atend'as la romp'ant'o'n de ĝi. Mal'supr'e ni montr'os, ke tio, kio'n oni pren'is por natur'a leĝ'o de ĉiu'j lingv'o'j, est'as nur okaz'a aparten'aĵ'o de kelk'a'j lingv'o'j; sed ni supoz'u por moment'o, ke tio ĉi efektiv'e est'as leĝ'o, kiu ekzist'as en ĉiu'j lingv'o'j; kio do sekv'as de ĝi? Se ia regul'o efektiv'e ekzist'as en ĉiu'j lingv'o'j kaj ni ne kompren'as la kaŭz'o'n kaj la cel'o'n de tiu ĉi regul'o, kio do dev'ig'as ni'n ankaŭ blind'e akcept'i tiu'n ĉi regul'o'n, se ĝi est'as por ni mal'oportun'a? Ĉiu'j river'o'j en la mond'o hav'as flu'o'n tre kurb'a'n kaj tre ne'regul'a'n; sed se iu, kun instrument'o'j en la man'o, art'e fos'ant'e kanal'o'n, vol'us sekv'i tiu'n ĉi “leĝ'o'n natur'a'n”, — ĉu vi laŭd'us li'n, aŭ ĉu vi eĉ iom pov'us li'n prav'ig'i? Ĉiu'j lingv'o'j natur'a'j hav'as grand'a'n amas'o'n da mal'regul'aĵ'o'j kaj mal'facil'aĵ'o'j, — ĉu ni ankaŭ dev'as sekv'i tiu'n ĉi “leĝ'o'n natur'a'n” kaj intenc'e far'i ni'a'n lingv'o'n mal'regul'a kaj mal'facil'a? Eĉ se ni tut'e ne sci'us la esenc'o'n de la akcent'o, eĉ tiam est'us la plej natur'e, se anstataŭ tro filozofi'e fos'i en teori'o'j ni dir'us al ni praktik'e: la ceter'a'j lingv'o'j hav'as akcent'o'n mal'regul'a'n kaj mal'facil'a'n, kiu'n ili jam ŝanĝ'i ne pov'as; ni hav'as ankoraŭ liber'a'n elekt'o'n kaj pov'as sen la plej mal'grand'a mal'util'o hav'i akcent'o'n facil'a'n kaj regul'a'n; sekv'e ni dev'as elekt'i la last'a'n, tut'e ne romp'ant'e al ni la kap'o'n, pro kia kaŭz'o la lingv'o'j kre'it'a'j blind'e tiu'n ĉi oportun'aĵ'o'n ne hav'as; ĉar est'us rid'ind'e imit'i kun mal'util'o al ni mem i'a'j'n mister'aĵ'o'j'n, se ni ne kompren'as ili'a'n senc'o'n kaj cel'o'n. Sed se ni rigard'os pli profund'e, ni baldaŭ vid'os, ke la “leĝ'o de la akcent'o” eĉ ne est'as ia mister'aĵ'o, kaj tio, en kio ni serĉ'is i'a'n leĝ'o'n natur'a'n, est'as simpl'a okaz'aĵ'o, kiu kun la esenc'o kaj spirit'o de la lingv'o'j hav'as neni'o'n komun'a'n. La lingv'o de ĉiu naci'o kre'iĝ'is tiam, kiam la naci'o ne sci'is ankoraŭ skrib'i kaj la lingv'o trans'ir'ad'is de unu hom'o al ali'a nur per la orel'o; la orel'o de JohanoPetro oft'e ne bon'e aŭd'ad'is, la memor'o sen'kontrol'a ne bon'e ten'ad'is, kaj tiel la vort'o'j renvers'iĝ'ad'is kaj akcept'ad'is divers'a'j'n sovaĝ'a'j'n form'o'j'n; kontrol'i la vort'o'j'n per skrib'ad'o oni ne pov'is, kaj tial la plej pur'a'j kaj sen'ŝanĝ'a'j rest'is nur tiu'j silab'o'j, kiu'j'n oni bon'e aŭd'is, t.e. la silab'o'j akcent'it'a'j. Jen est'as la tut'a mister'a kaŭz'o, kial la silab'o'j akcent'it'a'j oft'e rest'ad'is sen'ŝanĝ'a'j, dum la tut'a ceter'a part'o de l’ vort'o ŝanĝ'iĝ'ad'is el simpl'a sen'help'a neces'ec'o kaj ne el ia lingv'a leĝ'ec'o. De la moment'o, kiam ia popol'o ricev'as skrib'a'n literatur'o'n, ni jam tia'n blind'a'n lingv'a'n akrobat'aĵ'o'n ne renkont'as. Sed se ni, hav'ant'a'j literatur'o'n skrib'a'n pli fru'e ol literatur'o'n buŝ'a'n kaj orel'a'n, sci'ant'a'j skrib'i kaj leg'i kaj pov'ant'a'j gard'i la lingv'o'n de blind'a mal'bon'orel'a renvers'iĝ'ad'o, vol'us intenc'e far'i la erar'o'j'n, kiu'j'n ni'a'j ne'instru'it'a'j antaŭ'ul'o'j far'is el blind'a neces'ec'o, — ni est'us simil'a'j je tiu naiv'ul'o, kiu, hav'ant'e du bon'a'j'n okul'o'j'n, intenc'e fal'is super ŝton'o kaj vund'is al si la kap'o'n ... ĉar li vid'is, ke antaŭ li mult'a'j blind'ul'o'j fal'is super tiu ĉi ŝton'o, kaj li pens'is, ke oni tiel neces'e dev'as far'i!

Sekv'e se ni eĉ en neni'a blind'e kre'it'a lingv'o trov'us la transport'ad'o'n de l’ akcent'o de unu'a'temp'a silab'o sur silab'o'n ali'a'n pro konstant'ec'o de l’ akcent'o, tio ĉi neniel dev'us ni'n de'ten'i de en'konduk'i tiu'n ĉi oportun'aĵ'o'n en ni'a'n art'a'n kaj konsci'e kre'it'a'n lingv'o'n, tiel sam'e kiel la mal'regul'a konjug'ad'o en ĉiu'j lingv'o'j ne sol'e ne dev'ig'as, sed ankaŭ tut'e ne prav'ig'as ni'n en'konduk'i intenc'e mal'regul'a'n konjug'ad'o'n en ni'a'n lingv'o'n. Sed por for'ig'i ĉiu'j'n dub'o'j'n de la person'o'j, kiu'j, ne konfid'ant'e al tio, kio'n la praktik'o al ili montr'as, teori'e tim'as, ke ebl'e ... ebl'e ... oni ne sci'as ... oni ne vid'is ekzempl'o'j'n k.t.p. — ni fin'e montr'os ankoraŭ, ke la transport'ad'o de l’ akcent'o de unu silab'o sur ali'a'n ne est'as eĉ ia en'nov'aĵ'o de ni'a flank'o, sed ĝi ekzist'as jam en la lingv'o'j natur'a'j, kvankam tiu'j ĉi tut'e ne bezon'is zorg'i pri facil'ec'o Apart'a'j'n ekzempl'o'j'n vi trov'os sur ĉiu paŝ'o en ĉiu lingv'o; sed, por ne mal'proksim'e for'ir'i de ni'a land'o, ni bezon'as nur kompar'i la lingv'o'j'n rus'a'n kaj pol'a'n, kaj ni vid'os, ke tut'e tio sam'a, kio'n ni far'is en ni'a lingv'o, est'is jam antaŭ'e far'it'a de la natur'o mem en la natur'a lingv'o pol'a. De neni'u kaj de neni'o dev'ig'at'a, la lingv'o pol'a akcept'is konstant'a'n akcent'o'n sur la antaŭ'last'a silab'o, kvankam en ali'a'j slav'a'j lingv'o'j en tiu'j ĉi vort'o'j la akcent'o est'as ali'a; kaj tio'n ĉi la lingv'o pol'a far'is tut'e sen ia mal'long'ig'ad'o de vort'o'j, sen ia for'ĵet'ad'o de silab'o'j k. t. p, sed ĝi simpl'e sen'ceremoni'e transport'is la akcent'o'n de unu silab'o sur ali'a'n; sen ia filozof'ad'o ĝi met'is la akcent'o'n de ĉiu vort'o sur la silab'o'n antaŭ'last'a'n, tut'e ne demand'ant'e, ĉu tiu silab'o est'as tia aŭ ali'a kaj ĉu ĝi hav'as la fort'o'n por port'i sur si la akcent'o'n, kaj tut'e ne tim'ant'e, ke oni dir'os, ke ĝi est'as kontraŭ'natur'a. Kaj tio'n ĉi la lingv'o far'is Ne sol'e kun la fremd'a'j, art'e en'port'it'a'j vort'o'j (kiel ekzempl'e “adwokat”, “inżynier”, “telegraf”, “spirytus”, “manuskript”, “papier”, “tytułu”, “artikuluk.t.p.) sed ankaŭ en ĉiu'j sen'escept'e vort'o'j pur'e slav'a'j (ekzempl'e la rus'a'j “malenki”, “vojna”, “ok'no”, “ĉelovjek”, “ulic'ak.c. k.c. k.c. en la tut'a lingv'o — est'as en la lingv'o pol'a “maleńki”, “wojna”, “okno”, “człowiek”, “ulica”, k.c. k.c. k.c.) — jam ne apart'a'j dis'ĵet'it'a'j ekzempl'o'j, sed mil'o'j kaj dek'o'j da mil'o'j — tut'a lingv'o! (Se en la tut'a lingv'o vi en kelk'a'j tre mul'mult'a'j vort'o'j trov'as de'flank'iĝ'o'n de tiu ĉi regul'o, vi facil'e rimark'os, ke tiu'n ĉi de'flank'iĝ'o'n far'is ne la popol'o, sed la instru'it'ul'o'j, tut'e sen ia kaŭz'o kaj bezon'o kaj kontraŭ la spirit'o de la lingv'o).

Nun al la konklud'o. Ke konstant'a regul'o por la akcent'o en lingv'o lern'ot'a est'as mil foj'o'j'n pli bon'a ol akcent'o ne'regul'a neni'u dub'os; se ni pov'as ĝi'n far'i, ni dev'as ĝi'n far'i, se eĉ neni'u el la blind'e kre'it'a'j lingv'o'j ĝi'n far'us. Se ni al tio ĉi vid'as, ke lingv'o natur'a, kiu ja tut'e ne bezon'is zorg'i pri facil'ec'o, far'is tio'n sam'a'n el simpl'a kapric'o kaj tut'e ne sufer'as de tio, — tiom pli ni jam ne pov'as dub'i, ke en lingv'o art'a, por kiu facil'ec'o est'as tre grav'a, oni dev'is sen ia eĉ minut'a ŝancel'iĝ'o akcept'i la akcent'o'n konstant'a'n, eĉ se la demand'o est'us lev'it'a antaŭ la kre'iĝ'o de la lingv'o. Sed se nun, kiam la lingv'o est'as jam kre'it'a kaj uz'at'a, ni vol'us far'i en ĝi grand'a'n romp'ad'o'n por ... sen ia kaŭz'o kaj cel'o ... don'i al ĝi mal'oportun'aĵ'o'n anstataŭ oportun'aĵ'o — tio ĉi est'us jam facil'anim'ec'o ne'pardon'ebl'a!

El divers'a'j far'it'a'j teori'a'j propon'o'j ni analiz'is nur unu — la ŝajn'e plej bon'a'n, kaj ni montr'is, ke tio, kio en la teori'o ŝajn'as tre bon'a kaj trov'as aprob'ant'o'j'n, en la praktik'o oft'e hav'as neni'a'n signif'o'n. El la dir'it'aĵ'o ni far'as la konklud'o'n: propon'ant'e aŭ en'konduk'ant'e (privat'e) i'a'n ŝanĝ'o'n en ni'a lingv'o, neniam gvid'u vi'n per konsider'ad'o'j teori'a'j, kiel ajn bel'a'j ili ŝajn'as, sed ĉiam demand'u vi'n, kia'n praktik'a'n signif'o'n la ŝanĝ'o hav'us. Pri la ekzempl'o de teori'a propon'o ni tiel mult'e parol'is, ĉar tiu ĉi kategori'o da propon'o'j aparten'as al la plej danĝer'a'j: en tia afer'o, kiel la ni'a, la hom'o'j plej volont'e akcept'as propon'o'j'n, kiu'j hav'as fizionomi'o'n instru'it'a'n, kaj se oni parol'as al la hom'o'j en instru'it'a form'o kaj en la nom'o de leĝ'o'j scienc'a'j, tiam el 100 person'o'j 99 ĝi'n blind'e aprob'as kaj nur unu demand'as si'n: “tre bel'e, sed kia'n signif'o'n ĝi hav'as por ni'a lingv'o?”

La Esperant'ist'o, 1891, p. 51-52.

B Pri la akcent'o en poezi'o

Vi'a'j last'a'j vers'aĵ'o'j est'as konstru'it'a'j laŭ la nombr'o de la silab'o'j; sed mi pens'as, ke en ni'a lingv'o est'us pli bon'e, se ni ĉiam ni'n ten'us je la akcent'o'j de la silab'o'j; ĉar dum la du'a form'o est'as agrabl'a por la orel'o'j de ĉiu'j popol'o'j, la unu'a form'o est'as uz'at'a nur de kelk'a'j popol'o'j kaj al ĉiu'j ali'a'j ĝi ŝajn'os strang'a kaj ne harmoni'a.

1892, PVZ. kajer'o 3, p. 26.

5. Kaz'o'sintaks'o

73 Pri la uz'ad'o de la akuzativ'o

La akuzativ'o en ni'a lingv'o neniam de'pend'as de la antaŭ'ir'ant'a prepozici'o (ĉar la prepozici'o'j per si mem neniam postul'as ĉe ni la akuzativ'o'n), sed nur de la senc'o. La akuzativ'o'n ni uz'as nur en tri okaz'o'j:

  • a) por montr'i la sufer'ant'o'n de la far'o (t.e. post verb'o'j hav'ant'a'j senc'o'n aktiv'a'n), ekzempl'e “mi bat'as li'n”, “mi dir'as la vort'o'n”;
  • b) por montr'i direkt'o'n (t.e. mov'ad'o'n al ia lok'o, en diferenc'o de mov'ad'o sur ia lok'o), se la prepozici'o mem tio'n ĉi ne montr'as; ekzempl'e, ni dir'as “mi ven'as al la cel'o” (ne “al la cel'o'n”), ĉar “al” mem jam montr'as direkt'o'n, sed ni dev'as diferenc'ig'i inter “mi am'as ir'i en la urb'o” kaj “mi am'as ir'i en la urb'o'n” (aŭ simpl'e “ir'i la urb'o'n”) laŭ tio, ĉu mi am'as ir'i sur la strat'o'j de la urb'o aŭ ĉu mi am'as ir'i el ekster'e en la urb'o'n (“ir'i al la urb'o” signif'as nur al'ir'i, sed ne en'ir'i);
  • c) en ĉiu'j okaz'o'j, kiam ni ne sci'as, kia'n prepozici'o'n uz'i, ni pov'as uz'i la akuzativ'o'n anstataŭ la prepozici'o “je”; ekzempl'e en la esprim'o “mi kontent'iĝ'as tio'n ĉi” la akuzativ'o ne de'pend'as de la verb'o “kontent'iĝ'as” sed anstataŭ'as nur la for'las'it'a'n prepozici'o'n “je” (= mi kontent'iĝ'as je tio ĉi).

La Esperant'ist'o, 1892, p. 62.

74 Pri la uz'o de la akuzativ'o en dub'a'j okaz'o'j

Tuŝ'ant'e la akuzativ'o'n mi pov'as al vi don'i la jen'a'n konsil'o'n: uz'u ĝi'n ĉiam nur en tiu'j okaz'o'j, kie vi vid'as ke ĝi est'as efektiv'e neces'a; en ĉiu'j ali'a'j okaz'o'j, kie vi ne sci'as, ĉu oni dev'as uz'i la akuzativ'o'n aŭ la nominativ'o'n — uz'u ĉiam la nominativ'o'n. La akuzativ'o est'as en'konduk'it'a nur el neces'o, ĉar sen ĝi la senc'o oft'e est'us ne klar'a; sed ĝi'a uz'ad'o en okaz'o de ne'bezon'o pli mult'e mal'bel'ig'as la lingv'o'n ol la ne'uz'ad'o en okaz'o de bezon'o.

La Esperant'ist'o, 1890, p.27.

75 Pri la akuzativ'o de direkt'o

“Ir'u rekt'en” oni pov'as dir'i.

Leter'o al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Prah'a Bulten'o.

76 Pri la kaz'o de la objekt'a predikativ'o
A

Vi pov'as egal'e bon'e dir'i: “la mal'feliĉ'o far'is li'n prudent'a'n” kaj “la mal'feliĉ'o far'is li'n prudent'a”. Mi mem uz'as en tia okaz'o la nominativ'o'n.

La Esperant'ist'o, 1889, p. 15.

B

En la ekzempl'o'j, kiu'j'n vi cit'is, la diferenc'o inter akuzativ'o kaj nominativ'o ne est'as grand'a, kaj oft'e ambaŭ form'o'j est'as egal'e bon'a'j. Sed ĝeneral'e mi ten'as mi'n je la sekv'ant'a princip'o: mi vid'is li'n grand'a'n = mi vid'is li'n, kiu est'is grand'a (aŭ kiam li est'is grand'a); mi vid'is li'n grand'a = mi vid'is, ke li est'as grand'a. Kia'n man'o'n mi ten'is sur la tabl'o? la man'o'n kuŝ'ant'a'n (la du'a'n man'o'n, kiu ne kuŝ'is, mi ebl'e ten'is en la poŝ'o); kiel (aŭ en kia manier'o) mi ten'is mi'a'n man'o'n? mi ten'is ĝi'n kuŝ'ant'a sur la tabl'o.

Leter'o al S. Meyer, 1906. El Lingv'o Inter'naci'a.

C

La esprim'o “Las'u ni'n sol'a'j'n” est'as erar'o; dev'as est'i “las'u ni'n sol'a'j”.

1902 (poŝt'kart'o al Fruictier).

77 Pri la akuzativ'o post “anstataŭ”

Kiel ĉiu ali'a prepozici'o, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postul'as ĉiam la nominativ'o'n; se tamen oft'e oni trov'as ĉe bon'a'j aŭtor'o'j post “anstataŭ” la akuzativ'o'n, tiu ĉi last'a est'as uz'it'a ne pro la prepozici'o, sed pro ali'a'j cirkonstanc'o'j. Ekzempl'e, en la fraz'o: “Petro bat'is Paŭlon anstataŭ Vilhelm'o'n”, la last'a part'o de la fraz'o prezent'as nur mal'long'ig'o'n (= anstataŭ bat'i Vilhelm'o'n), kaj la akuzativ'o for'ig'as ĉiu'n dub'o'n pri tio, ke anstataŭ'ig'it'a est'is ne la bat'ant'o, sed la batat'o.

Respond'o 51, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 2.

78 Pri la kaz'o post “kiel”

La fraz'o'n “ĝi (la diskut'ad'o) traf'as Ibsenon kiel teori'isto” mi trov'as ne'bon'a; mi konsil'as dir'i “kiel teori'iston”. La esprim'o “kiel teori'isto” signif'as, ke ĝi (la diskut'ad'o) est'as teori'ist'o kaj, est'ant'e teori'ist'o, ĝi traf'as Ibsenon. Nominativ'o'n apud akuzativ'o mi uz'as ordinar'e nur tiam, kiam la nominativ'o dev'as hav'i la senc'o'n de “ke... est'as”, “ke... est'u” k.t.p. Ekzempl'e: “mi trov'as tiu'n ĉi vin'o'n bo'na” = mi trov'as, ke tiu ĉi vin'o est'as bon'a; “oni far'is li'n general'o” = oni far'is, ke li est'u general'o. Sed se, anstataŭ supoz'ig'i la mank'ant'a'n lig'ant'a'n vort'o'n “ke”, la fraz'o hav'as lig'ant'a'n vort'o'n ali'a'n (ekzempl'e “kiel”), tiam dev'as est'i uz'at'a tiu kaz'o, kiu'n postul'as la senc'o de la ekzist'ant'a lig'ant'a vort'o. Se du komplement'o'j est'as lig'at'a'j per la vort'o “kiel”, tiam mi ordinar'e akord'ig'as kaz'e la sekv'ant'a'n komplement'o'n kun la komplement'o antaŭ'ir'ant'a, ĉar ali'e la senc'o est'us tut'e ali'a kaj la nominativ'a komplement'o senc'e rilat'us ne al la antaŭ'star'ant'a komplement'o, sed al la subjekt'o de la fraz'o. “Mi elekt'is li'n kiel prezid'ant'o” signif'as: “mi elekt'is li'n, ĉar mi est'as prezid'ant'o”, aŭ “mi elekt'is li'n, kvazaŭ mi est'us prezid'ant'o”, aŭ “mi elekt'is li'n en tia manier'o, en kia prezid'ant'o elekt'as”. “Mi elekt'is li'n kiel prezid'ant'on” signif'as: “kiel oni elekt'as prezid'ant'o'n”, aŭ “por hav'i en li prezid'ant'o'n”. Sekv'e se ni vol'as esprim'i, ke la elekt'ot'a est'u prezid'ant'o, ni pov'as dir'i: aŭ “mi elekt'is li'n kiel prezid'ant'o'n”, aŭ “mi elekt'is li'n prezid'ant'o” (= ke li est'u prezid'ant'o), sed ni ne pov'as dir'i “mi elekt'is li'n kiel prezid'ant'o”, ĉar tiam la senc'o est'us tut'e ali'a.

Respond'o 7, La Revu'o, 1907, Februar'o.

79 Pri la kaz'o post “po”

Inter la esprim'o'j “don'i po 2 pec'o'j'n” kaj “don'i po 2 pec'o'j” est'as ankoraŭ mal'facil'e dir'i, kiu est'as la pli bon'a, kaj tial ambaŭ esprim'o'j est'as uz'ebl'a'j kaj bon'a'j. Tamen konsider'ant'e, ke dank'e la inter'ven'o'n de la vort'o “po” la “pec'o'j” jam ne de'pend'as rekt'e de la “don'i”, ni konsil'as uz'i post “po” (tiel sam'e kiel post “da”) la nominativ'o'n (“don'i po 2 pec'o'j”). Ali'a kaŭz'o por tiu ĉi konsil'o est'as ankaŭ la cirkonstanc'o, ke laŭ ni'a opini'o “ĉie, kie oni dub'as inter la nominativ'o kaj akuzativ'o, oni dev'as uz'i la nominativ'o'n”.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 7.

80 Pri la akuzativ'o post verb'o'j de mov'o

Se la vort'o'n “met'i” (aŭ “ĵet'i”, “fal'i” k.t.p.) sekv'as substantiv'o aŭ pronom'o kun la prepozici'o'j “antaŭ”, “post”, “inter” k.c., est'us ordinar'e pli ĝust'e uz'i la substantiv'o'n aŭ pronom'o'n en akuzativ'o, ĉar ni tie ordinar'e hav'as la senc'o'n de direkt'o; ekzempl'e, “met'u la korb'o'n antaŭ la pord'o'n”. Tamen oft'e oni pov'as en tia'j okaz'o'j uz'i sen erar'o ankaŭ la nominativ'o'n, se la senc'o de direkt'o koncern'as ne la substantiv'o'n aŭ la pronom'o'n, pri kiu ni parol'as, sed i'a'n ali'a'n vort'o'n, kiu'n ni sub'kompren'as; ekzempl'e, oni pov'as tut'e bon'e dir'i “oni met'is antaŭ mi manĝ'il'ar'o'n”, kompren'ant'e sub tio: “oni met'is antaŭ mi sur la tabl'o'n manĝ'il'ar'o'n”. En tia'j okaz'o'j oni pov'as egal'e bon'e uz'i la nominativ'o'n aŭ la akuzativ'o'n, kaj ŝajn'as al mi, ke decid'i, ke oni en tiu'j okaz'o'j uz'u ekskluziv'e nur la nominativ'o'n aŭ nur la akuzativ'o'n, ni ne bezon'as. Se iam la liber'ec'o en tiu ĉi rilat'o far'iĝ'os por ni tro ĝen'ant'a, kaj la viv'o mem ne decid'os iom post iom tiu'n ĉi demand'o'n, tiam ni propon'os al la Lingv'a Komitat'o, ke ĝi don'u al ni por tiu ĉi demand'o i'a'n ekskluziv'ig'a'n decid'o'n. — Post “sid'iĝ'i” ni pov'as egal'e bon'e uz'i la akuzativ'o'n kaj la nominativ'o'n, de'pend'e de tio, ĉu ni vol'as esprim'i mov'o'n aŭ komenc'o'n de nov'a stat'o. Tamen, ĉar la nominativ'o est'as ĉiam pli simpl'a kaj pli facil'a, ol la akuzativ'o, tial ŝajn'as al mi, ke est'us bon'e, se ni al'kutim'iĝ'us en ĉiu'j okaz'o'j dub'a'j prefer'i la nominativ'o'n.

Respond'o 41 a, La Revu'o, 1908, Maj'o.

81 Pri la akuzativ'o post “tra”

Pov'as est'i, ke mi baldaŭ propon'os al la voĉ'don'ad'o de la Lingv'a Komitat'o, ke post prepozici'o oni uz'u la akuzativ'o'n nur en okaz'o'j de nepr'a bezon'o, sed en ĉiu'j iom dub'a'j okaz'o'j oni ĝi'n ne uz'u. Se la Lingv'a Komitat'o tio'n akcept'os, tiam oni kred'ebl'e neniam uz'os plu la akuzativ'o'n post la prepozici'o “tra”. Sed ĝis nun la uz'ad'o de akuzativ'o post “tra” tut'e ne est'as kontraŭ'regul'a. Nominativ'o'n ni uz'as nur post tiu'j prepozici'o'j, kies senc'o est'as ĉiam egal'a; ekzempl'e la prepozici'o “al” ne pov'as unu foj'o'n signif'i direkt'o'n kaj ali'a'n foj'o'n ne, tial ni post “al” ĉiam uz'as la nominativ'o'n; sed ekzist'as prepozici'o'j (ekzempl'e “en”, “sur” k.t.p.), kiu'j per si mem ne montr'as direkt'o'n, tial, por esprim'i direkt'o'n, ni uz'as post ili la akuzativ'o'n. Al tiu'j prepozici'o'j aparten'as inter'ali'e ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ”, tial ni post la dir'it'a'j prepozici'o'j pov'as uz'i ambaŭ kaz'o'j'n, malgraŭ ke en la ali'a'j lingv'o'j oni uz'as post ili ĉiam nur unu kaz'o'n (tiu ĉi last'a cirkonstanc'o kred'ebl'e est'is la kaŭz'o de vi'a erar'a opini'o, kvazaŭ ni post “tra” ĉiam dev'as uz'i nur la nominativ'o'n). Est'as ver'o, ke dum la diferenc'o inter “en” direkt'a kaj “en” sen'direkt'a est'as tre grand'a, la diferenc'o inter “tra” direkt'a kaj sen'direkt'a est'as tiel mal'grand'a, ke en la plej'mult'o da okaz'o'j ni pov'as egal'e bon'e uz'i la nominativ'o'n, kiel la akuzativ'o'n; ekzist'as tamen okaz'o'j, kiam est'as dezir'ind'e far'i diferenc'o'n inter la ambaŭ kaz'o'j. Ekzempl'e, ir'ant'e tra la urb'o, mi pov'as rest'i en ĝi sufiĉ'e long'e aŭ eĉ tut'e ne for'las'i ĝi'n; sed, ir'ant'e tra la urbon, mi cel'as (tra la urb'o) ekster'e'n de la urb'o. En “La Rab'ist'o'j”, Schweizer tut'e bon'e pov'us dir'i “la son'o de li'a naz'o pov'us pel'i hom'o'j'n tra tru'eto de kudr'il'o”; tamen la esprim'o “tra tru'eton” est'as mult'e pli fort'a, ĉar ĝi montr'as, ke la efik'o de la son'o est'as tiel grand'a, ke la hom'o'j vol'us nepr'e ven'i ekster'e'n; tie ne la tru'et'o mem est'as grav'a. Sed nur la cel'ad'o est'i kiel ebl'e plej baldaŭ ekster'e de la tru'et'o.

Respond'o 27, La Revu'o, 1908, Februar'o.

6. Adjektiv'o

82 Adjektiv'o aŭ adverb'o
A

En la temp'o, kiam est'is verk'at'a la “Du'a Libr'o”, la demand'o, ĉu oni dev'as dir'i “est'as varm'e” aŭ “est'as varm'a”, ne est'is ankoraŭ absolut'e decid'it'a kaj la uz'ad'o de unu form'o est'is egal'e bon'a, kiel la uz'ad'o de la du'a. Nun tiu ĉi demand'o iom post iom per la uz'ad'o akcept'is jam decid'o'n pli difin'it'a'n. La adjektiv'o difin'as la substantiv'o'n aŭ la pronom'o'n hav'ant'a'n senc'o'n de substantiv'o (respond'e la demand'o'n kia) kaj la adverb'o difin'as la verb'o'n (respond'e la demand'o'n kiel). Tial ni dir'as: “la veter'o est'as bon'a”, “li kant'as bon'e”. Tamen en la okaz'o'j, kie la difin'o aparten'as preciz'e nek al substantiv'o aŭ pronom'o, nek al verb'o, ni oft'e ne pov'as decid'e dir'i, kia'n demand'o'n (kiakiel) ni'a difin'o dev'as respond'i kaj kia'n form'o'n ni dev'as uz'i. En ĉiu ali'a lingv'o tiu ĉi dub'a demand'o est'as decid'at'a per la sankci'o de l’ uz'ad'o, — en ni'a lingv'o ni konsil'as uz'ad'i en tiu'j okaz'o'j ĉiam la adverb'o'n; ekzempl'e: “est'as varm'e”, “est'as ver'e”, “ĝi est'as ver'a”. La vort'o'n “ĝi” ni konsil'as ĉiam uz'i nur por anstataŭ'i objekt'o'n aŭ afer'o'n (kiel “li” anstataŭ'as person'o'n); sed en esprim'o'j sen'person'a'j kaj sen'objekt'a'j ni konsil'as neniam uz'i la vort'o'n “ĝi” (ekzempl'e: “hodiaŭ est'as varm'e” kaj ne “hodiaŭ ĝi est'as varm'e”).

La Esperant'ist'o, 1891, p. 7.

B

Mi uz'as la form'o'n kun “a” ordinar'e nur tiam, kiam ĝi rilat'as al ia substantiv'o aŭ pronom'o; kiam subjekt'o (substantiv'o aŭ pronom'o) for'est'as, mi uz'as la form'o'n kun e. Ekzempl'e: hodiaŭ est'as mal'varm'e, mort'i pro la patr'uj'o est'as glor'e; est'as neces'e ke... En ali'a'j okaz'o'j mi ne pov'as ĝi'n aprob'i.

1902?, (poŝt'kart'o al C. Aymonier).

7. Artikol'o

83 Pri la uz'ad'o de la artikol'o
A

Oft'e vi ripet'as pri la mal'oportun'ec'o de la artikol'o la. Sed la artikol'o est'as ja vort'o tut'e apart'a kaj sur la konstru'o'n de la fraz'o'j ĝi hav'as neni'a'n influ'o'n; tial, se vi vol'as, vi pov'as tut'e ĝi'n ne uz'ad'i, almenaŭ ĝis la temp'o kiam vi tut'e bon'e sci'os ĝi'a'n signif'o'n.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 32.

B

Tut'e van'e vi far'as al vi mult'e da klopod'o'j kun la uz'ad'o de la artikol'o. Vi dev'as memor'i, ke en ni'a lingv'o la uz'ad'o de la artikol'o ne est'as dev'ig'a; sekv'e la plej bon'a manier'o de ag'ad'o est'as jen'a: uz'u la artikol'o'n tiam, kiam vi sci'as cert'e, ke ĝi'a uz'ad'o est'as neces'a kaj postulat'a de la logik'o, sed en ĉiu'j dub'a'j okaz'o'j tut'e ĝi'n ne uz'u. Pli bon'e est'as ne uz'i la artikol'o'n en tia okaz'o, kiam ĝi est'as neces'a, ol uz'i ĝi'n tiam, kiam la logik'o kaj la kutim'o'j de ĉiu'j popol'o'j ĝi'n mal'permes'as. Se vi ekzempl'e dir'os “ven'is tag'o, kiu'n mi tiel long'e atend'is”, vi'a fraz'o est'os ne tut'e bon'stil'a, sed ne rekt'e erar'a, kvankam oni dev'us tie ĉi dir'i “la tag'o”; sed se vi dir'os “hodiaŭ est'as la dimanĉ'o” anstataŭ “hodiaŭ est'as dimanĉ'o”, tiam vi far'os rekt'e erar'o'n, kiu est'os mal'agrabl'a por la orel'o'j de ĉiu bon'a Esperant'ist'o.

Respond'o 2, La Revu'o, 1906, Decembr'o.

C

En gazet'a'j artikol'o'j oft'e unu esprim'o, eĉ unu vort'o hav'as grand'a'n signif'o'n. Tiel ekzempl'e est'as grand'a diferenc'o, ĉu oni parol'as pri “nov'a lingv'o” aŭ pri “la nov'a lingv'o” (ĝust'a'temp'e, tie ĉi oni pov'as vid'i, ke la artikol'o “la” ne est'as tiel sen'util'a, kiel kelk'a'j pens'as.) ... Tial se ni rakont'as al la leg'ant'o'j pri “nov'a lingv'o nom'at'a Esperant'o”, ni sub'ten'as ili'n en ili'a erar'a opini'o, ke Esperant'o est'as “unu el la mult'a'j lingv'o'j tut'mond'a'j”; ni dev'as parol'i al la leg'ant'o'j pri “la (t.e. sen'dub'e kon'at'a, oft'e pri'parol'it'a) lingv'o Esperant'o”...

1890, PVZ. kajer'o 2, p. 161.

84 Pri la apostrof'ad'o de la artikol'o
A

Se vi ne sci'as, kiam vi dev'as uz'i la form'o'n la kaj l’, uz'u ĉiam pli bon'e la form'o'n la. La form'o'n l’ mi uz'as ordinar'e nur post prepozici'o'j, kiu'j fin'iĝ'as per vokal'o (ekzempl'e de, je, tra k.c.); en ĉi'a'j ali'a'j okaz'o'j mi uz'as ordinar'e la plen'a'n form'o'n la, ĉar ali'e la senc'o pov'us far'iĝ'i ne klar'a, eĉ la son'o ne agrabl'a.

La Esperant'ist'o, 1889, p. 24.

B

La uz'ad'o'n de “l’” (apostrof'it'a “la”) ni ne for'ig'is; sed ĉar tiu ĉi form'o est'as ne tre neces'a escept'o el regul'o kaj est'as kre'it'a precip'e por mal'long'ec'o en la vers'o'j, tial ni en proz'o uz'as nun ordinar'e la form'o'n konstant'a'n (“la”) kaj konserv'as la form'o'n apostrof'it'a'n special'e por vers'o'j. Tiel ni ag'as ordinar'e en ni'a gazet'o; tamen ni tut'e ne far'as el tio ĉi regul'o'n; ĉiu pov'as kuraĝ'e uz'ad'i ankaŭ en proz'o la form'o” apostrof'it'a'n.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 127.

C

La esprim'o “re'unu'ig'i l’ hom'ar'o'n” est'as efektiv'e ne'bon'a, ĉar apostrof'i la artikol'o'n oni pov'as nur post prepozici'o, kiu fin'iĝ'as per vokal'o. Sed la ne'observ'ad'o de tiu ĉi regul'o, kiu est'is don'it'a ne en la gramatik'o, sed nur en la “Ekzerc'ar'o” (§27), est'as ne erar'o, sed nur pek'o kontraŭ bon'ec'o de la stil'o. Sekv'e en proz'o tiu ĉi regul'o dev'as est'i observ'at'a, sed en vers'o'j, kie pro “licentia poetica” oni oft'e permes'as al si de'flank'iĝ'o'j'n de la ordinar'a stil'o, la ne'observ'ad'o de la supr'e don'it'a regul'o (aŭ pli ĝust'e konsil'o) ne est'as erar'o. En vers'o'j ni dev'as nom'i “erar'o” nur de'flank'iĝ'o'j'n de la gramatik'o (ekzempl'e la apostrof'ad'o'n de adjektiv'o, uz'ad'o'n de divers'a'j kontraŭ'gramatik'a'j form'o'j k.t.p., kio est'as tre oft'e renkont'at'a ĉe la komenc'ant'a'j esperant'a'j vers'ist'o'j).

Respond'o 4, La Revu'o, 1906, Decembr'o.

8. Person'a'j pronom'o'j

86 Pri la uz'ad'o de “vi” kaj “ci”

“Vi” ni dir'as egal'e al unu person'o aŭ objekt'o kaj al mult'a'j; tio ĉi est'as far'it'a pro oportun'ec'o, ĉar, parol'ant'e kun iu, ni oft'e ne sci'as, kiel dir'i al li: “vi” aŭ “ci” (“ci” signif'as la du'a'n person'o'n de l’ unu'nombr'o; sed tiu ĉi vort'o est'as trov'at'a sol'e en la plen'a vort'ar'o; en la lingv'o mem ĝi preskaŭ neniam est'as uz'at'a).

“Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a”, 1888.

87 Pri la pronom'o “ci”

La ne'uz'ad'o de “ci” tut'e ne est'as sen'konsci'a imit'ad'o de la ekzist'ant'a'j lingv'o'j, — kontraŭ'e, ĝi est'as special'aĵ'o de la lingv'o Esperant'o, special'aĵ'o baz'it'a sur pur'e praktik'a'j konsider'o'j kaj esplor'o'j. La plej bon'a manier'o kompren'ebl'e est'us, se ni al pli-ol-unu person'o'j dir'us “vi” kaj al unu person'o ĉiam “ci”; sed ĉiu'j nun'temp'a'j kultur'a'j popol'o'j tiel al'kutim'iĝ'is al la ide'o, ke “ci” en'hav'as en si i'o'n sen'respekt'a'n, ke ni neniam pov'us postul'i de la Esperant'ist'o'j, ke ili al ĉiu unu person'o dir'u “ci”; ni dev'us sekv'e hav'i apart'a'n pronom'o'n de ĝentil'ec'o (kaj tia pronom'o efektiv'e ekzist'is en Esperant'o antaŭ la jar'o 1878). Sed la praktik'o de ĉiu'j ekzist'ant'a'j lingv'o'j montr'is, ke tia “form'o de ĝentil'ec'o” est'as oft'e tre embaras'a, ĉar tre oft'e ni ne sci'as, kia'manier'e ni dev'as ni'n turn'i al tiu aŭ ali'a person'o (ekzempl'e al infan'o k.t.p.): “ci” ŝajn'as al ni ebl'e ofend'a, pronom'o de ĝentil'ec'o ŝajn'as al ni rid'ind'e ceremoni'a. En tia'j okaz'o'j oni en la ekzist'ant'a'j lingv'o'j uz'as divers'a'j'n artifik'o'j'n, kiu'j tamen tre oft'e est'as tre embaras'a'j, kiel por la parol'ant'o, tiel por la aŭskult'ant'o (ekzempl'e anstataŭ “ci” kaj “vi” oni dir'as “li”, “oni”, “sinjor'o”, “fraŭl'o” k.t.p.). Por for'ig'i ĉiu'j'n ĉi tiu'j'n embaras'o'j'n, ekzist'as nur unu rimed'o: dir'i al ĉiu, ĉiu'j kaj ĉio nur “vi”. Mal'kompren'iĝ'o'n tio ĉi neniam pov'as kaŭz'i, ĉar en la tre mal'oft'a'j okaz'o'j de ne'klar'ec'o ni pov'as ja preciz'ig'i ni'a'n parol'o'n, dir'ant'e “vi, sinjor'o”, aŭ “vi ĉiu'j”, “vi ambaŭk.t.p. Por la person'o'j, kiu'j tre sent'as la bezon'o'n de “ci” (ekzempl'e kiam ili si'n turn'as al Di'o aŭ al am'at'a person'o), la uz'ad'o de “vi” ŝajn'as ne'agrabl'a nur en la unu'a temp'o (tiam ili ja hav'as la rajt'o'n uz'i “ci”), sed post kelk'a praktik'o oni tiel facil'e al'kutim'iĝ'as al la uz'ad'o de “vi”, ke ĝi perfekt'e kontent'ig'as kaj oni trov'as en ĝi absolut'e neni'o'n “mal'varm'a'n”. Ĉio de'pend'as ja nur de la kutim'o.

Respond'o 28, La Revu'o, 1908, Februar'o.

88 Pri la uz'ad'o de “vi” kaj “Vi”

Ordinar'e mi skrib'as “vi”, kiam mi parol'as al unu person'o familiar'e, kaj “Vi”, kiam mi parol'as al mult'a'j person'o'j aŭ al unu person'o kun respekt'o. Vi trov'as tiu'n ĉi diferenc'o'n ne bezon'a, kaj mi konsent'as, ke vi est'as prav'a. Tiu ĉi manier'o de skrib'ad'o est'as nur mi'a person'a kutim'o kaj hav'as neni'o'n komun'a'n kun la gramatik'o de ni'a lingv'o. La ĉiam'a skrib'ad'o de “vi” per mal'grand'a liter'o est'as ne sol'e tut'e regul'a, sed mi mem ankaŭ nun prov'os iom post iom for'las'i mi'a'n ĝis'nun'a'n manier'o'n de skrib'ad'o, kiam mi'a'j korespond'ant'o'j iom al'kutim'iĝ'os al la mal'grand'a “vi”. Ankaŭ “Estim'at'a sinjor'o”, “Kar'a amik'o” est'as pli regul'a, ol “Estim'at'a Sinjor'o”, “Kar'a Amik'o” k.t.p., sed en tiu'j ĉi okaz'o'j oni ordinar'e simpl'e pro ĝentil'ec'o skrib'as grand'a'n liter'o'n, kie pli regul'a est'us liter'o mal'grand'a.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 16.

89 Pri “li”, “ŝi” kaj “ĝi”

La pronom'o'j “li” kaj “ŝi” est'as uz'at'a'j nur por person'o'j; por afer'o'j, objekt'o'j kaj ankaŭ por best'o'j ni uz'as la pronom'o'n “ĝi”, ĉar en tia'j okaz'o'j la seks'o ne ekzist'as. Se ni tamen, parol'ant'e pri objekt'o'j aŭ best'o'j, vol'as esprim'i difin'it'a'n seks'o'n (vir'a'n aŭ vir'in'a'n), tiam ni pov'as uz'i “li” kaj “ŝi”.

La Esperant'ist'o, 1892, p. 79.

90 Pri la uz'ad'o de “li” anstataŭ “ĝi”

Vi skrib'is, ke, parol'ant'e pri infan'o, vi uz'as “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar vi ne aprob'as “la angl'a'n kutim'o'n star'ig'i infan'o'j'n sur unu ŝtup'o'n kun best'o'j kaj objekt'o'j”. Kontraŭ la uz'ad'o de “li” en tia'j okaz'o'j oni neni'o'n pov'us hav'i; sed la kaŭz'o, kial ni (kaj ankaŭ la lingv'o angl'a) uz'as en tia'j okaz'o'j “ĝi”, est'as ne tia, kiel vi pens'as. Nek la lingv'o angl'a, nek Esperant'o hav'is i'a'n intenc'o'n mal'alt'ig'i la ind'o'n de infan'o'j (ambaŭ lingv'o'j est'as ja tiel ĝentil'a'j, ke ili dir'as “vi” ne sol'e al infan'o'j, sed eĉ al best'o'j kaj objekt'o'j). La kaŭz'o est'as tut'e natur'a sekv'o de la konstru'o de la ambaŭ dir'it'a'j lingv'o'j. En ĉiu lingv'o ĉiu vort'o hav'as (tut'e ne logik'e) difin'it'a'n seks'o'n, kaj tial, uz'ant'e por ĝi pronom'o'n, ni pren'as tiu'n, kiu respond'as al la gramatik'a seks'o de la vort'o (tial la franc'o dir'as pri infan'o “il”, la german'o dir'as “es”); sed en la lingv'o'j angl'a kaj Esperant'o la vort'o'j hav'as nur seks'o'n natur'a'n, kaj tial, parol'ant'e pri infan'o'j, best'o'j kaj objekt'o'j, kies natur'a'n seks'o'n ni ne sci'as, ni vol'e-ne-vol'e (sen ia ofend'a intenc'o) uz'as pronom'o'n mez'a'n inter “li” kaj “ŝi” — la vort'o'n “ĝi”. Tiel sam'e ni parol'as ankaŭ pri “person'o”. Ceter'e, parol'ant'e pri infan'o, pri kiu ni sci'as, ke ĝi ne est'as knab'in'o (aŭ almenaŭ ne sci'as, ke ĝi est'as knab'in'o), ni pov'as uz'i la vort'o'n “li”.

La Esperant'ist'o, 1893, p. 16.

91 Pri la pronom'o por “hom'o”

Kiam ni parol'as pri hom'o, ne montr'ant'e la seks'o'n, tiam est'us regul'e uz'i la pronom'o'n “ĝi” (kiel ni far'as ekzempl'e kun la vort'o “infan'o”), kaj se vi tiel ag'os, vi est'os gramatik'e tut'e prav'a. Sed ĉar la vort'o “ĝi” (uz'at'a special'e por “best'o'j” aŭ “sen'viv'aĵ'o'j”) en'hav'as en si i'o'n mal'alt'ig'a'n (kaj ankaŭ kontraŭ'kutim'a'n) kaj por la ide'o de “hom'o” ĝi est'us iom mal'agrabl'a, tial mi konsil'us al vi far'i tiel, kiel oni far'as en la ali'a'j lingv'o'j, kaj uz'i por “hom'o” la pronom'o'n “li”. Nom'i tio'n ĉi kontraŭ'gramatik'a ni ne pov'as; ĉar, se ni ĉiam far'us diferenc'o'n inter “hom'o” kaj “hom'in'o”, tiam ni dev'us por la unu'a uz'i “li” kaj por la du'a “ŝi”; sed ĉar ni silent'e inter'konsent'is, ke ĉiu'n foj'o'n, kiam ni parol'as ne special'e pri seks'o vir'in'a, ni pov'as uz'i la vir'a'n form'o'n por ambaŭ seks'o'j (ekzempl'e “hom'o” = hom'o aŭ hom'in'o, “riĉ'ul'o” = riĉ'ul'o aŭ riĉ'ul'in'o k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ inter'konsent'is, ke la pronom'o'n “li” ni pov'as uz'i por hom'o en ĉiu okaz'o, kiam li'a seks'o est'as por ni indiferent'a. Se ni vol'us est'i pedant'e gramatik'a'j, tiam ni dev'us uz'i la vort'o'n “ĝi” ne sol'e por “hom'o”, sed ankaŭ por ĉiu ali'a analogi'a vort'o; ekzempl'e ni dev'us dir'i: “riĉ'ul'o pens'as, ke ĉio dev'as serv'i al ĝi” (ĉar ni parol'as ja ne sol'e pri riĉ'a'j vir'o'j, sed ankaŭ pri riĉ'a'j vir'in'o'j).

Respond'o 23, La Revu'o, 1907, Aŭgust'o.

92 Pri la pronom'o por best'o'j

Kiam oni parol'as pri best'o'j, mi konsil'as ĉiam uz'i nur la sen'seks'a'n pronom'o'n “ĝi”, — ne sol'e kiam (en la pli'mult'o da okaz'o'j) la seks'o de la pri'parol'at'a best'o est'as por ni indiferent'a, sed eĉ en tia'j okaz'o'j, kiam ni parol'as preciz'e pri la seks'o de la best'o. En la tre mal'oft'a'j okaz'o'j, kiam la preciz'ec'o pov'as nepr'e postul'i, ke ni montr'u la seks'o'n de la best'o per la uz'at'a pronom'o, la teori'o ne mal'permes'as al ni uz'i la vort'o'n “li” aŭ “ŝi”; sed en ĉiu'j ordinar'a'j okaz'o'j mi konsil'us uz'i la pronom'o'j'n “li” kaj “ŝi” nur por hom'o'j.

Respond'o 35, La Revu'o, 1908, Maj'o.

93 Pri “ĝi” anstataŭ “tio”

La vort'o'n “ĝi” ni uz'as, kiam ni parol'as nek pri vir'o, nek pri vir'in'o, sed pri io, kio ne hav'as seks'o'n aŭ kies seks'o est'as por ni ne'kon'at'a aŭ indiferent'a; sekv'e ni preskaŭ ĉiam pov'as tut'e bon'e uz'i tiu'n ĉi vort'o'n ankaŭ anstataŭ “tio”, kies senc'o est'as preskaŭ tia sam'a. Tial anstataŭ “tio (= la ‘io’ kiu'n mi nun vid'as antaŭ mi) est'as vi, Iv'a'n Karpoviĉ”, mi pov'as tut'e bon'e dir'i “ĝi est'as vi, Iv'a'n Karpoviĉ”.

Respond'o 17, La Revu'o, 1907, Juni'o.

9. Refleksiv'a'j pronom'o'j

95 Pri “si'a” kaj “ŝi'a”

Vi dev'as dir'i “la patr'in'o dir'as, ke ŝi'a fil'o ven'os kun si'a infan'o”.

Leter'o al Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

97 Pri “si'aĵ'o”

Cuique suum = al ĉiu li'a'n si'aĵ'o'n (don'u).

Poŝt'kart'o al Michaux, 30. Mar. 1904, LZ I p. 67.

98 Pri la vort'o “si'a'temp'e”

Dir'i “iam” anstataŭ “si'a'temp'e” ni en la pli'mult'o da okaz'o'j ne pov'as, ĉar la senc'o de ambaŭ vort'o'j est'as mal'sam'a. “Iam” esprim'as temp'o'n ne'difin'it'a'n, dum “si'a'temp'e” esprim'as temp'o'n, kvankam ne klar'e nom'it'a'n, tamen pli-mal'pli difin'it'a'n. “Mi vol'is si'a'temp'e propon'i regul'o'n” = “mi vol'is propon'i en tiu temp'o, kiam, laŭ mi'a opini'o, la cirkonstanc'o'j tio'n postul'is”. Se anstataŭ “si'a'temp'e” vi dir'os “ĝi'a'temp'e”, vi ne far'os erar'o'n; sed ŝajn'as al mi, ke en la pli'mult'o da okaz'o'j “si'atemp'e” est'as pli bon'a ol “ĝi'atemp'e”. Tia'manier'e uz'as la vort'o'n ne sol'e tiu'j lingv'o'j, kiu'j por “si'a” kaj “ĝi'a” uz'as la sam'a'n vort'o'n, sed ankaŭ tiu'j lingv'o'j (ekzempl'e la slav'a'j), kiu'j sever'e far'as diferenc'o'n inter “si'a” kaj “ĝi'a”. Laŭ mi'a opini'o oni pov'as klar'ig'i ĝi'n al si per tio, ke “si'a” montr'as pli grand'a'n intim'ec'o'n inter la far'o kaj la temp'o, ol kiom montr'us la vort'o “ĝi'a”. Gvid'i ni'n per teori'a'j postul'o'j gramatik'a'j en tiu ĉi okaz'o ni ne pov'as, ĉar al kio ni pov'us rilat'ig'i la vort'o'n “ĝi'a”? Ŝajn'as al mi, ke en la esprim'o “far'o ĝi'a'temp'a” la temp'o aparten'as (t.e. est'as konven'a, konform'a k.t.p.) al io ali'a, dum en “far'o si'atemp'a” la temp'o aparten'as al la far'o mem. Kompren'ebl'e, mi'a klar'ig'o ne prezent'as i'o'n absolut'e konvink'a'n; sed mi vol'is nur montr'i al vi, ke ne ekzist'as ia grav'a kaŭz'o, por ke ni la ĝis nun komun'e uz'at'a'n “si'a'temp'e” anstataŭ'ig'u per “ĝi'a'temp'e”.

Respond'o 43, La Revu'o, 1908, Aŭgust'o.

10. Ceter'a'j pronom'o'j

99 Pri la u-pronom'o'j kaj la a-pronom'o'j
A

La diferenc'o inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. est'as sekv'ant'a: la form'o'j kun u est'as pur'a'j pronom'o'j kaj la form'o'j kun a est'as pronom'a'j adjektiv'o'j signif'ant'a'j ec'o'n. Kia = kia'n ec'o'n hav'ant'a k.c. Al la vort'o kiu vi pov'as respond'i per substantiv'o, dum al la vort'o kia vi dev'as respond'i per adjektiv'o. Ekzempl'e: je la demand'o “kiu dom'o” vi respond'as: tiu dom'o, tiu ĉi dom'o, la dom'o de la patr'o k.c.; sed je la demand'o “kia dom'o” vi respond'as; tia dom'o, tia dom'o kiel mi'a, alt'a dom'o, long'a dom'o, bel'a dom'o k.c.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 15.

B

La vort'o “neniu” (tiel sam'e, kiel ankaŭ la vort'o'j “iu”, “kiu”, “tiu”, “ĉiu”) hav'as senc'o'n pur'e pronom'a'n, dum la vort'o “nenia” (kiel ankaŭ la vort'o'j “ia”, “kia”, “tia”, “ĉia”) hav'as senc'o'n adjektiv'a'n kaj esprim'as spec'o'n, karakter'o'n. La vort'o'j “iu, kiu, tiu, ĉiu, neni'u” pov'as est'i uz'at'a'j aŭ kun substantiv'o, aŭ sen substantiv'o (en tiu ĉi last'a okaz'o oni sub'kompren'as ĉe ili la vort'o'n “hom'o”). La form'o'j kun “u” en'hav'as en si ĉiam la ide'o'n de nom'o aŭ pronom'o, dum la form'o'j kun “a” en'hav'as en si la ide'o'n de adjektiv'o. La diferenc'o'n inter la dir'it'a'j seri'o'j da vort'o'j vi kompren'os plej bon'e el la sekv'ant'a'j ekzempl'o'j: Kiu ven'is? Ven'is Petro; ven'is bot'isto; ven'is li. — En kiu urb'o vi loĝ'as? Mi loĝ'as en Parizo; mi loĝ'as en tiu ĉi urb'o. En kia urb'o vi loĝ'as? Mi loĝ'as en bela urb'o; en granda urb'o. — Ĉu vi vid'is la ĉambr'ist'inon aŭ la kuir'ist'inon? Mi vid'is neniun serv'ist'in'o'n. Ĉu vi vid'is ju'nan serv'ist'in'o'n aŭ mal'junan? Mi vid'is nenian serv'ist'in'o'n. Inter la vort'o'j “tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenc'o est'as pli grand'a kaj pli klar'a, ol inter la vort'o'j “kiukia”, “iu-ia”, “neni'u neni'a”; tial oni neniam pov'as dir'i “tia” aŭ “ĉia” anstataŭ “tiu”aŭ “ĉiu”, sed oft'e oni pov'as sen erar'o dir'i “ia, kia, neni'a” anstataŭ “iu, kiu, neni'u” (kvankam est'as bon'e ĉiam evit'i kiom ebl'e la inter'miks'ad'o'n de tiu'j ĉi vort'o'j).

Respond'o 29, La Revu'o, 1908, Februar'o.

100 Pri “tia” kaj “tiel'a”
A

La form'o'n “tiel'a” mi ne sol'e ne mal'permes'is al ali'a'j person'o'j, sed mi mem sen la plej mal'grand'a ŝancel'iĝ'o ĝi'n uz'us, se mi hav'us la okaz'o'n, kvankam la diferenc'o inter la senc'o de “tia” kaj “tiel'a” est'as tiel mal'grand'a, ke la okaz'o'j por “tiel'a” est'as tre mal'oft'a'j. Ekzempl'e: se brul'as grand'a dom'o kaj la brul'o est'as strang'a, jen hel'a, jen subit'e esting'iĝ'ant'a por moment'o, jen salt'ant'a k.c. — ni pov'us dir'i (kvankam ne neces'e): “ĉu vi vid'is tiu'n brul'o'n (= la brul'o'n de tiu ĉi dom'o)? Tia'n brul'o'n (= tiel grand'a'n k.c.) mi oft'e vid'as, sed neniam mi vid'is brul'o'n tiel'a'n (= tia'manier'a'n).

La Esperant'ist'o, 1891, p. 21.

B

Vi'a opini'o, ke mi ĝis nun neniam aprob'is la vort'o'n “tiel'a”, est'as erar'a. Al la vort'o'j “tiel'a” kaj “tiel'e”, kiu'j est'as kre'it'a'j tut'e regul'e laŭ la leĝ'o'j de ni'a lingv'o, mi ne sol'e ne rifuz'is mi'a'n aprob'o'n, sed mi eĉ mem jam de long'a temp'o uz'as ili'n de temp'o al temp'o. Mi ne pov'as nur laŭd'i, kiam oni tro'uz'as tiu'j'n vort'o'j'n, kaj kiam oni uz'as ili'n tut'e sen'bezon'e anstataŭ la pli simpl'a'j vort'o'j “tia” kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ pli, kiam oni vol'as uz'ad'i ili'n ĉiam anstataŭ la vort'o'j fundament'a'j; sed en ĉiu'j okaz'o'j, kiam oni vol'as uz'i la senc'o'n de la vort'o'j “tia” kaj “tiel” en form'o pli akcent'it'a, mi trov'as la vort'o'j'n “tiel'a” kaj “tiel'e” tre bon'a'j, ne sol'e permes'ind'a'j, sed eĉ rekomend'ind'a'j.

Respond'o 8, La Revu'o, 1907, Februar'o.

101
A Pri “cert'a”

Krom si'a ĉef'a senc'o, la vort'o “cert'a” hav'as ankoraŭ la senc'o'n de “iu” (ne en la senc'o de “kiu ajn”, sed en la senc'o de “iu difin'it'a”); la uz'ad'o de “cert'a” en la senc'o de “iu” tut'e ne est'as franc'lingv'aĵ'o, ĉar tiel sam'e oni uz'as tiu'n vort'o'n en la lingv'o'j german'a, rus'a, pol'a kaj ali'a'j.

Respond'o 57, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 223.

B Pri “kies”

“Kies” pov'as signif'i ne sol'e “de kiu”, sed ankaŭ “de kiu'j”.

1912, PVZ. kajer'o 9, p. 279.

102 Pri “ne unu”

Pri mi'a'j vers'o'j sur la poŝt'a kart'o, ŝajn'as al mi, ke la esprim'o “ne unu mil'jar'o” pov'us rest'i, ĉar ĝi ja est'as tut'e ĝust'a. “Ne unu” logik'e ja signif'as “ia ali'a nombr'o” (t.e. du, tri, kvar aŭ kia ajn ali'a nombr'o). Sed se Vi pens'as, ke tro mult'a'j person'o'j pov'as kompren'i “ne unu” en la ne'ĝust'a senc'o de “ ne unu”... Vi pov'as en la nov'a el'don'o pres'ig'i “mil'jar’ post mil'jar'o”.

Leter'o al Michaux, 18. Nov. 1906, LZ I p. 296.

104 Pri “ĉi”
A

La esprim'o “ĉi-tie'a” (adjektiv'o de “tie ĉi”) est'as tut'e regul'a.

La Esperant'ist'o, 1892, p. 62.

B

Ni hav'as egal'a'n rajt'o'n uz'i la “ĉi” antaŭpost la pronom'o (aŭ adverb'o); sed ĉar la “ĉi” est'as tiel fort'e lig'it'a kun si'a pronom'o, ke ili ambaŭ prezent'as kvazaŭ unu vort'o'n, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vort'o per la lok'o de si'a akcent'o far'as impres'o'n de ne'harmoni'a escept'o inter ĉiu'j vort'o'j de Esperant'o, tial pro bel'son'ec'o ordinar'e est'as prefer'ind'e star'ig'i la “ĉi” antaŭ la montr'a vort'o. La uz'ad'o de strek'et'o inter la montr'a vort'o kaj “ĉi” (t.e. skrib'ad'o “tiu-ĉi” aŭ “ĉi'tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajn'as al mi nur simpl'a erar'a kutim'o, kiu'n neni'o prav'ig'as.

Respond'o 52, Oficial'a Gazet'o, 1911, p. 2.

C

Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi pov'as tre bon'e dir'i “ĉio ĉi”, ĉar la vort'o “ĉi” jam per si mem signif'as proksim'a'n montr'o'n.

La Esperant'ist'o, 1889, p. 15.

105 Pri “neni'ig'i”

Ĉiu'j vort'o'j de la “inter'rilat'a tabel'o” konsist'as el du part'o'j: a) radik'o, b) karakteriz'a fin'iĝ'o (ekzempl'e ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro divers'a'j kaŭz'o'j, pri kiu'j mi ne pov'as nun parol'i detal'e, la karakteriz'a'j fin'iĝ'o'j de la dir'it'a'j vort'o'j ne pov'is est'i fiks'it'a'j kiel fin'iĝ'o'j sen'de'pend'a'j kaj ĝeneral'a'j (ekzempl'e mi est'is dev'ig'it'a pren'i la fin'iĝ'o'j'n “e” kaj “u”, kiu'j kiel sen'de'pend'a'j fin'iĝ'o'j hav'is jam ali'a'n senc'o'n), tial mi dev'is al'kroĉ'i ili'n ne'dis'ig'ebl'e al la radik'o. Tia'manier'e ili'a uz'ad'o sen'de'pend'a (ekzempl'e en form'o'j “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiu'j per gramatik'a instinkt'o est'is uz'at'a'j de kelk'a'j Esperant'ist'o'j) est'as kontraŭ'regul'a. Sed en tiu'j du kolon'o'j, kiu'j fin'iĝ'as per “a” kaj “o”, la fin'iĝ'o'j est'as ne kondiĉ'e inter'rilat'a'j, sed pur'e adjektiv'a'j kaj pur'e substantiv'a'j, kvankam ili, pro unu'form'ec'o, est'as pres'at'a'j en la vort'ar'o kun'e kun la radik'o (oni pov'us tamen tre bon'e pres'i ili'n ankaŭ sen la fin'iĝ'o). Tial la for'ĵet'ad'o de la pur'e substantiv'a “o” kaj ĝi'a anstataŭ'ig'ad'o per divers'a'j ali'a'j fin'iĝ'o'j kaj sufiks'o'j ŝajn'as al mi tre bon'e permes'ebl'a. Kompren'ebl'e, se tio ĉi don'us i'o'n nov'a'n, kontraŭ'a'n al la ĝis'nun'a'j kutim'o'j, ni dev'us tio'n ĉi evit'i, ĉar absolut'a kaj laŭ'liter'a regul'ec'o tio'n ĉi ne permes'us; sed, ĉar: la vort'o'j “neni'ig'i” kaj “neni'iĝ'i” est'as jam de long'a temp'o tre bon'e kon'at'a'j kaj uz'at'a'j de ĉiu'j Esperant'ist'o'j, tial mi opini'as, ke mal'permes'i la uz'ad'o'n de tiu ĉi form'o est'us tut'e sen'bezon'e.

Respond'o 14, La Revu'o, 1907, April'o.

106 Pri “oni'n” kaj “oni'a”

Akuzativ'o kaj pronom'o posed'a de la vort'o “oni” est'as per si mem form'o'j tut'e regul'a'j, kaj ĉiu hav'as plen'a'n rajt'o'n ili'n uz'i, ĉar neni'e en la “Fundament'o” est'as dir'it'e, ke “oni” prezent'as escept'o'n el ĉiu'j ali'a'j analogi'a'j pronom'o'j. Nur en la praktik'o oni ĝis nun ne uz'ad'is la form'o'j'n “oni'n” kaj “oni'a”, ĉar preskaŭ en ĉiu'j plej grav'a'j lingv'o'j la vort'o “oni” ne ŝanĝ'iĝ'as kaj la akuzativ'ig'o kaj adjektiv'ig'o de tiu ĉi vort'o son'us tre strang'e en la orel'o'j de la pli'mult'o de la Esperant'ist'o'j. Sed en Esperant'o la “ne'kutim'ec'o” ne prezent'as grav'a'n kaŭz'o'n por ne'uz'ad'o; tial, kvankam mi person'e ĉiam evit'as la dir'it'a'j'n form'o'j'n, tamen, se iu ili'n uz'us, mi neniel pov'us vid'i en tio ĉi i'a'n pek'o'n kontraŭ la regul'o'j aŭ kontraŭ la komun'a spirit'o de ni'a lingv'o.

Respond'o 22, La Revu'o, 1907, Aŭgust'o.

107 Pri “i'o'j”, “tio'j”, “kio'j”, k.t.p.

Teori'e la ĵus dir'it'a'j form'o'j tut'e bon'e pov'as hav'i mult'e'nombr'o'n tiel sam'e, kiel ili hav'as akuzativ'o'n; sed en la praktik'o mi ne konsil'as al vi uz'i la dir'it'a'j'n vort'o'j'n en mult'e'nombr'o, ĉar laŭ mi'a opini'o ili'a senc'o tio'n ĉi ne permes'as. “Tio” prezent'as ja ne i'a'n difin'it'a'n objekt'o'n, sed i'a'n bild'o'n (aŭ abstrakt'a'n ide'o'n), kaj bild'o rest'as ĉiam unu'nombr'a sen'de'pend'e de tio, ĉu ĝi konsist'as el unu objekt'o aŭ el mult'a'j. Tamen se aper'as ia tre mal'oft'a okaz'o, kiam la logik'o postul'as, ke ni uz'u la dir'it'a'j'n vort'o'j'n en mult'e'nombr'o, tiam la gramatik'o de ni'a lingv'o tio'n ĉi ne mal'permes'as. Ekzempl'e: “Li'a potenc'o konsist'as el divers'a'j i'o'j, el kiu'j ĉiu apart'e per si mem est'as ne grav'a, sed ĉiu'j kun'e don'as al li grand'a'n fort'o'n”.

Respond'o 18, La Revu'o, 1907, Juni'o.

11. Verb'o'j

108 Pri la kun'met'it'a'j form'o'j

La form'o'j'n kun'met'it'a'j'n (ekzempl'e: mi farad'as, mi est'is far'int'a... kaj ceter'a'j'n) — oni dev'as uz'i sol'e tiam*, kiam* la senc'o ĝi'n neces'e postul'as.

“Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a”, 1888.

* Ĉi tie tekst'is “tia'n, kia'n” en la Du'a Libr'o. Antaŭ la aper'o de la Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a (1888) la tabel'vort'o'j je -Am fin'iĝ'is per -An. Tie ĉi aper'as anstataŭ'e la modern'a'j form'o'j.
110 “Okup'it'a” aŭ “okup'at'a”?

Kiam pro ia labor'o mi ne est'as liber'a, mi dir'as ordinar'e “mi est'as okupita”. Kelk'a'j person'o'j trov'as, ke tio est'as ne'ĝust'a; ke ĉar mi parol'as pri labor'o, kiu daŭr'as nun, mi dev'as dir'i “okupata”. Kelk'foj'e ŝajn'is al mi, ke tiu'j person'o'j est'as prav'a'j, kaj tiam mi prov'is uz'i “mi est'as okupata”; mi tamen tuj for'ĵet'is tiu'n form'o'n, kontraŭ kiu protest'is mi'a lingv'a sent'o. Ĉu ni dev'as uz'i en tiu esprim'o la pasiv'o'n nun'temp'a'n aŭ pas'int'a'n, pri tio la lingv'o'j franc'a kaj angl'a ne pov'as don'i al ni respond'o'n, ĉar ili ne hav'as apart'a'j'n form'o'j'n por tiu'j ambaŭ pasiv'o'j; sed la lingv'o'j slav'a'j kaj german'a uz'as en la dir'it'a okaz'o la pasiv'o'n pas'int'a'n, sekv'e ĉi tio est'as jam sufiĉ'e grav'a motiv'o, por ke ankaŭ en Esperant'o ni tiel ag'u. Sed ebl'e la form'o est'as kontraŭ'logik'a? Ne. Se iu i'o'n okupas (en la senc'o “pren'as en posed'o'n”), tiam en tiu moment'o la io est'as okupata de la iu; ekzempl'e kiam la mal'amik'o'j okupas ni'a'n urb'o'n, ĝi est'as en tiu moment'o okupata de ili; se mi est'is tut'e liber'a, sed en la nun'a moment'o oni don'as al mi i'a'n labor'o'n, kiu mi'n ek'okup'as, mi pov'as dir'i, ke mi est'as nun okupata de tiu labor'o, t.e. ĝi for'pren'as en si'a'n posed'o'n mi'a'n temp'o'n; sed se mi parol'as pri labor'o'j, kiu'j est'is don'it'a'j al mi jam antaŭ'e, t.e. se mi parol'as ne pri la ag'o de ek'okup'o mem, sed pri la stat'o, en kiu mi trov'iĝ'as, tiam mi dev'as dir'i “mi est'as okupita”. Est'as ver'o, ke, trans'form'ant'e la pasiv'a'n form'o'n de la cit'it'a fraz'o en aktiv'a'n, ni oft'e uz'as la form'o'n nun'temp'a'n (“labor'o'j mi'n tre okupas”), sed tio'n ni far'as por tio, ke la form'o “okupis” ne pens'ig'u, ke mi'a okup'it'ec'o jam pas'is. En la pasiv'a form'o ni ne bezon'as tim'i tiu'n mal'kompren'iĝ'o'n, ĉar “mi est'as okup'it'a” montr'as, ke io mi'n okup'is kaj la okup'it'ec'o ankoraŭ daŭr'as. La senc'o de “okup'i” hav'as du nuanc'o'j'n: pren'i en posed'o'n kaj ten'i en posed'o; per la form'o “mi est'as okupita” ni esprim'as sam'temp'e ambaŭ nuanc'o'j'n, dum la form'o “mi est'as okupata” esprim'us nur la unu'a'n nuanc'o'n. Ceter'e pri la vort'o “okup'i” mi dev'as ripet'i tio'n, kio'n mi dir'is pri mult'a'j ali'a'j lingv'a'j demand'o'j: ĉiu'foj'e, kiam la logik'o ne don'as al ni respond'o'n tut'e klar'a'n kaj sen'dub'a'n, kiu ne ofend'us ni'a'n lingv'a'n sent'o'n, ni dev'as pen'i konform'ig'i ni'n al la ekzist'ant'a'j kutim'o'j; kaj la kutim'o de la popol'o'j, kiel mi supr'e montr'is, postul'as, ke ni dir'u “mi est'as okupita”.

Respond'o 48, Oficial'a Gazet'o, III, 1911, p 293.

111 Pasiv'ebl'ec'o de verb'o'j

La esprim'o “est'u tim'at'a” est'as uz'it'a tut'e bon'e kaj regul'e. En la rus'a lingv'o la vort'o “tim'i” ne hav'as pasiv'o'n, sed tio ĉi ja tut'e ne montr'as ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperant'o ĝi ne dev'as hav'i pasiv'o'n. En ĉiu viv'ant'a lingv'o est'as permes'it'a uz'i nur tiu'j'n form'o'j'n, kiu'j'n ali'a'j person'o'j jam uz'is antaŭ vi; sed en la lingv'o inter'naci'a oni dev'as obe'i sol'e nur la logik'o'n. La logik'o dir'as, ke ĉia verb'o pov'as hav'i pasiv'o'n, se nur la senc'o ĝi'n permes'as. Sed en la verb'o “tim'i” la senc'o tut'e bon'e permes'as pasiv'o'n, kiel en ali'a'j verb'o'j. Ĉe la tim'ad'o ni hav'as ĉiam du person'o'j'n aŭ objekt'o'j'n: unu, kiu tim'as, kaj unu, kiu'n oni tim'as, aŭ kiu est'as tim'at'a. “De l’ mal'amik'o'j vi est'u tim'at'a” signif'as: ke la mal'amik'o'j tim'u vi'n (= je vi aŭ antaŭ vi). Ver'e, ke en la rus'a lingv'o oni dir'as ne “tim'i li'n”, sed “tim'i de li”; sed tio ĉi est'as apart'ec'o de la rus'a lingv'o, kiu tut'e ne est'as dev'ig'a ankaŭ por ĉia ali'a lingv'o. Jam la senc'o mem permes'as tut'e bon'e uz'i la verb'o'n “tim'i” kun la akuzativ'o (en tia manier'o ĝi ankaŭ est'as uz'at'a en mult'a'j lingv'o'j, kie ĝi tiel ankaŭ hav'as pasiv'o'n); sed se la senc'o ĝi'n ankaŭ ne dir'us, ĝi'n dir'as ja tut'e klar'e ni'a gramatik'o, laŭ kiu en ĉia dub'a okaz'o oni pov'as uz'i la prepozici'o'n “je” aŭ la akuzativ'o'n sen prepozici'o. Eĉ de vort'o'j, kiu'j per si mem ne postul'as la akuzativ'o'n, vi pov'as en ni'a lingv'o liber'e ĉiam far'i pasiv'o'n, se nur la senc'o de tiu ĉi pasiv'o est'os kompren'ebl'a. Tiel ekzempl'e en la vers'aĵ'o “Al la ‘Esperant'ist'o’” est'as ne mal'regul'e uz'it'a la esprim'o “la cel'o est'os al'ven'it'a” (= oni al'ven'os al la cel'o).

La Esperant'ist'o, 1890, p 32.

112 Pri la futur'a particip'o

La esprim'o “mi est'as feliĉ'a akcept'ont'e vi'n” est'as bon'a, kvankam mi prefer'us dir'i pli simpl'e “mi est'as feliĉ'a, ke mi vi'n akcept'os” La fraz'o “mi inklin'as ne far'ont'e tio'n” ne ŝajn'as al mi bon'a; mi dir'us: “mi est'as inklin'a ne far'i tio'n”.

Respond'o 40, La Revu'o, 1908, Maj'o.

113 Pri la uz'ad'o de komplement'a infinitiv'o
A

Mi ne tut'e klar'e kompren'is la esenc'o'n de vi'a demand'o. Ŝajn'as al mi, ke vi ne demand'as pri io, sed vi simpl'e esprim'as vi'a'n opini'o'n, ke en Esperant'o oni uz'as la infinitiv'o'n nur aŭ en form'o de rekt'a komplement'o (ekzempl'e “mi am'as danc'i”), aŭ en form'o de ne'rekt'a komplement'o kun la prepozici'o'j “por”, “antaŭ (ol) ”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiu'j okaz'o'j, kiam oni bezon'as uz'i la infinitiv'o'n kun iu ali'a prepozici'o, oni dev'as uz'i anstataŭ ĝi particip'o'nsubstantiv'o'n kun prepozici'o (ekzempl'e: “li for'ir'is, ne prem'int'e li'a'n man'o'n” aŭ “sen prem'ad'o de li'a man'o” anstataŭ “sen prem'i li'a'n man'o'n”). Vi'a opini'o ŝajn'as al mi ĝust'a.

Respond'o 30, La Revu'o, 1908, Februar'o.

B

Kiel ni dir'as “mi vid'is li'n san'a” (= “ke li est'as san'a”) — tiel laŭ mi'a opini'o ni pov'as ankaŭ dir'i “mi vid'is li'n kur'i” (= “ke li kur'as”), “mi aŭd'is li'n parol'i” (= “ke li parol'as”); sed la esprim'o'j'n “li far'is ĉio'n sen rid'i” aŭ “li rest'is du tag'o'j'n sen manĝ'i” mi ne konsil'us al vi uz'i. Prepozici'o'n antaŭ verb'o mi konsil'us uz'i nur en okaz'o de neces'ec'o, se ali'e ni ne pov'as bon'e esprim'i ni'a'n pens'o'n. Sed anstataŭ “sen rid'i” aŭ “sen manĝ'i” ni pov'as ja tre bon'e dir'i “sen rid'o”, “sen manĝ'o” aŭ “neniom rid'ant'e”, “neni'o'n manĝ'ant'e”.

Respond'o 20, La Revu'o, 1907, Juni'o.

114 Pri la senc'o de particip'substantiv'o
A

Particip'o-substantiv'o en Esperant'o signif'as ordinar'e person'o'n (aŭ objekt'o'n, kiu plen'um'as i'a'n funkci'o'n); se ni dezir'as don'i al la particip'o ali'a'n senc'o'n, ni dev'as uz'i sufiks'o'n (ekzempl'e ec). Tial, laŭ mi'a opini'o, la vort'o “est'ont'o” pov'as signif'i nur “est'ont'a person'o”, sed ĝi ne pov'as signif'i “est'ont'a temp'o” aŭ “est'ont'a afer'o”, kiu'j'n mi rekomend'us traduk'i per la vort'o'j “est'ont'ec'o” kaj “est'ont'aĵ'o”.

Respond'o 46, Oficial'a Gazet'o, III, 1911, p. 291.

B

Se anstataŭ la kun'sufiks'a vort'o “est'ant'a” ni uz'us i'a'n simpl'a'n sen'sufiks'a'n vort'o'n (ekzempl'e: “nun'a”), tiam ĝi'a substantiv'a form'o kompren'ebl'e neniel pov'us signif'i hom'o'n, sed pov'us signif'i nur abstrakt'aĵ'o'n; sed la sufiks'o de particip'o en'hav'as en si mem la ide'o'n pri io konkret'a (iuio, kiu... as), sekv'e verb'o, substantiv'ig'it'a per particip'a sufiks'o, pov'as esprim'i nur konkret'aĵ'o'n (ul'o'n aŭ aĵ'o'n). Kaj ĉar en la grand'eg'a pli'mult'o da okaz'o'j la particip'a sufiks'o, laŭ si'a senc'o mem, esprim'as ul'o'n, tial laŭ la princip'o de sufiĉ'o ni ne bezon'as konstant'e al'don'ad'i al ĝi la sufiks'o'n “ul”, kaj nur en tiu'j mal'oft'a'j okaz'o'j, kiam per la dir'it'a sufiks'o ni vol'as esprim'i ne ul'o'n, sed aĵ'o'n, ni al'don'as la sufiks'o'n “aĵ”.

Respond'o 50, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 1.

116 Pri suplement'o de particip'substantiv'o

Defend'int'o la patr'o'n mi ne konsil'as uz'i, sed mi prefer'as defend'int'o de la patr'o.

El privat'a leter'o, cit'it'a de P. Fruictier en Esperant'a Sintaks'o, p 13.

117 Pri la adverb'a particip'o

Vi'a opini'o pri la adverb'a particip'o est'as tut'e prav'a: adverb'a particip'o pov'as est'i uz'at'a nur tiam, kiam ĝi rilat'as al la subjekt'o de la fraz'o. Se ni dezir'as per particip'o esprim'i la senc'o'n kiu ...-as, tiam ni dev'as uz'i nepr'e la adjektiv'a'n form'o'n de la particip'o; la adverb'a'n form'o'n ni uz'as nur anstataŭ: kiam li (ĝi, ŝi, k.t.p.) ...-asĉar ...-as. Anstataŭ: la unu'a'j vojaĝ'ant'o'j, kiu'j tra'vetur'as Eŭrop'o'n, ni dev'as dir'i: tra'vetur'ant'a'j. La vort'o “tra'vetur'ant'e” signif'us: kiam ili tra'vetur'as.

Respond'o al Dro M. S. en La Belg'a Sonor'il'o, 1906, April'o.

118 Pri “ablativ'o absolut'a”

Ablativ'o absolut'a est'as special'a form'o, uz'at'a nur en kelk'a'j tre mal'mult'a'j lingv'o'j; en Esperant'o ĝi ne ekzist'as. Kvankam ĝi neni'e est'is rekt'e mal'permes'it'a, tamen ĝi'a uz'ad'o est'us kontraŭ la spirit'o de ni'a lingv'o. En Esperant'o la adverb'a particip'o ĉiam rilat'as la subjekt'o'n de la ĉef'a propozici'o. Sekv'e oni pov'as dir'i “far'int'e (= kiam la leon'o far'is) la divid'o'n, la leon'o dir'is”, sed oni ne pov'as dir'i “la divid'o est'ant'e far'it'a (= kiam la divid'o est'is far'it'a), la leon'o dir'is”. En'konduk'i la latin'a'n aŭ franc'a'n ablativ'o'n absolut'a'n (kiu por la pli'mult'o da naci'o'j prezent'us i'o'n ne'natur'a'n) ni tut'e ne bezon'as, ĉar ni ĉiam pov'as ĝi'n anstataŭ'ig'i per form'o pli natur'a. En vi'a fraz'o (“la reĝ'o kun'vok'is si'a'j'n konsil'ist'o'j'n, por ke, ĉiu el ili el'dir'ant'e si'a'n opini'o'n, li pov'u far'i decid'o'n”) ni pov'as ja tut'e bon'e anstataŭ'ig'i la sub'strek'it'a'n esprim'o'n per “kiam ĉiu el ili el'dir'os si'a'n opini'o'n”, aŭ per la pli mal'long'a “aŭd'int'e la opini'o'j'n de ĉiu'j”.

Respond'o 19, La Revu'o, 1907, Juni'o.

119 Pri kun'met'it'a pasiv'a verb'o

La form'o'j “am'at'as”, “am'it'as” k. t. p, anstataŭ “est'as am'at'a”, “est'as am'it'a”, per si mem ne prezent'us i'a'n romp'o'n en ni'a lingv'o, kaj, se la Lingv'a Komitat'o vol'us ili'n aprob'i, oni pov'us tre bon'e ili'n uz'i. Tamen, se la privat'a'j aŭtor'o'j per si'a propr'a iniciativ'o vol'us uz'i tiu'j'n form'o'j'n, mi tio'n ĉi ne konsil'us. Privat'a'j aŭtor'o'j pov'us en'konduk'i tiu'n ĉi nov'a'n form'o'n nur en tia okaz'o, se “as”, “isk.t.p. signif'us “est'as”, “est'is”; sed, kvankam pli aŭ mal'pli fru'e la verb'a'j fin'ig'o'j ebl'e ricev'os la signif'o'n de la verb'o “est'i”, tamen ĝis nun ili tiu'n ĉi signif'o'n ne hav'as.

Respond'o 15, La Revu'o, 1907, April'o.

120
A Pri la konstru'o de kelk'a'j verb'o'j

Vi trov'as, ke kelk'a'j verb'o'j hav'as du'obl'a'n senc'o'n kaj tial oni ne sci'as preciz'e, kia'manier'e oni dev'as ili'n uz'i. Tiu'j verb'o'j postul'as du'obl'a'n komplement'o'n, kaj tial la uz'ant'o'j ne sci'as, kiu el la komplement'o'j, laŭ la senc'o de la vort'o'j, est'as la rekt'a kaj dev'as est'i esprim'at'a per akuzativ'o, kaj kiu est'as mal'rekt'a kaj dev'as est'i esprim'at'a per prepozici'o. Ekzempl'e oni ne sci'as, ĉu oni dev'as dir'i: “mi instru'as mi'a'n infan'o'n pri Esperant'o”, aŭ: “mi instru'as Esperant'o'n al mi'a infan'o”. — Laŭ mi'a opini'o la ne'klar'ec'o tut'e ne ekzist'as, sed ĝi est'as kre'at'a nur art'e. En unu kun'ven'o esperant'ist'a iu far'is la demand'o'n, ĉu oni dev'as dir'i: “mi am'as vi'n”, aŭ “mi vi'n am'as”, kaj la kun'ven'int'o'j varm'eg'e kaj tut'e sen'rezultat'e disput'ad'is pri tio ĉi tut'a'n vesper'o'n; tamen la respond'o est'is ja tut'e simpl'a: “ambaŭ fraz'o'j est'as bon'a'j!” Tia sam'a respond'o laŭ mi'a opini'o dev'as est'i don'at'a al la demand'o pri la verb'o'j kun du'obl'a'j komplement'o'j. Kiu dev'ig'as ni'n dir'i, ke el la du supr'e cit'it'a'j fraz'o'j pri instru'ad'o nepr'e unu dev'as est'i rigard'at'a kiel bon'a kaj la du'a kiel mal'bon'a? Ili ja ambaŭ est'as konstru'it'a'j tut'e regul'e laŭ la leĝ'o'j de ni'a lingv'o, ambaŭ est'as tut'e klar'a'j kaj egal'e elegant'a'j, sekv'e ambaŭ est'as tut'e bon'a'j, kaj la uz'ad'o de la unu'a aŭ de la du'a dev'as est'i liber'e las'at'a al la person'a gust'o de ĉiu uz'ant'o aŭ al la stil'a'j postul'o'j de la tekst'o. Eĉ se vi ali'form'ig'os la fraz'o'n aktiv'a'n en fraz'o'n pasiv'a'n, vi ankaŭ ricev'os neni'a'n mal'klar'ec'o'n, ĉar kiu pov'as hav'i i'a'n dub'o'n pri la senc'o de la esprim'o'j “hom'o instru'it'a” kaj “scienc'o instru'it'a”? Ceter'e la person'o'j, kiu'j nepr'e dezir'as diferenc'ig'i la franc'a'j'n “instru'ir'e” kaj “enseigner”, pov'as tre bon'e en la unu'a okaz'o uz'i “instru'i” kaj en la du'a “lern'ig'i” (t.e. instru'i iu'n pri io, lern'ig'i i'o'n al iu).

Respond'o 12, La Revu'o, 1907, April'o.

C Pri la konstru'o de la verb'o'j de sens'ad'o kaj pens'ad'o

Laŭ mi'a opini'o ambaŭ form'o'j (1. “mi ne memor'is, ke la vort'o havas du form'o'j'n” kaj 2. “mi ne memor'is, ke la vort'o havis”) egal'e bon'e pov'as est'i uz'at'a'j; ĉio de'pend'as de la nuanc'o, kiu'n vi vol'as don'i al vi'a pens'o.*

1908, PVZ. kajer'o 8, p. 233.

* Corret pet'is klar'ig'o'n pri fraz'o en antaŭ'a leter'o* de Zamenhof kaj pri jen'a'j ali'a'j: “Mi sent'is, ke oni lev'is la ĉerk'o'n”, “fin'e mi ek'aŭd'is, ke la pord'o mal'ferm'iĝ'is”, kompar'e kun la fraz'o el la Fundament'o: “Ĉiu, kiu ŝi'n vid'is, pov'is pens'i, ke li vid'as la patr'in'o'n”.

12. Adverb'o'j kaj konjunkci'o'j

121
A Pri la uz'ad'o de “ambaŭ”

“Ambaŭ” signif'as: “ĉiu'j du”, t.e. ĝi est'as uz'at'a anstataŭ “ĉiu'j”, kiam ni parol'as nur pri du person'o'j aŭ objekt'o'j. Tial la konjunkci'a'n uz'ad'o'n de “ambaŭ” en la fraz'o “ni loĝ'as en Londono ambaŭ en somer'o kaj en vintr'o” mi trov'as tut'e ne aprob'ind'a (est'as konsil'ind'e dir'i: “kiel en somer'o, tiel ankaŭ en vintr'o”, aŭ “ne nur en somer'o, sed ankaŭ en vintr'o”). Kvankam mi oft'e uz'is la form'o'n “la ambaŭ”, tamen mi opini'as nun, ke pli logik'e est'as uz'i la vort'o'n “ambaŭ” sen artikol'o.

Respond'o 54, Oficial'a Gazet'o, Iv, 1911, p. 221.

B Pri la seri'o “alialktp.

Se la afer'o de'pend'us de mi'a vol'o, mi tre volont'e akcept'us la form'o'j'n “alial”, “aliamk.t.p., kiu'j efektiv'e est'as bon'a'j; sed bedaŭr'ind'e mi ne pov'as oficial'e don'i al ili mi'a'n permes'o'n, ĉar tio ĉi prezent'us ek'tuŝ'o'n de la Fundament'o de ni'a lingv'o, kaj ĉia ek'tuŝ'o de la Fundament'o est'us (en la nun'a temp'o) paŝ'o tre danĝer'a.

1906? (El leter'o al H. Sent'is).

122 Pri la vort'o “ĉu”

Vi'a'n opini'o'n, ke la vort'o'n “ĉu” ni dev'as, kiom ebl'e, uz'ad'i nur en senc'o demand'a, mi trov'as tut'e prav'a. Ni pov'as ĝi'n uz'i ankaŭ en la senc'o de ne'cert'ec'o, aŭ de dub'o, aŭ en ali'a'j simil'a'j senc'o'j, kiam ni ne hav'as pli bon'a'n vort'o'n (kiel en vi'a ekzempl'o “ĉu pro tim'o, ĉu pro fier'ec'o, li neni'o'n respond'is”), sed mi neniam konsil'us uz'i ĝi'n tut'e sen'bezon'e anstataŭ “jen”, “aŭ” k.t.p. Prav'e vi dir'as, ke la fraz'o'j “ŝi kutim'as hav'i ĉe si'a zon'o ĉu roz'o'n, ĉu diamant'o'n” kaj “dir'u tio'n ĉu al la kapitan'o, ĉu ai la leŭtenant'o” est'as ne tre bon'a'j; en la unu'a okaz'o mi prefer'us “jen”, en la du'a “aŭ”.

Respond'o 21, La Revu'o, 1907, Juni'o.

123 Pri la esprim'o'j “jam ne...” kaj “ne... plu”

Por tre mult'a'j okaz'o'j ambaŭ esprim'o'j ŝajn'as al mi egal'e bon'a'j, kaj mi tut'e ne vid'as i'a'n kaŭz'o'n, kiu dev'ig'us ni'n dir'i: uz'u nur la unu'a'n aŭ nur la du'a'n esprim'o'n. Kial sen'bezon'e for'pren'i de ni la liber'ec'o'n en tiu'j okaz'o'j, kiam ĝi prezent'as neni'a'n mal'oportun'aĵ'o'n? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprim'o'j pov'as reciprok'e anstataŭ'i unu la ali'a'n. Ekzempl'e anstataŭ “ne parol'u plu” ni ne pov'as dir'i “jam ne parol'u”. Don'i tut'e preciz'a'n klar'ig'o'n de tia'j ne'difin'ebl'a'j vort'o'j, kiel “jam” aŭ “plu” est'as tre mal'facil'e, kaj oni facil'e pov'us erar'i; tial mi lim'ig'as mi'n nur per tio, ke mi don'os klar'ig'o'n proksim'um'a'n, ne garanti'ant'e, ke mi'a klar'ig'o taŭg'os por ĉiu'j okaz'o'j. “Jam” laŭ mi'a opini'o efektiv'e en'hav'as en si la ide'o'n de ŝanĝ'o de stat'o, kiel montr'is “The British Esperant'ist”; “plu” en'hav'as la ide'o'n de daŭr'ad'o. “Jam ne” pov'as rilat'i ankaŭ al io, kio antaŭ'e ne ekzist'is, sed est'is nur intenc'at'a aŭ esper'at'a, — “ne plu” rilat'as al io, kio ekzist'is jam antaŭ'e. Ekzempl'e, se mi eĉ neniam vizit'is vi'n, sed nur intenc'is tio'n far'i, mi pov'as dir'i “mi jam ne vizit'os vi'n” (se mi ŝanĝ'is mi'a'n intenc'o'n), sed “mi vi'n ne vizit'os plu” mi pov'as dir'i nur en tia okaz'o, se mi jam antaŭ'e vizit'ad'is vi'n. La esprim'o'n “ne jam” (kiu signif'as i'o'n tut'e ali'a'n ol “jam ne”) mi tut'e ne konsil'as uz'i, ĉar ĝi pov'us kaŭz'i mal'kompren'iĝ'o'n; anstataŭ ĝi mi konsil'as uz'i “ankoraŭ ne”. — Dir'i “pli” anstataŭ “plu” oni pov'as tre oft'e, sed ne ĉiam. “Pli” = pli mult'e, “plu” = daŭr'e, pli mal'proksim'e'n; “pli” signif'as kvant'o'n, mult'ec'o'n, — “plu” signif'as daŭr'ad'o'n (en lok'o aŭ temp'o); en abstrakt'a'j okaz'o'j ni oft'e pov'as uz'i unu esprim'o'n anstataŭ la du'a, ĉar tiam ili'a senc'o far'iĝ'as preskaŭ la sam'a; sed kiam ni vol'as parol'i rekt'e pri kvant'o aŭ pri daŭr'ad'o (aŭ mal'proksim'iĝ'ad'o), tiam ni ne pov'as inter'miks'i la ambaŭ vort'o'j'n.

Respond'o 26, La Revu'o, 1907, Oktobr'o.

124 Pri “mult'e da” kaj “mult'a”
A

La form'o'j “mult'e da labor'o” kaj “mult'a labor'o” teori'e est'as egal'e bon'a'j.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 60.

B

Est'as diferenc'o inter “mult'a'j hom'o'j” kaj “mult'e da hom'o'j”: “mult'a'j hom'o'j” = divers'a'j hom'o'j (ĉiu apart'e); “mult'e da hom'o'j” = grand'a nombr'o da hom'o'j (kun'e).

La Esperant'ist'o, 1893, p. 96.

125 Pri “tiom” kaj “tiom da”

Egal'e bon'a'j teori'e ankaŭ est'as la esprim'o'j “mi kon'as tiom hom'o'j'n” kaj “mi kon'as tiom da hom'o'j”, sed ne bon'e est'us dir'i “mi kon'as tiom da hom'o'j'n”, ĉar en la last'a esprim'o la form'o “hom'o'j” de'pend'as ne de la vort'o “kon'as”, sed de la prepozici'o “da”, kiu ne postul'as la akuzativ'o'n.

La Esperant'ist'o, 1890, p. 60.

13. Prepozici'o'j

127 Pri la senc'o de la prepozici'o'j

Per si mem ĉiu prepozici'o en ni'a lingv'o hav'as nur unu signif'o'n; se vi en la vort'ar'o trov'as divers'a'j'n prepozici'o'j'n kun kelk'a'j traduk'o'j, ĝi ven'as de tio, ke la vort'o'j de unu lingv'o neniam pov'as est'i tut'e paralel'a'j al la vort'o'j de ali'a lingv'o kaj est'i preciz'e traduk'ebl'a'j per unu vort'o. Don'i klar'a'j'n respond'o'j'n je ĉiu'j tiu'j ĉi demand'o'j est'us ne ebl'e eĉ en la plej vast'a gramatik'o; nur mult'a'j ekzerc'o'j pov'as tie ĉi help'i, kaj tial vi far'os la plej bon'e, se al ĉiu, kiu vol'as bon'e kon'i la stil'o'n de ni'a lingv'o, vi konsil'os mult'e leg'i.

La Esperant'ist'o, 1892, p. 63.

128 Pri prepozici'o antaŭ infinitiv'o

Ĉiu prepozici'o, laŭ si'a logik'a esenc'o, pov'as est'i uz'at'a nur antaŭ substantiv'o. Sekv'e se antaŭ vort'o, kiu hav'as verb'a'n senc'o'n, ni dezir'as uz'i prepozici'o'n, ni dev'as don'i al tiu verb'o senc'a vort'o la form'o'n de substantiv'o; ekzempl'e: anstataŭ “kun saluti”, “sen respondi” ni dev'as dir'i “kun saluto”, “sen respondo”. Se la vort'o'j “por” kaj “anstataŭ” est'as uz'at'a'j kun la infinitiv'o, ili tut'e ne prezent'as i'a'n escept'o'n, sed la kaŭz'o de tia uz'ad'o est'as ali'a, nom'e: la vort'o'j “por” kaj “anstataŭ”, uz'at'a'j antaŭ infinitiv'o, hav'as la senc'o'n ne de pur'a prepozici'o, sed preskaŭ de konjunkci'o, kaj en tiu'j okaz'o'j la uz'ad'o de substantiv'o apud ili est'as ne ebl'a; ekzempl'e, en la fraz'o “anstataŭ star'i li sid'as” ni ne pov'as anstataŭ'ig'i la form'o'n “stari” per “staro”, dum ĉe ĉiu ali'a prepozici'o pur'a ni ĉiam pov'as uz'i la verb'o'senc'a'n vort'o'n en form'o de substantiv'o (ekzempl'e, “sen ia diro” anstataŭ “sen i'o'n diri”).

Respond'o 37 a, La Revu'o, 1908, Maj'o.

129 Pri “al” anstataŭ akuzativ'o

En tre mult'a'j okaz'o'j la prepozici'o “al” pov'as tre bon'e est'i uz'at'a, por esprim'i direkt'o'n; tamen ne en ĉiu'j okaz'o'j oni pov'as tio'n far'i. Anstataŭ “mi vetur'as Londonon” oni pov'as tre bon'e dir'i “mi vetur'as al Londono”; sed se anstataŭ la fraz'o “la mus'o kur'is sub la lit'o'n” ni dir'us “al sub la lit'o”, la senc'o de la fraz'o iom ŝanĝ'iĝ'us. “Al” ordinar'e montr'as nur la cel'ad'o'n, la voj'o'n al iu lok'o, dum la akuzativ'o pov'as en'hav'i en si ankaŭ la ide'o'n de ating'o de la cel'o; sekv'e la fraz'o “la mus'o kur'is al sub la lit'o” montr'us, ke la mus'o kur'is en la direkt'o al sub la lit'o, sed pro ia kaŭz'o ĝi ne ating'is la lok'o'n sub la lit'o, aŭ almenaŭ ni ne vid'is tiu'n ating'o'n. Tamen mi ripet'as, ke en la pli'mult'o da okaz'o'j la diferenc'o inter “al” kaj akuzativ'o est'as tiel mal'grand'a, ke mi vol'is si'a'temp'e eĉ propon'i komun'a'n regul'o'n, ke anstataŭ akuzativ'o de direkt'o oni pov'as ĉiam uz'i la prepozici'o'n “al” kun nominativ'o. La person'o'j, por kiu'j la akuzativ'o de direkt'o prezent'as i'a'n mal'facil'aĵ'o'n, pov'as eĉ nun sen ia pek'o kontraŭ la gramatik'o uz'i en tia'j okaz'o'j la prepozici'o'n “al”. Se ekzempl'e anstataŭ “ven'u ĉi tie'n” vi dir'os “ven'u al ĉi tie”, oni pov'os dir'i, ke vi'a stil'o est'as ne tut'e klasik'a, sed oni ne pov'os dir'i, ke vi far'is gramatik'a'n erar'o'n.

Respond'o 36, La Revu'o, 1908, Maj'o.

130 Pri la prepozici'o “da”

La esprim'o “dum la fru'a part'o da la jar'o” ŝajn'as al mi ne'bon'a; mi prefer'as “de la jar'o”, ĉar en la dir'it'a fraz'o la vort'o “part'o” signif'as ne mezur'o'n, sed nur lim'ig'it'a'n apart'aĵ'o'n. Tiel ekzempl'e “monat'o” est'as part'o da temp'o, ĉar ĝi esprim'as simpl'e mezur'o'n, sed “Januar'o” est'as part'o de jar'o, ĉar ĝi esprim'as ne mezur'o'n, sed difin'it'a'n lim'ig'it'a'n apart'aĵ'o'n; “kvar'on'jar'o” (= mezur'o) est'as part'o da jar'o, sed “printemp'o” (= special'e montr'it'a part'o) est'as part'o de jar'o. Oni dev'as memor'i, ke “part'o”, “pec'o” k.t.p. hav'as la senc'o'n de mezur'o oft'e, sed ne ĉiam. Dum la vort'o “da” (kiu en'hav'as kaŝ'it'e la senc'o'n de “ia”) montr'as, ke ni parol'as pri kvant'o da ia aĵ'o, sed ne pri ĝi'a individu'ec'o (ekzempl'e pec'o da viand'o = pec'o da ia viand'o), la artikol'o “la” montr'as, ke ni parol'as pri objekt'o individu'e difin'it'a (aŭ pri ĉiu'j objekt'o'j de la sam'a spec'o), de kiu ni pren'as part'o'n (ekzempl'e “pec'o de la viand'o, kiu'n mi hav'as antaŭ mi”); tial ni pov'as dir'i, ke, kvankam teori'e la kombin'ad'o de “da” kun “la” ne est'as mal'permes'at'a, sed en la praktik'o tia kombin'ad'o est'as uz'ebl'a nur en tre mal'oft'a'j okaz'o'j, tiel mal'oft'e, ke ni eĉ pov'as simpl'e konsil'i, ke oni neniam uz'u “da” antaŭ “la” (krom la okaz'o'j, en kiu'j la senc'o tio'n ĉi nepr'e kaj tut'e sen'dub'e postul'as).

Respond'o 16, La Revu'o, 1907, Juni'o.

131 Pri “de” post pasiv'o

Post pasiv'a'j particip'o'j la prepozici'o “de” ĉiam montr'as nur la ag'ant'o'n; ekzempl'e, en la fraz'o “la libr'o est'as legat'a de Adolf'o” la prepozici'o “de” montr'as, ke Adolf'o est'as la ag'ant'o, kiu leg'as. Uz'i post pasiv'a particip'o simpl'a'n prepozici'o'n “de” en ia ali'a senc'o ni dev'as ĉiam evit'i. Ekzempl'e, anstataŭ la fraz'o: “li'a propr'a poŝ'horloĝ'o est'is ŝtel'it'a de la hok'o, sur kiu li ordinar'e pend'ig'is ĝi'n” est'us pli bon'e dir'i “for de la hok'o...”. Anstataŭ “ŝi trov'ig'is ŝirm'at'a for de li'a'j entrepren'o'j” mi konsil'us dir'i “kontraŭ li'a'j entrepren'o'j”.

Respond'o 34, La Revu'o, 1908, Maj'o.

132 Pri “de” kaj “per” post pasiv'o

La prepozici'o'n “per” post pasiv'o ni pov'as uz'i nur en tia okaz'o, se ĝi trov'iĝ'as antaŭ vort'o, kiu esprim'as ne la ag'ant'o'n mem, sed rimed'o'n, uz'it'a'n de iu ali'a ag'ant'o; ekzempl'e: “la leter'o est'as skrib'it'a per blu'a ink'o” (ne “blu'a ink'o skrib'is la leter'o'n”, sed “iu person'o skrib'is la leter'o'n, uz'ant'e por tio blu'a'n ink'o'n kiel rimed'o'n”); sed la esprim'o “la ter'o est'as kovr'it'a per neĝ'o” ne est'as bon'a, ĉar ĉi tie ne iu kovr'is la ter'o'n per neĝ'o, sed la neĝ'o mem kovr'is la ter'o'n; sekv'e la neĝ'o mem est'as la ag'int'o, kaj ĝi dev'as hav'i antaŭ si la prepozici'o'n “de”. La prepozici'o “de” post pasiv'o ĉiam montr'as, ke se ni ali'form'ig'us la pasiv'a'n fraz'o'n en aktiv'a'n, la vort'o, kiu hav'as antaŭ si la dir'it'a'n prepozici'o'n, far'iĝ'us subjekt'o de la fraz'o.

Respond'o 41 b, La Revu'o, 1908, Maj'o.

133 Pri “ekster”

En la plen'a vort'ar'o ni don'is la vort'o'n “krom”; sed post'e, vid'ant'e ke kelk'a'j amik'o'j per la vort'o “ekster”, kiu ekzist'as en la mal'grand'a fundament'a vort'ar'et'o, kvankam sub iom ali'a senc'a nuanc'o, tut'e bon'e esprim'as ankaŭ la senc'o'n de “krom”, ni komenc'is ankaŭ uz'ad'i tiu'n ĉi vort'o'n en la senc'o de “krom”.

La Esperant'ist'o, 1891, p. 7.

134 Pri “en”

El la fraz'o'j, pri kiu'j vi demand'is mi'n, mi pens'as, ke la plej bon'a est'as: “Oni parol'as en Esperant'o”; tiu'n ĉi model'o'n vi pov'as rekomend'i al ĉiu'j komerc'ist'o'j.

Leter'o al Michaux, 9. Maj. 1905, L.Z. 1. volum'o p. 150.

135 Pri “ĝis”

“Ĝis” montr'as, ke la mov'o jam fin'iĝ'is; tial la akuzativ'o ne est'as neces'a; ankaŭ “al” est'as super'flu'a, sekv'e: “mi akompan'is ŝi'n ĝis la dom'o” aŭ “mi akompan'is ŝi'n ĝis antaŭ la dom'o”.

Leter'o al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Prah'a Bulten'o.

136 Pri “krom”

La prepozici'o “krom” antaŭ iu vort'o signif'as, ke tiu vort'o star'as ekster la tem'o de ni'a parol'ad'o, ke ni rigard'as ĝi'n kiel i'o'n apart'a'n; tial ĝi pov'as hav'i egal'e bon'e la senc'o'n de escept'o kaj la senc'o'n de al'don'o, de'pend'e de la cirkonstanc'o'j, en kiu'j ĝi est'as uz'at'a. “Krom” per si mem esprim'as nek escept'o'n, nek al'don'o'n, ĝi esprim'as nur apart'ig'o'n; sed ĉu tiu apart'ig'o est'as far'at'a por i'o'n for'ig'i, aŭ kontraŭ'e, por ĝi'n pli akcent'i, tio'n montr'as la senc'o de la fraz'o mem. Ekzempl'e, kiam mi dir'as: “tie est'is ĉiu'j mi'a'j frat'o'j krom Petro”, ĉiu kompren'as, ke mi apart'ig'as Petron, por montr'i, ke li ne est'is inter la “ĉiu'j”; sed kiam mi dir'as: “krom Petro tie est'is ankaŭ ĉiu'j ali'a'j mi'a'j frat'o'j”, oni facil'e kompren'as, ke ĉi tie mi apart'ig'is Petron nur tial, ke pri li ni jam parol'is, aŭ pri li oni jam sci'as, ke li tie est'is, aŭ ke li tie dev'is est'i. Kompren'ebl'e, la vort'o “krom” pov'as iu'foj'e kaŭz'i ne'preciz'ec'o'n aŭ mal'kompren'iĝ'o'n; sed en tia'j okaz'o'j ni dev'as evit'i la vort'o'n “krom” kaj uz'i anstataŭ ĝi la pli preciz'a'j'n esprim'o'j'n “escept'int'e” aŭ “ne sol'e, sed ankaŭ”.

Respond'o 32, La Revu'o, 1908, Maj'o.

137 Pri “po”

La vort'o “po” antaŭ iu esprim'o de mezur'o signif'as, ke tiu mezur'o rilat'as ne al ĉiu'j person'o'j aŭ objekt'o'j kun'e, sed al ĉiu apart'e; ekzempl'e: ili ricev'is po kvin pom'o'j = ne ĉiu'j kun'e ricev'is 5, sed ĉiu el ili apart'e ricev'is kvin pom'o'j'n; la drap'o kost'as po 2 spes'mil'o'j por metr'o = ĉiu metr'o (ne la tut'a drap'o) kost'as 2 spes'mil'o'j'n; ili vend'as po'grand'e = ĉiu apart'a porci'o, kiu'n ili vend'as, est'as grand'a (t.e. ili vend'as nur grand'a'j'n porci'o'j'n). Oni ne pov'as dir'i “je 80 centim'o'j po funt'o” aŭ “30 mejl'o'j'n po hor'o”, sed oni dev'as dir'i “po 80 centim'o'j por (ĉiu) funt'o”, “po 30 mejl'o'j en hor'o”.

Respond'o 42, La Revu'o, 1908, Aŭgust'o.

138 Pri “por”

“Al Sinjor'in'o Eliza Orzeszko por sign'o de profund'a estim'o de L. Zamenhof.”

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 96.

Tiu ĉi Zamenhofa tekst'et'o aper'as en la sep'a el'don'o de la Lingv'a'j Respond'o'j, kvankam ĝi ne est'as lingv'a respond'o. Ĝi'n al'don'is Waringhien kiel Zamenhof'an ekzempl'o'n de la uz'o de “por” rilat'e al dank'o.

139 Pri adverb'a prepozici'aĵ'o

Kiam la senc'o tio'n postul'as, ni tre bon'e pov'as uz'i adverb'o'n en la senc'o de prepozici'o; pri la form'o, en kiu ni dev'as tio'n far'i, mi ne konsil'us katen'i ni'n per ia unu regul'o por ĉiu'j okaz'o'j, sed mi konsil'us konform'iĝ'i ĉiu'foj'e al la special'a'j bezon'o'j de la fraz'o. Ekzempl'e, se la adverb'o de'ven'as de verb'o trans'ir'a (kiu postul'as akuzativ'o'n), tiam ankaŭ la adverb'o-prepozici'o konserv'as tiu'n sam'a'n ec'o'n kaj est'as uz'at'a kun la akuzativ'o (ekzempl'e, “koncern'e tio'n” = kio koncern'as tio'n, “rilat'e tio'n” = kio rilat'as tio'n); se la adverb'o anstataŭ'as vort'o'n, kiu pov'as lig'iĝ'i kun substantiv'o nur per ia prepozici'o, tiam ankaŭ la adverb'o akcept'as post si ti un prepozici'o'n (ekzempl'e, “kaŭz'e de tio” = pro la kaŭz'o de tio, “respond'e al vi'a demand'o” = kiel respond'o al vi'a demand'o); se la adverb'o est'as vort'o ne de'ven'a, sed original'a, kiu per si mem hav'as la senc'o'n de prepozici'o, tiam ĝi, kiel ĉiu ali'a prepozici'o, lig'iĝ'as kun la substantiv'o sen'per'e, t.e. sen ali'a prepozici'o kaj sen akuzativ'o (ekzempl'e “spit'e mi'a mal'amik'o”). Tamen en ĉiu dub'a okaz'o vi ne far'os erar'o'n, se vi post adverb'o-prepozici'o uz'os la prepozici'o'n “je” aŭ la akuzativ'o'n, ĉar vi ja sci'as, ke laŭ ni'a gramatik'o en ĉiu okaz'o, kiam la prepozici'a rilat'o inter du vort'o'j est'as ne klar'a, ni pov'as uz'i la prepozici'o'n “je”, kaj anstataŭ la prepozici'o” je” ni pov'as ĉiam uz'i la akuzativ'o'n. Kompren'ebl'e, mi dev'as atent'ig'i vi'n, ke pri ĉiu'j vi'a'j tri demand'o'j mi don'is al vi nur mi'a'n person'a'n opini'o'n, sed ne i'a'n dev'ig'a'n decid'o'n. Se vi trov'as, ke est'us neces'e permes'i la uz'ad'o'n de ĉiu prepozici'o kun infinitiv'o, de apart'a vort'o por “lakt'um'o” kaj de unu'form'a regul'o por ĉiu'j adverb'o'j-prepozici'o'j, vi pov'as pen'i akir'i por tio la oficial'a'n per'voĉ'don'a'n decid'o'n de la Lingv'a Komitat'o.

Respond'o 37 c, La Revu'o, 1908, Maj'o.

14. Gramatik'o'j

140 Pri “plen'a gramatik'o”
A

El'labor'i plen'a'n detal'a'n gramatik'o'n est'as afer'o tut'e ne ebl'a. La verk'ad'o de tia gramatik'o postul'us grand'a'n seri'o'n da jar'o'j, sed en la rezultat'o... tia gramatik'o ne sol'e ne facil'ig'us la lern'ad'o'n de la lingv'o, sed terur'e ĝi'n malfacil'ig'us! Se mi eĉ labor'us tut'a'n cent'o'n da jar'o'j kaj publik'ig'us libr'o'n en'hav'ant'a'n kelk'a'j'n mil'o'j'n da paĝ'o'j, mi ja neniam pov'us antaŭ'vid'i teori'e ĉiu'j'n dub'o'j'n kaj demand'o'j'n, kiu'j pov'us aper'i ĉe la lern'ant'o'j, kaj se mi i'a'n punkt'o'n klar'ig'us ne sufiĉ'e preciz'e, mi'a klar'ig'o nur erar'ig'us la lern'ant'o'n. Ĉar mi labor'is super Esperant'o grand'a'n seri'o'n da jar'o'j, tial en mi'a propr'a kap'o la tut'a lingv'o kun ĉiu'j ĝi'a'j nuanc'o'j hav'as form'o'n tut'e difin'it'a'n kaj preciz'a'n; sed se mi vol'us ĉiu'j'n ebl'a'j'n nuanc'o'j'n klar'ig'i teori'e mi nur mal'klar'ig'us la afer'o'n kaj terur'e ĝi'n mal'facil'ig'us...

Laŭ mi'a opini'o est'us neces'e, ne ke mi verk'u teori'a'n detal'a'n gramatik'o'n, sed ke mi verk'u kiel ebl'e pli da praktik'a'j libr'o'j (divers'a'j literatur'a'j traduk'o'j); el tia'j mi'a'j libr'o'j ĉiu pov'us lern'i la lingv'o'n kun ĝi'a tut'a ver'a kaj unu'form'a spirit'o mult'e pli bon'e, pli facil'e kaj pli preciz'e ol el la plej dik'a gramatik'o.

Grau ist alle Theorie, di'e Praxis ist das wichtigste”.

Leter'o al Bourlet, 25. Apr. 1904, L.Z. 1. volum'o p. 72.

B

Kiam mi si'a'temp'e redakt'is la german'a-esperant'a'n vort'ar'o'n (el'don'it'a'n de Borel), ĝi est'is afer'o tut'e sen'kulp'a, ĉar ĝi prezent'is nur konsil'o'n pri nov'a'j vort'o'j; tamen kelk'a'j person'o'j fort'e mi'n atak'is. Se mi nun el'don'us pli grand'a'n gramatik'o'n, ĉiu'j ne'konsent'ant'o'j atak'us mi'n ankoraŭ mult'e pli. Person'e mi tiu'j'n atak'o'j'n ne tim'as; sed por ni'a afer'o ĉia polemik'o, en kiu'n mi est'us en'miks'it'a, est'us tre danĝer'a. Mult'e pli bon'e est'os, se mi star'os flank'e kaj las'os la decid'o'n pri ĉiu'j dub'a'j demand'o'j al la Akademi'o aŭ al la verk'ist'o'j.

Leter'o al M. Hankel, 1910, O.V. p. 566.

Tri'a Part'o — Jurisprudenc'o

1. La Fundament'o

141 Pri la karakter'o kaj rol'o de la “Fundament'o”

La sol'a unu foj'o'n por ĉiam dev'ig'a por ĉiu'j esperant'ist'o'j fundament'o de la lingv'o Esperant'o est'as la verk'et'o “Fundament'o de Esperant'o”, en kiu neni'u hav'as la rajt'o'n far'i ŝanĝ'o'n. Se iu de'klin'iĝ'as de la regul'o'j kaj model'o'j, don'it'a'j en la dir'it'a verk'o, li neniam pov'as prav'ig'i si'n per la vort'o'j “tiel dezir'as aŭ konsil'as la aŭtor'o de Esperant'o”.

Ĉiu'n ide'o'n, kiu ne pov'as est'i oportun'e esprim'at'a* per tiu material'o, kiu trov'iĝ'as en la “Fundament'o de Esperant'o”, ĉiu esperant'ist'o hav'as la rajt'o'n esprim'i en tia manier'o, kiu'n li trov'as la plej ĝust'a, tiel sam'e, kiel est'as far'at'e en ĉiu ali'a lingv'o. Sed pro plen'a unu'ec'o de la lingv'o al ĉiu'j esperant'ist'o'j est'as rekomend'at'e, imit'ad'i kiel ebl'e plej mult'e tiu'n stil'o'n, kiu trov'iĝ'as en la verk'o'j de la kre'int'o de Esperant'o, kiu la plej mult'e labor'is por kaj en Esperant'o kaj la plej bon'e kon'as ĝi'a'n spirit'o'n.

El la Bulonj'a Deklaraci'o, redakt'it'a de Zamenhof kaj unu'voĉ'e akcept'it'a de la Unu'a Kongres'o, 1905, O.V. p. 288.

* En mult'a'j kopi'o'j de la Bulonj'a Deklaraci'o aper'as ĉi tie erar'e la vort'o “esprim'it'a" anstataŭ la ĝust'a form'o “esprim'at'a”, kiu est'as en la aŭtentik'a tekst'o de la Deklaraci'o.
142 Pri la ne'tuŝ'ebl'ec'o de la “Fundament'o”
A

La voj'o de neolog'ism'o'j (t.e. la ne'tuŝ'ebl'ec'o de la Fundament'o ne en senc'o de fetiĉ'ism'o, kiel mal'ver'e dir'as ni'a'j kontraŭ'ul'o'j, sed en senc'o de mal'permes'o de romp'ad'o) est'as la plej neces'a rimed'o, por ke ni'a konstru'aĵ'o neniam dis'fal'u kaj por ke la nov'a'j esperant'ist'o'j bon'eg'e kompren'u la mal'nov'a'j'n esperant'ist'o'j'n kaj la mal'nov'a'j'n verk'o'j'n, t.e. por ke ni'a lingv'o ĉiam konserv'u sever'a'n unu'ec'o'n, kiu por lingv'o est'as mult'e pli neces'a, ol ĉiu ŝajn'a aŭ eĉ ver'a perfekt'ec'o.*

Al la Lingv'a Komitat'o, 20. Dec. 1907, L.Z. 2. volum'o p. 113.

* En la ses'a kaj sep'a el'don'o'j de la Lingv'a'j Respond'o'j la tekst'o de tiu ĉi respond'o est'as iom mal'long'ig'it'a kaj iom strang'e redakt'it'a. Ĉi tie est'as re'star'ig'it'a tiu tekst'o, kiu trov'iĝ'as en L.Z. 2. kajer'o, p. 113.
B

Ĉiu, kiu vol'as nur kompren'i, kompren'as ja tre bon'e, ke la “Fundament'o”, pri kiu parol'as la Bulonj'a Deklaraci'o, neniam hav'is la cel'o'n prezent'i i'a'n “sankt'a'n libr'o'n”, sed ĝi'a cel'o est'as nur: gard'i la kontinu'ec'o'n de ni'a lingv'o.

Leter'o al Bourlet, 18. Jul. 1908, L.Z. 2. volum'o p. 216.

143 Pri la respekt'o de la Fundament'o

...Kun la Fundament'o ni dev'as est'i tre si'n'gard'a'j; ĉar se ni ĝi'n romp'os sen ia tre grav'a bezon'o kaj sen Komun'a Inter'konsent'o, tiam la tut'a lingv'o ruin'iĝ'os.

Leter'o al Bourlet, 17. Feb. 1911.

144 Pri la fundament'o kaj evolu'o de la lingv'o

Ĉiu, kiu leg'is la antaŭ'parol'o'n de la “Fundament'o de Esperant'o”, sci'as tre bon'e, ke ĝi ne sol'e ne prezent'as i'a'n bar'o'n kontraŭ la evoluci'o de la lingv'o, sed kontraŭ'e, ĝi don'as al la evoluci'o tia'n grand'eg'a'n liber'ec'o'n, kiu'n neni'u ali'a lingv'o iam posed'is eĉ part'e. Ĝi don'as la ebl'o'n, se tio est'us neces'a, iom post iom eĉ ŝanĝ'i la tut'a'n lingv'o'n ĝis plen'a ne're'kon'ebl'ec'o! La sol'a cel'o, kiu'n la Fundament'o hav'as, est'as nur: gard'i la lingv'o'n kontraŭ anarĥi'o, kontraŭ re'form'o'j arbitr'a'j kaj person'a'j, kontraŭ danĝer'a romp'ad'o, kontraŭ for'ĵet'ad'o de mal'nov'a'j form'o'j, antaŭ ol la nov'a'j est'os sufiĉ'e el'prov'it'a'j kaj tut'e definitiv'e kaj sen'disput'e akcept'it'a'j. Se la esperant'ist'o'j ĝis nun tre mal'mult'e far'is uz'o'n de tiu grand'a liber'ec'o, kiu'n la Fundament'o al ili don'as, ĝi ne est'as kulp'o de la Fundament'o, sed ĝi ven'as de tio, ke la esperant'ist'o'j kompren'as tre bon'e, ke lingv'o, kiu dev'as tra'bat'i al si la voj'o'n ne per ia potenc'a dekret'o, sed per labor'ad'o de amas'o'j, pov'as dis'volv'iĝ'i nur per tre si'n'gard'a voj'o de natur'a evoluci'o, sed ĝi tuj mort'us, se oni vol'us ĝi'n dis'volv'i per kontraŭ'natur'a kaj danĝer'eg'a voj'o de revoluci'o.

El Cirkuler'a Leter'o al ĉiu'j esperant'ist'o'j, 18. J'a'n. 1908.

2. La verk'ar'o de Zamenhof

145 La Zamenhofaj Artikol'o'j en la “Fundament'a Krestomati'o”
A

Ekzerc'o'j. — La nov'a'j vest'o'j de la reĝ'o. — La vir'in'et'o de mar'o. — Anekdot'o'j (pli'part'e de mi). — La hejm'o de la meti'ist'o. — La kar'a'j bracelet'o'j. — Bagatel'o'j (pli'part'e de mi). — Fingr'a Kalendar'o. — El la poŝt'o. — La loĝ'ej'o'j de la termit'o'j. — Kronik'a katara konjunktiv'it'o. — El la unu'a libr'o de la lingv'o Esperant'o. — Plen'a gramatik'o de Esperant'o. — Al la histori'o de la prov'o'j de lingv'o'j tut'mond'a'j de Leibnitz ĝis la nun'a temp'o. — Esenc'o kaj est'ont'ec'o de la ide'o de lingv'o inter'naci'a..

Poŝt'kart'o al Dro Corret, (Novembr'o 1906), O.V. p. 557.

B

Kre'ant'e mi'a'n lingv'o'n, mi ne sci'is pri Volapük, ĉar ĝi tiam ankoraŭ ne ekzist'is. Pri la divers'a'j projekt'o'j mi ek'sci'is nur tiam, kiam Esperant'o est'is jam tut'e pret'a.

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 44.

146
A Pri la lingv'o en la “Fundament'a Krestomati'o”

Mi tra'rigard'is de'nov'e la tut'a'n Krestomati'o'n, kaj mi for'ig'is el ĝi ĉiu'j'n pres'erar'o'j'n, kiu'j'n mi trov'is. Dum la tra'rigard'ad'o mi trov'is divers'a'j'n esprim'o'j'n, kiu'j si'a'temp'e ŝajn'is al mi bon'a'j, sed kiu'j nun al mi ne plaĉ'as kaj kiu'j'n mi volont'e ŝanĝ'us; mi tamen tio'n ĉi ne far'is, ĉar mi est'as konvink'it'a, ke por verk'o, kiu hav'as la cel'o'n sub'ten'ad'i unu'form'ec'o'n de stil'o inter ĉiu'j esperant'ist'o'j, sever'a konstant'ec'o est'as mult'e pli grav'a, ol plen'a perfekt'ec'o, kaj la util'o de la far'it'a'j ŝanĝ'o'j est'us mult'e pli mal'grand'a ol la mal'util'o, kiu'n ni ricev'us, se mi en ĉiu nov'a el'don'o de la Krestomati'o vol'us far'i ŝanĝ'o'j'n laŭ mi'a plej nov'a opini'o aŭ gust'o kaj se ĉiu posed'ant'o de la Krestomati'o dev'us tim'i, ke nov'a el'don'o sen'valor'ig'is la mal'nov'a'n.

Ĉar la Krestomati'o en'hav'as tre grand'a'n kvant'o'n da material'o, kiu est'is verk'it'a en divers'a'j temp'o'j kaj de divers'a'j aŭtor'o'j, tial ne est'as mir'ind'e, ke en la libr'o trov'iĝ'as kelk'a'j vort'o'j aŭ esprim'o'j, kiu'j ne en ĉiu'j lok'o'j son'as absolut'e egal'e (ekzempl'e: Jesuo kaj Jezo, Kanad'uj'o kaj Kanado, ir'i re'turn'e'n kaj re'turn'e k.t.p.). Ĉar ne ven'is ankoraŭ la temp'o, por dir'i la last'a'n vort'o'n pri tiu'j dub'a'j form'o'j, tial mi prefer'is ne tuŝ'i tiu'j'n du'obl'a'j'n form'o'j'n, sed rigard'i ambaŭ form'o'j'n kiel egal'e bon'a'j'n kaj uz'ebl'a'j'n laŭ la liber'a elekt'o de la uz'ant'o'j.*

El la Antaŭ'parol'o al la Kvin'a El'don'o (Ju'n. 1907).

* En la ses'a kaj sep'a el'don'o'j de la Lingv'a'j Respond'o'j la ĉi-antaŭ'a tekst'o ne est'as komplet'a: La unu'a fraz'o kaj la part'o inter “perfekt'ec'o” kaj “Ĉar la Krestomati'o” for'est'as. Ĉi tie la tekst'o est'as komplet'ig'it'a.
B Pri la German'a'j vort'ar'o'j

Pri ĉiu'j vort'o'j, kiu'j ne est'as trov'ebl'a'j en la verk'o “Fundament'o de Esperant'o” dev'as decid'i la esperant'ist'o'j mem (kiom ebl'e kun help'o de la “Lingv'a Komitat'o” elekt'it'a de la Bulonj'a Kongres'o). Sed se oni dezir'as sci'i, kia'n traduk'o'n mi person'e rekomend'us por tiu aŭ ali'a vort'o, kaj la ekzist'ant'a'j vort'ar'o'j en ali'a'j lingv'o'j ne don'as klar'ig'o'n pri tio ĉi, aŭ se ekzist'as ia reciprok'a mal'konsent'o inter la traduk'o de la sam'a vort'o en divers'a'j vort'ar'o'j kaj oni dezir'as sci'i, kiu'n form'o'n mi person'e rekomend'as elekt'i, — mi konsil'as (ĝis la “Lingv'a Komitat'o” don'os ali'a'n decid'o'n) serĉ'i en la vort'ar'o'j esperant'a-german'a kaj german'a-esperant'a el'don'it'a'j de la firm'o Esperant'o Verlag Möller & Borel, ĉar tiu'j ĉi vort'ar'o'j est'as redakt'at'a'j* de mi mem.

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 9.

* Ĉi tie “redakt'at'a'j” est'as pres'erar'o por “redakt'it'a'j”. Vid'u la ĉi-sekv'a'n respond'o'n*.
C

En mi'a antaŭ'parol'o al la german'a'j vort'ar'o'j de la firm'o Esperant'o Verlag Möller kaj Borel, en la last'a lini'o est'as erar'e pres'it'e “redakt'at'a'j” anstataŭ “redakt'it'a'j”. Bedaŭr'ind'e tiu ĉi erar'o kaŭz'is mal'kompren'iĝ'o'n, kaj tial mi dev'as don'i kelk'a'n klar'ig'o'n.

La unu'a el'don'o de la dir'it'a'j vort'ar'o'j est'is redakt'it'a de mi, kaj ĉiu'j nov'a'j vort'o'j, kiu'j tie aper'is, est'is don'it'a'j de mi (kiel privat'a rekomend'o). Sed kiam oni dev'is pres'i nov'a'n el'don'o'n, tiam la el'don'ant'o'j, dezir'ant'e, ke ili'a vort'ar'o ne est'u mal'pli plen'a ol divers'a'j ali'a'j esperant'a'j vort'ar'o'j, decid'is en'pren'i en si'a'j'n vort'ar'o'j'n divers'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j est'as komun'e uz'at'a'j en la esperant'a literatur'o, sed ne est'is pres'it'a'j en la unu'a el'don'o de la german'a'j vort'ar'o'j. Ĉar la dir'it'a'j vort'o'j prezent'as ne i'a'n nov'a'n kre'aĵ'o'n, sed simpl'e nur vort'o'j'n komun'e kon'at'a'j'n kaj komun'e uz'at'a'j'n, kaj tiu'j'n vort'o'j'n la el'don'ant'o'j prezent'is al mi manuskript'e antaŭ la pres'ad'o, tial, kiam la el'don'ant'o'j demand'is mi'a'n opini'o'n, mi respond'is al ili, ke mi neni'o'n hav'as kontraŭ la en'pren'o de la nov'a'j vort'o'j, nek kontraŭ la el'ĵet'o de kelk'a'j vort'o'j, kiu'j al la el'don'ant'o'j ŝajn'is mal'pli neces'a'j, nek kontraŭ la korekt'o de kelk'a'j erar'o'j de la unu'a el'don'o. Sed bedaŭr'ind'e tiu ĉi fakt'o nask'is la opini'o'n, kvazaŭ mi “kre'is nov'a'n seri'o'n da vort'o'j kaj ŝanĝ'is aŭ mal'aprob'e for'ĵet'is ali'a'j'n vort'o'j'n” kaj kvazaŭ la nov'a el'don'o de la vort'ar'o'j sen'valor'ig'is la antaŭ'a'n el'don'o'n. Tiu ĉi opini'o est'as tut'e erar'a.

Ĉar la est'ont'a'j el'don'o'j de la german'a'j vort'ar'o'j sen'dub'e en'hav'ad'os ĉiam pli kaj pli da nov'a'j vort'o'j, ĉerp'it'a'j el la verk'o'j de bon'a'j esperant'a'j aŭtor'o'j, kaj ĉar mi, hav'ant'e neni'o'n kontraŭ la en'pren'ad'o de tiu'j vort'o'j, tamen ne dezir'as, ke ĉiu seri'o da nov'a'j vort'o'j est'u rigard'at'a kiel “publik'e sankci'it'a” de mi, tial mi pet'is la el'don'ant'o'j'n de la german'a'j vort'ar'o'j, ke en la est'ont'a'j el'don'o'j ĉiu nov'e en'pren'it'a vort'o, kiu ne trov'iĝ'as en la unu'a el'don'o, hav'u antaŭ si i'a'n special'a'n sign'et'o'n.

1907, PVZ. kajer'o 8, p. 59-60.

147 Pri propagand'a artikol'o

La zorg'e el'labor'it'a grand'a artikol'o “Esenc'o kaj est'ont'ec'o de la ide'o de lingv'o inter'naci'a” (pres'it'a en la “Fundament'a Krestomati'o” paĝ'o 268) est'as verk'it'a ne de Sro L. de Beaufront, sed de ali'a person'o, kiu dezir'as rest'i anonim'a. Sro L. de Beaufront nur leg'is el'tir'o'n el tiu ĉi artikol'o, (traduk'it'a'n de li en lingv'o'n franc'a'n) en la kongres'o de l’ “Association Française pour l’Avancement des Sciences” en 1900. Li dir'is tio'n ĉi ankaŭ si'a'temp'e en la gazet'o “L’Espérantiste”, kiam li re'pres'is tie divers'a'j'n part'o'j'n de tiu artikol'o. Sekv'e se vi dir'as, ke al la esperant'ism'o konvert'is vi'n nur tiu artikol'o, dum ĉiu'j ali'a'j ĝis'tiam'a'j propagand'a'j artikol'o'j vi'n ne pov'is konvink'i, vi ŝuld'as vi'a'n konvert'o'n al la dir'it'a person'o anonim'a. Atent'a'n leg'ad'o'n de tiu artikol'o ni varm'eg'e rekomend'as al ĉiu Esperant'ist'o, kiu hav'as i'a'j'n dub'o'j'n pri la cert'a est'ont'ec'o de ni'a afer'o aŭ kiu tim'as i'a'j'n ven'ont'a'j'n konkur'ant'o'j'n de Esperant'o.

Respond'o 5, La Revu'o, 1906, Decembr'o.

148 Pri la lingv'a'j respond'o'j en “La Revu'o”
A

La anonc'o de “La Revu'o”, ke “Dro L. L. Zamenhof sol'a pov'as verk'i artikol'o'j'n pri la lingv'o”, tut'e mal'ĝust'e nask'is ĉe kelk'a'j leg'ant'o'j la opini'o'n, ke mi aŭ la redakci'o de “La Revu'o” vol'as mal'permes'i al iu la parol'ad'o'n pri divers'a'j demand'o'j tuŝ'ant'a'j la lingv'o'n! Nek mi, nek “La Revu'o” hav'is iam tia'n intenc'o'n. Se la redakci'o decid'is akcept'i lingv'a'j'n artikol'o'j'n, ven'ant'a'j'n nur de mi, tio ĉi est'as privat'a afer'o de la redakci'o, kaj ĝi far'is tiu'n ĉi decid'o'n ne laŭ inter'konsent'o kun mi, sed simpl'e laŭ si'a propr'a dezir'o (kred'ebl'e por evit'i polemik'o'n kaj disput'o'j'n, aŭ ebl'e por evit'i konfuz'o'n kaj mal'ĝust'a'j'n lingv'a'j'n regul'o'j'n, kiu'j'n oft'e al'port'as artikol'o'j, verk'it'a'j de ne sufiĉ'e spert'a'j aŭtor'o'j?).

Respond'o 9, La Revu'o, 1907, Februar'o.

B

Mult'a'j person'o'j turn'as si'n al mi kun divers'a'j demand'o'j. Respond'i al ĉiu apart'e est'as por mi fizik'e ne ebl'e. Tial mi pet'as, ke ĉiu, kiu opini'as, ke respond'o pri li'a demand'o pov'us hav'i kelk'a'n interes'o'n ankaŭ por ali'a'j person'o'j, vol'u send'i si'a'n demand'o'n ne al mi, sed al la redakci'o de la “Revu'o”. La redakci'o elekt'os tiu'j'n demand'o'j'n, kiu'j'n ĝi opini'os pli interes'a'j, kaj send'os ili'n al mi, kaj tiam mi en iu el la ven'ont'a'j numer'o'j respond'os ili'n en la “Revu'o”.

Respond'o 10, La Revu'o, 1907, Februar'o.

C

Komenc'ant'e de Decembr'o 1906, mi, per La Revu'o, de temp'o al temp'o don'ad'is al divers'a'j demand'ant'o'j respond'o'j'n pri divers'a'j lingv'a'j demand'o'j. Tiu'j Respond'o'j hav'is karakter'o'n pur'e privat'a'n, tiel sam'e kiel la respond'o'j, kiu'j'n en divers'a'j gazet'o'j don'as ali'a'j kompetent'a'j Esperant'ist'o'j. Sed kiam mi vid'is, ke mult'a'j person'o'j vid'as en mi'a'j Respond'o'j kvazaŭ i'a'n “oficial'a'n decid'o'n” pri tiu aŭ ali'a demand'o, kaj mi'a'j Respond'o'j sekv'e pov'us mal'help'i la tut'e liber'a'n evolu'ad'o'n de ni'a lingv'o aŭ mal'help'e en'trud'iĝ'i en la kamp'o'n, kiu dev'as aparten'i plen'e al ni'a Akademi'o, mi ĉes'is publik'ig'i la Respond'o'j'n. Tamen ĉar cert'a nombr'o de mi'a'j Respond'o'j jam est'as publik'ig'it'a kaj ĉar oni ebl'e pov'us trov'i en ili i'a'n util'a'n konsil'o'n, tial mi opini'as, ke ne mal'util'os, se ili est'os re'el'don'it'a'j kun'e en form'o de apart'a broŝur'o, kun al'don'o de la Alfabet'a Registr'o, afabl'e pret'ig'it'a de Sro Richard Sharpe.

Sed mi de'nov'e atent'ig'as la leg'ant'o'j'n, ke mi'a'j Respond'o'j dev'as est'i rigard'at'a'j kiel opini'o'j kaj konsil'o'j absolut'e privat'a'j*; far'i oficial'a'n decid'o'n pri tiu aŭ ali'a dub'a lingv'a demand'o hav'as la rajt'o'n nur ni'a Akademi'o, post voĉ'don'a inter'konsil'iĝ'o kun la tut'a Lingv'a Komitat'o. Oni tamen ne mal'kompren'u mi'n. Mi tut'e ne aparten'as al tiu'j person'o'j, kiu'j dezir'us, ke la Akademi'o don'ad'u al ni kiom ebl'e pli da decid'o'j. En lingv'a'j demand'o'j ĉiu super'flu'a “decid'o” katen'as, kaj ni dev'as est'i kun ĝi tre si'n'gard'a'j; “decid'o'j'n” oni dev'as far'i nur en okaz'o'j de efektiv'a kaj sen'dub'a neces'ec'o!

El la Antaŭ'parol'o al la Lingv'a'j Respond'o'j, 1910.

* En la ses'a kaj sep'a el'don'o'j de la Lingv'a'j Respond'o'j la ĉi-antaŭ'a tekst'o ne est'as komplet'a. Ĝi ial fin'iĝ'as post “konsil'o'j absolut'e privat'a'j”. Ĉi tie aper'as la plen'a tekst'o de la Antaŭ'parol'o el 1910.
149 Pri la Esperant'a stil'o
A

En mi'a traduk'o de “La Revizor'o” trov'iĝ'as ia'foj'e fraz'o'j ne tuj kompren'ebl'a'j; precip'e oft'e vi trov'os tia'j'n fraz'o'j'n en la parol'o'j de Osip. Tamen ne ĝust'a est'as vi'a supoz'o, ke tiu'j fraz'o'j est'as laŭ'vort'a traduk'o de la rus'a stil'o. Osip parol'as ne per stil'o tut'e logik'a kaj literatur'a, sed per stil'o de mal'kler'a rus'a serv'ist'o, kaj mi dev'is almenaŭ iom konserv'i tiu'n stil'o'n, por ne for'pren'i de li'a'j parol'o'j ili'a'n tut'a'n karakter'ec'o'n. Li oft'e simpl'e kripl'ig'as la vort'o'j'n. Mi pen'is tio'n ĉi evit'i, ĉar, se por la leg'ant'o oni pov'us don'i klar'ig'o'j'n en la mal'supr'o de la paĝ'o, al la aŭd'ant'o en la teatr'o oni tio'n ĉi ne pov'as far'i. Nur en unu lok'o mi dev'is uz'i “registr'et'o” anstataŭ “kolegi'a registratoro” (mal'alt'a ofic'a rang'o en Rus'uj'o), kaj, anstataŭ don'i enu'ig'a'j'n klar'ig'o'j'n, mi simpl'e don'is al la vort'o sign'et'o'j'n de cit'ad'o, por montr'i, ke la vort'o est'as ne normal'a. En ali'a'j lok'o'j mi uz'is esprim'o'j'n ne ĝust'a'j'n, tamen ne kripl'ig'it'a'j'n (ekzempl'e mi intenc'e uz'is “kart'et'o'j” anstataŭ “kart'o'j” (lud'a'j), “publik'aĵ'o” anstataŭ “publik'ec'o” k.t.p.) Mi esper'as, ke la leg'ant'o aŭ aŭd'ant'o facil'e kompren'os, ke tio ĉi est'as ne stil'o de bon'a Esperant'o, sed stil'o de mal'kler'a hom'o, aŭ special'a stil'o de tiu aŭ ali'a prezent'at'a person'o.

Kelk'a'j Esperant'ist'o'j pens'as, ke mi uz'as en mi'a'j verk'o'j stil'o'n slav'a'n. Tia opini'o est'as tut'e erar'a. Est'as ver'o, ke slav'o'j oft'e posed'as en Esperant'o pli bon'a'n stil'o'n, ol german'o'j aŭ roman'o'j; sed tio ĉi ven'as ne de tio, ke la stil'o en Esperant'o est'as slav'a, sed nur de tio, ke la slav'a'j lingv'o'j hav'as vort'ord'o'n pli simpl'a'n kaj sekv'e ankaŭ pli proksim'a'n al la vort'ord'o en Esperant'o. La ver'a stil'o Esperant'a est'as nek slav'a, nek german'a, nek roman'a, ĝi est'as — aŭ almenaŭ dev'as est'i — nur stil'o simpl'a kaj logik'a.

Tamen ĉio dev'as est'i en ĝust'a mezur'o. Ankaŭ en Esperant'o trov'iĝ'as divers'a'j (ne mult'a'j) idiotism'o'j, kaj tut'e mal'prav'e kelk'a'j Esperant'ist'o'j ili'n kontraŭ'batal'as, ĉar lingv'o absolut'e logik'a kaj tut'e sen idiotism'o'j est'us lingv'o sen'viv'a kaj tro pez'a; sed kvankam kelk'a'j el la Esperant'a'j idiotism'o'j est'as pren'it'a'j ankaŭ el la lingv'o'j slav'a'j (dum ali'a'j est'as pren'it'a'j el ali'a'j lingv'o'j), ili tamen est'as ne slav'ism'o'j, sed esperant'ism'o'j, ĉar ili far'iĝ'is part'o de la lingv'o.

La stil'o Esperant'a ne imit'as blind'e la stil'o'j'n de ali'a'j lingv'o'j, sed hav'as si'a'n karakter'o'n tut'e special'a'n kaj mem'star'a'n, kiu el'labor'iĝ'is en la daŭr'o de long'a praktik'a uz'ad'o de la lingv'o kaj pens'ad'o en tiu ĉi lingv'o antaŭ ol la lingv'o est'is publik'ig'it'a. Se iu slav'o ne hav'as ankoraŭ sufiĉ'e da spert'o en la lingv'o kaj vol'os traduk'i en Esperant'o'n laŭ'vort'e el si'a naci'a lingv'o, li'a stil'o est'os tiel sam'e mal'bon'a kaj sen'senc'a, kiel la Esperant'a stil'o de ne'spert'a roman'o aŭ german'o. Por ekzempl'o mi cit'os al vi pec'o'n de unu el tiu'j leter'o'j, kiu'j'n mi oft'e ricev'as de rus'o'j, kiam ili el'lern'is la gramatik'o'n kaj vort'o'j'n de Esperant'o, sed ne kon'as ankoraŭ ĝi'a'n stil'o'n kaj traduk'as laŭ'vort'e el si'a naci'a lingv'o. Kompar'u la stil'o'n de tiu ĉi pec'o (gramatik'e kaj vort'ar'e sen'erar'a!) kun la stil'o Esperant'a, kaj tiam vi tuj vid'os, kiel erar'a est'as la opini'o de kelk'a'j person'o'j pri la “slav'ec'o” de la Esperant'a stil'o:

“Favor'a Regn'estr'o! Honor'o hav'as al'kuŝ'ig'i, kio laŭ kaŭz'o de antaŭ'skrib'it'a al mi kun kurac'ist'o kurac'o mi en efektiv'a temp'o ne en stat'o el'plen'i de don'it'a kun mi al vi promes'o; apud kio post'aper'ig'as, ke mi turn'os si'n al dom'o tra du monat'o'j, ne pli fru'e de fin'o de Aŭgust'o”.

Tiu ĉi sam'a pec'o en stil'o Esperant'a son'us tia'manier'e: “Estim'at'a sinjor'o! Mi hav'as la honor'o'n raport'i al vi, ke kaŭz'e de kurac'ad'o, rekomend'it'a al mi de la kurac'ist'o, mi en la nun'a temp'o ne pov'as plen'um'i la promes'o'n, kiu'n mi don'is al vi; mi ankaŭ sci'ig'as vi'n, ke mi re'ven'os hejm'e'n post du monat'o'j, ne pli fru'e ol en la fin'o de Aŭgust'o.”

Respond'o 1, La Revu'o, 1906, Decembr'o.

B

En la verk'o'j, kiu'j'n la aŭtor'o'j el'don'as je si'a propr'a kalkul'o kaj respond'ec'o, ili pov'as uz'i tia'n stil'o'n, kia'n ili mem vol'as aŭ kiu'n ili trov'as la plej bon'a; tial, dezir'ant'e el'don'i la fabl'o'j'n de Ezop'o, vi pov'as en ili la artikol'o'n tut'e ne uz'i; mult'a'j el ni'a'j amik'o'j est'as kontraŭ la artikol'o kaj plen'e aprob'os vi'a'n el'ĵet'ad'o'n de la artikol'o, kvankam mi mem praktik'e ven'is al la konklud'o, ke la esprim'ec'o, kiu'n la artikol'o don'as al la stil'o, pli ol sufiĉ'e kovr'as la ne'oportun'ec'o'n, kiu'n ĝi'a uz'ad'o prezent'as el kelk'a'j popol'o'j. En princip'o ni ne est'as kontraŭ plen'a liber'ec'o de la stil'o; sed konsider'ant'e, ke ni'a afer'o est'as ankoraŭ tiel jun'a kaj ne'fort'a, ke mank'o de la plej sever'a unu'ec'o en la unu'a temp'o pov'as ĝi'n met'i en tia'n danĝer'o'n, kiu'n ne egal'pez'os eĉ la plej bon'a'j en'nov'aĵ'o'j, — ni est'us pli kontent'a'j, se en la unu'a temp'o de'flank'iĝ'o'j de la nun ekzist'ant'a stil'o est'us far'at'a'j mal'oft'e, mal'rapid'e kaj nur en okaz'o'j de efektiv'a bezon'o kaj ne pli fru'e, ol pri la komun'a karakter'o de la far'ebl'a'j ŝanĝ'o'j est'os sufiĉ'e parol'it'a en ni'a gazet'o. Kelk'a'j sen'pacienc'a'j amik'o'j ebl'e trov'os tiu'n voj'o'n tro mal'rapid'a, sed “chi va pian'o va san'o”*.

1891, PVZ. kajer'o 2, p. 159.

* Ital'a proverb'o. “Kiu er'as kviet'e, ir'as sen'danĝer'e”.
150 Pri la stil'o en mi'a'j last'a'j verk'o'j

Vi skrib'as, ke en mi'a'j last'a'j traduk'it'a'j verk'o'j iu'foj'e trov'iĝ'as fraz'o'j mal'facil'e kompren'ebl'a'j. Vi vol'is konvink'i iu'n ne-Esperant'ist'o'n pri la bon'eg'a kompren'ebl'ec'o de Esperant'o, vi komenc'is traduk'i antaŭ li unu lok'o'n el “La Rab'ist'o'j” kaj kun grand'a ĉagren'o vi trov'is fraz'o'n, kiu'n vi mem ne bon'e kompren'is, kaj kiu'n kelk'a'j invit'it'a'j de vi Esperant'ist'o'j aŭ ankaŭ ne bon'e kompren'is, aŭ traduk'is mal'sam'e! Mi kompren'as vi'a'n ĉagren'o'n, kaj, se ĝi est'is kaŭz'it'a de mi'a mal'bon'a traduk'o, mi pet'as vi'a'n pardon'o'n; sed … permes'u al mi dir'i, ke part'e vi ankaŭ mem est'is kulp'a. Por far'i ne'prepar'it'e eksperiment'o'n antaŭ ne-Esperant'ist'o, vi dev'is elekt'i ne verk'o'n klasik'a'n kaj serioz'a'n, sed i'a'n verk'o'n pli simpl'a'n. Se tiu aŭ ali'a fraz'o en verk'o de antaŭ long'e mort'int'a klasik'ul'o est'as ne klar'e kompren'ebl'a, ĝi est'as plej oft'e ne la kulp'o de la traduk'a lingv'o, sed la kulp'o de la aŭtor'o mem. Vi ja sci'as, ke la grand'a'j verk'ist'o'j, kiu'j pli zorg'as pri la en'hav'o de si'a'j verk'o'j, ol pri plen'a popular'ec'o de ili'a form'o, oft'e bezon'as komentari'o'j'n, ĉar eĉ membr'o'j de ili'a propr'a naci'o ne ĉiam tut'e bon'e kompren'as tiu'n aŭ ali'a'n fraz'o'n el ili'a'j verk'o'j Tial ne mir'u, ke en mi'a'j traduk'o'j de la klasik'a'j verk'o'j vi trov'os iu'foj'e lok'o'n, kiu en la unu'a moment'o ŝajn'os al vi ne tut'e klar'a. Se mi vol'us don'i nur traduk'o'j'n kun tut'e popular'a stil'o, tiam mi dev'us: a) elekt'i por traduk'o nur verk'o'j'n popular'a'j'n; b) ĉiu'j'n ne perfekt'e kompren'ebl'a'j'n aŭ ne facil'e traduk'ebl'a'j'n fraz'o'j'n tut'e el'ĵet'i, aŭ traduk'i ili'n liber'e laŭ mi'a plaĉ'o. Tia manier'o de ag'ad'o est'us por mi tre oportun'a kaj postul'us de mi mult'e mal'pli da temp'o, ol mi'a unu'a manier'o de traduk'ad'o, kiu oft'e dev'ig'as mi'n long'e medit'i pri tiu aŭ ali'a esprim'o aŭ fraz'o. Sed kvankam la ŝajn'a valor'o de mi'a'j traduk'o'j tiam mult'e pli'grand'iĝ'us, ili'a efektiv'a valor'o mult'e mal'grand'iĝ'us, ĉar: 1) ni'a literatur'o konsist'us tiam nur el verk'o'j mal'grav'a'j; 2) la traduk'o'j est'us ne fid'ind'a'j kaj don'us mal'ĝust'a'n kopi'o'n de la traduk'it'a verk'o; 3) ni'a lingv'o ne riĉ'iĝ'us kaj ne dis'volv'iĝ'us. Precip'e pri tiu ĉi tri'a punkt'o mi vol'us atent'ig'i ni'a'j'n verk'ist'o'j'n: est'as tre dezir'ind'e, ke ni ne evit'u mal'facil'a'j'n traduk'o'j'n, sed kontraŭ'e, ke ni ili'n serĉ'u kaj venk'u, ĉar nur tia'manier'e ni'a lingv'o plen'e el'labor'iĝ'os. Naci'a'j'n idiotism'o'j'n, kiu'j ne prezent'as neces'aĵ'o'n, ni dev'as kompren'ebl'e evit'i kaj ni dev'as pen'i traduk'i ili'a'n senc'o'n en manier'o plej logik'a kaj inter'naci'a; sed tia'j'n esprim'o'j'n, kiu'j'n ĉiu lingv'o nepr'e dev'as posed'i, ni dev'as pen'i en tiu aŭ ali'a manier'o nepr'e traduk'i, sed ne simpl'e evit'i ili'n, pro tim'o, ke ni'a esprim'o ebl'e ne plaĉ'os al la leg'ant'o'j aŭ ne ĉiu'j ĝi'n tuj bon'e kompren'os. Unu el la plej ĉef'a'j task'o'j de ni'a'j verk'ist'o'j dev'as est'i la el'labor'ad'o de la lingv'o; tial, se ia esprim'o, kiu'n ne ĉiu'j tuj kompren'as (ekzempl'e “el'rigard'i”, “sub'aĉet'i” k.t.p.), ŝajn'as al ili ne'bon'a, ili dev'as pen'i anstataŭ'ig'i ĝi'n per esprim'o pli bon'a: sed se ili, por ne mal'bel'ig'i si'a'n stil'o'n, simpl'e evit'os tia'j'n fraz'o'j'n, ili far'os al ni'a lingv'o tre mal'bon'a'n serv'o'n. Kompren'ebl'e, en ĉi tio, kiel en ĉio ali'a, dev'as est'i observ'at'a la dec'a mezur'o. Ne tro krud'e, ne tro mult'e per unu foj'o! Nov'a'j esprim'o'j dev'as est'i en'konduk'at'a'j nur iom post iom, ne'rimark'ebl'e. Krom tio ni dev'as memor'i, ke ni'a lingv'o dev'as serv'i ne sol'e por dokument'o'j kaj kontrakt'o'j, sed ankaŭ por la viv'o; tial oft'e (precip'e en viv'a'j dram'a'j dialog'o'j) pli bon'a est'as fraz'o ne tut'e logik'a kaj ne perfekt'e preciz'a, sed mal'long'a kaj viv'a, ol fraz'o perfekt'e preciz'a, sed enu'ig'e pez'a kaj tro kabinet'a.

Respond'o 25, La Revu'o, 1907, Oktobr'o.

3. Lingv'a'j Instituci'o'j

151 Pri la rol'o de la Lingv'a Komitat'o
A

... Ĉiu prudent'a esperant'ist'o kompren'as tre bon'e, ke la Lingv'a Komitat'o est'as kre'it'a ne por entrepren'i divers'a'j'n danĝer'a'j'n nov'aĵ'o'j'n, eĉ ne por kre'i i'o'n, sed nur por kontrol'i Pasiv'e, t.e. por mal'permes'i ĉiu'n entrepren'o'n, kiu pov'us mal'util'i al la unu'ec'o de ni'a lingv'o. La Lingv'a Komitat'o pov'as entrepren'i i'a'j'n labor'o'j'n, sed ĝi tut'e ne hav'as la dev'o'n tio'n far'i — ĝi'a sol'a rol'o est'as: solv'i per voĉ'don'ad'o divers'a'j'n dub'o'j'n, pri kiu'j oni ĝi'n demand'as.

Leter'o al Boirac, 31. Okt. 1907, L.Z. 2. volum'o p. 60.

B

... Ĉar neni'u dev'as iam hav'i la rajt'o'n sen'valor'ig'i i'o'n, kio trov'iĝ'as en la Fundament'o, tial la Lingv'a Komitat'o hav'as la rajt'o'n nur permes'i kaj konsil'i (tre si'n'gard'e) la uz'ad'o'n de nov'a'j vort'o'j aŭ form'o'j, sed neniam ordon'i!

... Princip'e la plej alt'a leĝ'o por mi est'as “unu'ec'o inter la esperant'ist'o'j”, kvankam mi konfes'as, ke praktik'e tio (almenaŭ en la nun'a temp'o) ŝajn'as al mi ebl'a nur sur la baz'o de la Bulonj'a Deklaraci'o.

Leter'o al Th. Cart, 29. Jul. 1908, O.V. p. 542.

152 Pri la rol'o de la Akademi'o

Far'i oficial'a'n decid'o'n pri tiu aŭ ali'a dub'a lingv'a demand'o hav'as la rajt'o'n nur ni'a Akademi'o, post voĉ'don'a inter'konsil'iĝ'o kun la tut'a Lingv'a Komitat'o.

Oni tamen ne mal'kompren'u mi'n. Mi tut'e ne aparten'as al tiu'j person'o'j, kiu'j dezir'us, ke la Akademi'o don'ad'u al ni kiom ebl'e pli da decid'o'j. En lingv'a'j demand'o'j ĉiu super'flu'a “decid'o” katen'as, kaj ni dev'as est'i kun ĝi tre si'n'gard'a'j; “decid'o'j'n” oni dev'as far'i nur en okaz'o'j de efektiv'a kaj sen'dub'a neces'ec'o!

El la Antaŭ'parol'o al la Lingv'a'j Respond'o'j, 1910.

153 Pri la neces'a disciplin'o
A

Princip'e la Lingv'a Komitat'o hav'as la rajt'o'n permes'i en la lingv'o ĉio'n, kio'n ĝi trov'os neces'a; mi neniam prezent'os i'a'n mal'help'o'n, kaj ĉiu'n matur'e pri'pens'it'a'n kaj ord'e voĉ'don'it'a'n decid'o'n de la Komitat'o mi akcept'os sen'disput'e. Sed mi opini'as, ke la ver'a cel'o de la Lingv'a Komitat'o tut'e ne konsist'as en ia facil'anim'a eksperiment'ad'o sen grav'a neces'ec'o; ju mal'pli ni okup'os ni'a'j'n kap'o'j'n per divers'a'j “pli'bon'ig'o'j” kaj ju pli ni simpl'e propagand'os kaj riĉ'ig'os la lingv'o'n, des pli bon'e est'os.

Respond'o 45, La Revu'o, 1908, Aŭgust'o.

B

... Tut'e erar'a est'as vi'a opini'o aŭ la opini'o de s-ro Boirac, kvazaŭ per mi'a projekt'o mi vol'us mal'help'e en'miks'i mi'n en la afer'o'j'n de la Akademi'o (+ Lingv'a Komitat'o), kaj mi'a projekt'o tut'e ne kontraŭ'parol'as al mi'a'j ĝis'nun'a'j vort'o'j. Mi'a projekt'o prezent'as ja ne i'a'n privat'e far'it'a'n decid'o'n, sed nur mi'a'n person'a'n opini'o'n, kiu'n mi tut'e disciplin'e sub'met'as al la decid'o de la prezid'ant'o de la Akademi'o...

Leter'o al Glo Sebert, 16. J'a'n. 1909.

* Vid'u L.Z. 2. volum'o p. 244.